Fiŝer Andreo, ruso, d-ro, kuracisto en Orel, Tiflis, fine ĉefkuracisto en akuŝista instituto en Leningrad. Nask. 1855 en Orel, mortis 27 majo 1930 en L. E-isto de 1892 kaj de tiam senlace laboris por ĝi. Kunfondis kaj prezidis multajn jarojn la Kaŭkazan ES-n. Partoprenis multajn UK-jn. Tradukoj en libroformo:
Flageul (flaĵöl) Pierre, franco, oficisto en la nacia monfabrikejo, kaj, flanke, prof. de stenografio. Nask. 4 okt. 1878 en Maumusson (apud Nantes). Li tre interesiĝas pri stenografio, gvidis kursojn, fondis societojn, kunlaboris al mulfaj sten. gazetoj, adaptis la sistemon Duployé al la skribo Braille, kaj poste al E. Li gvidis kursojn E-ajn en Paris kaj la ĉirkaŭo, faris konstantan propagandon en la sten. medioj per multaj artikoloj, per paroladoj, kursoj, proponoj favoraj al E en francaj kaj int. kongresoj. Li verkis, skribis kaj presis mem multajn lernolibrojn, propagandilojn, kaj eldonis gazeton
Flandra Esperantisto. Organo de FLE, fond. en 1929; formato 27×18 cm Red. jan van Schoor.
Flasch (flaŝ) Hellwig, Brunhilde, aŭstro-germanino, d-ro, prof. en Wien. Nask. 15 marto 1896 en Suczawa (tiam Bukovino). Ŝtata ekzamenkomisionano por E, de 1928. Kunlaboranto de A ŭ.
Flatauer Otto, germano, direktoro kaj posedanto de du privataj komercaj lernejoj en Berlin. Nask en 1880, mortis 4 jan. 1928. Enkondukis E-n kiel laŭplanan fakon en siajn lernejojn. Artikoloj, ĉefe en la taggazeto Berliner Tageblatt. Provis krei mondoteatron per E.
Floretoj. Porinfanaj rakontoj, trad. de la Vendreda Klubo en Winschoten. 1931, 64 p. «Ok fabeloj, arte ilustritaj, diklitera, klara preso, modela aranĝo». (Butin, HDE, 1931, n-ro 14)
Flourens (fluran) Jeanne, (ps. Roksano), francino, komercistino. Nask. 4 aŭg. 1871 en Vias (apud Montpellier), mortis 13 jul. 1928 en Marseille. E-iĝis en 1903, kaj ne ĉesis propagandi ĝis la morto. Fondis grupon en Beziers, gvidis kursojn, varbis la estrojn de la lokaj gazetoj, en kiujn ŝi enpresigis regulajn artikolojn por E. En 1922 ŝi translokiĝis al Marseille, kie ŝi daŭrigis la laboron kaj direktis E-Hejmon. Sed precipe kiel verkistino ŝi estas konata; ŝi skribis sennombrajn prop artikolojn, kaj ankaŭ multajn aliajn ĉiuspecajn en E-aj gazetoj, precipe literaturaĵojn, tradukojn kaj pri la modo. Plie ŝi verkis kaj publikigis aparte:
Flower (flaŭer) Isaac, anglo, vestaĵ-tranĉisto. Nask. 31 marto 1901 en London. E-isto kaj SAT-ano de 1923. Sekr. de lab. EK en London, 1923–29, de BLEA ĝis 1929. Poste loĝis en Göteborg (Sved.), Haarlem (Ned.) kaj Mecklenburg (Germ.), laborinte ankaŭ por E. Reveninte al L gvidis kursojn kaj en 1932 fariĝis sekr. de la brita SAT-organizo. Artikoloj en
Fluganta Skribilo. Gazeteto stenografia laŭ la Duployé-sistemo. Red. P. Flageul (Issy). Eld. de 1913. Trimonata.
Flugel John Carl, anglo prof. en Londona Universitato. Nask. 13 jun. 1884 en Liverpool. Verkisto pri psikologiaj temoj. Prelegis ĉe Somera Universitato, UK Genève, 1925.
Foehr (for) Karl, germano, dir. de komerca kaj industria altlernejo en Kothen-Anhalt. Nask. 25 marto 1860 en Stuttgart, mortis 21 apr. 1930 en Freiberg. E estis lernofako en lia altlernejo. Paroladoj, vizito de UK-j.
Foiroj. v. Komerco.
Fokso-Nukso. Memorinda, instrua kaj averta rakonto de
Folioj de la Vivo. De
Foltánek Rudolf estas librejo en Wien kun E-fako. Ĉefdeponejo de F. Hirt por Aŭstrio kaj Hungarujo.
Fonografo, v Gramofondiskoj.
Font Cantallops (kantalops) Bartolome, hispano, katolika pastro. Nask. 20 okt. 1871 en Llumayor, Baleares. Stariginto de la vilaĝo San Serriol, kie strato nomiĝas E ka placo Z. Fondis la grupon EK Palma (1907).