Iom post iom la E-istaro kreskis, societoj fondiĝis kaj kelkaj fakaj rondoj komencis utiligi E-n en sial int. rilatoj. I. a. la turisma organizaĵo «Suomen Matkailijayhdistys» eldonis 64-paĝan libron «Vojaĝado en Finnlando», kaj sendis en 1914 Vilho Setälä al paroladvojaĝo por fari turisman propagandon eksterlande per E.
La mondmilito interrompis tiun vojaĝon, kiel ankaŭ la tutan movadon. Kvankam Finnlando havis relative vastan aŭtonomion kaj ne devis partopreni en la milito, la rusaj oficialuloj tamen povis malhelpi la E-istan agadon. Sed tuj post la rusa revolucio en 1917, kiu kreis pli liberajn cirkonstancojn, la movado revivigis, kaj post kiam Finnlando en 1918 fariĝis memstara respubliko, ĝi disvolvis belan floradon.
Vilho Setälä kun juneca fervoro subite sukcesis reveki malnovulojn kaj varbi novajn adeptojn. Li verkis kompetentajn lernolibrojn kaj vortarojn, kiuj estis uzataj ankaŭ en najbaraj landoj. En 1920 li fondis kaj redaktis unike bonan gazeton E-a
Nun sekvis unuaj oficialaj rekonoj. En 1922 la parlamento decidis doni al E Instituto de Finnlando ŝtatan subvencion de 25000 f. markoj. La Instituto ricevis saman sumon ĉiujare ĝis 1932, kiam la registaro en sia «kriza budĝeto» reduktis la subvencion al 17.700 f. m. Krom tio, la ŝtato cedis speciale por la XIV-a UK en 1922 50.000, la urbo Helsinki 10 000 markojn.
La movado trovis ankaŭ fortan spiritan simpation ĉe oficialaj kaj duonoficialaj institucioj. En 1920 la Lerneja Administracio permesis la instruadon de E kiel fakultativa lernoobjekto en ĉiuj lernejoj, kie la rektoroj tion proponas; malpli favora sinteno de pli postaj registaroj en praktiko parte nuligis la utilon de tiu permeso. Tamen E estis instruata en pluraj gimnazioj.
Tre gravaj estis la servoj, kiujn ia Finnlanda Foiro kaj E reciproke faris unu al la atia; i.a. la Foiro dungis specialan E-sekretarion, Konrad
Tia estis la situacio en 1922, kiam la UK okazis en Helsinki. Por la kongresaj laboroj estis mobilizataj preskaŭ ĉiuj aktivaj E-istoj. La kongreso ankaŭ sufiĉe bone sukcesis, la aranĝoj estis ĝenerale laŭdataj.
Sed en la fino de la kongreso montriĝis politika malkonsento inter kelkaj funkciantoj, kaj tio havis fatalajn sekvojn por la bele kreskanta movado. La ĝis tiam unueca fronto disfalis. Parto de la anoj eksiĝis el EAF kaj organiziĝis en Laborista E Asocio. La skismo per si mem ne estus ia granda malfeliĉo, sed la tuta E-istaro en Finnlando ankoraŭ ne estis tre forta, aŭ kvalite aŭ kvante. Ĉiuj aktivuloj estis trolacigitaj en la kongresaj laboroj.
Ĉar la skismo okazis ĝuste en tiu momento, ĝi paralizis la tutan movadon, kaj de tiam ĝi stagnas en la lando. Kaj sensacisoifaj taggazetoj donis al la publiko kalumniajn raportojn pri la okazintaĵo. Tial E perdis simpation ĉe influriĉa parto de la publiko kaj la propagando malfaciliĝis. Grave estas ankaŭ, ke V Setälä, ĝis aŭtuno salajrita oficisto de EAF, plu ne povis dediĉi sian tutan tempon por la gvidado de la movado.
Kvankam ĝis nun oni ne sukcesis plivigligi la movadon, parte pro la ekonomiaj malhelpoj de la kriza tempo, oni certe fine antaŭenigos Finnlandon al sama vico kun la aliaj nordaj landoj, kiuj nun multe superas Finnlandon.