Font-Giralt Joan, hispano, pastro, prof. en la Seminario-Kolegio de S. Maria del Collel. Gvidanto de la katolika E-movado. Prez. de IKUE; red. kaj eld. de Espero Katolika, de 1932. Ĉeestis plurajn UK-jn kaj aliajn kongresojn. Bona oratoro.

Forel August, sviso, kuracisto, mondfama scienculo. Nask. 1848, mortis 27 jul. 1931 en Yvorne. «Lia plej konata libro La seksa problemo… Diri la veron sen ĉirkaŭfrazo, sed kun luma pureco, honesta malkaŝemo kaj scienca tekniko, tamen scianta resti homa kaj simpatia, jen la maniero, en kiu F sukcesis verki tiun libron. En la scienca mondo eĉ pli konsiderataj estas liaj laboroj pri la homa cerbo, kiun li volonte komparis kun tiu de la formikoj. Gvidanto de la kontraŭ-alkohola movado… Li verkis egalbone france aŭ germane. Fidela membro de UEA, al kiu li regule pagis sian kotizon. F. subtenis nian movadon, en kiu li vidis grandan ilon por forigi malsaĝajn barilojn inter homoj kaj popoloj.» (P., „E“, 1931, p: 137.)

Forge Jean, ps. de verkisto Jan Fethke, poto, filmreĝisoro. Nask. 26 febr. 1903 en Oppeln. Kiel politeknika studento li ankaŭ laboras en redaktejo de Danzig-a taga ĵurnalo. Poste en Berlin li estis reĝisora asistanto ĉe la fama Universum Film A.G. (UFA) kaj redaktoro de fakrevuoj en Paris, Warszawa kaj Berlin. De 1928 aperas liaj filmoj, inter ili la plej sukcesaj: «Transe de la strato» kaj «Vojaĝo de Panjo Krause en feliĉon.» E-isto de 1919. Fininte siajn gimnaziajn studojn, li estis redaktanto de E Triumfonta. F. aktive partoprenas la polan E-movadon. En 1931 varbis por E la negron Kola Ajayi kaj preparis lian grandsukcesan prelegvojaĝon. Komence de t932 gvidis sukcesajn Cseh-metodajn kursojn en Svedlando. Lia unua romano, verkita dum la knabaj jaroj, aperis en 1921 germanlingve. Liaj plej gravaj E verkoj estas Abismo (1923) kaj Mr. Tot aĉetas mil okulojn (1931) tradukitaj en kelkajn lingvojn. En la unua, kiu estas priskribo kaj profunda analizo de animkonfliktoj, jam aperas la plej granda forto de la Forge-aj verkoj, la originala formo, la figuroj mem parolas pri si kaj pri siaj problemoj; la formo kaj la inventema rakontmaniero donas al tiu verko gravan signifon en la E-a literaturo. Lia dua verko: Saltego trans Jarmiloj (1924) estas rakonto pri revojaĝo al la pasinto, malgraŭ ĝiaj specialaj humoro kaj aliaj allogaĵoj ne atingas la nivelon de la ĵus citita verko. Ankaŭ la tria, plej nova verko: «Mr. Tot aĉetas mil okulojn» estas fantazia aventur-romano, tamen la absoluta arto de la karakterizado, la pure literaturalingvo kaj la bona konstruo de la romano levas ĝin alte el la amaso de la similspecaj romanoj. El tiu romano malaperis la iama trouzado de la sufiksoj, kiu cetere pleje estas konstatebla en la «Saltego». — F. SZILAGYI

For la Batalilojn. Romano de Bertha von Suttner, el la germana trad. Caumont, 1914, 320 p. Nomita: Biblio de la paco, tradukita al multaj lingvoj. Akra protesto kontraŭ la kruelaĵoj de la milito; terurigaj bildoj pri la suferadoj kaj detruoj. Modela stilo de la E traduko.

For la Neŭtralismon! Devizo de plejmulto el la klasbatalaj E-istoj, laŭ kiu ili ne partoprenas en la neŭtrala E movado. Samtitole presiĝis broŝuro de E. Lanti (1922, 16 p.), aperinta en pluraj eldonoj kaj en diversaj lingvoj.

Formortinta Delsuno. Rakonto de R. Vermandere, el la flandra trad. Oscar Van Schoor, 1910, 119 p., kun 18 bildoj. «Mortinta bakisto spirite vizitante iaman amikon rakontas al li la historion de sia morto kaj enterigo, klarigante la pensojn kaj motivojn de la tiamaj funebrantoj.» (A.E.W., British E-ist, 1911, p: 73.)

Forster Jeno, hungaro, tajloro. Mortis 66-jara en Budapest 14 okt. 1919. Kasisto de HES dum multaj jaroj. Trad. la romaneton Fantomo en Lubló de Mikszáth. «Pro E li ofte ne zorgis pri sia propra tajlora negoco, kio kaŭzis multan ĉagrenon al lia familio» (H. E-isto, nov 1919.)

Förster Friedrich Wilhelm, germano, d-ro fil., prof. por etiko kaj sociaj sciencoj en München kaj Berlin. Nask. 2 jun. 1869. Eminentulo en sia fako. Li estis ano de la Delegacio por alpreno de LI, sed kiam la delegacio alprenis Idon, li eksiĝis kaj publikletere pledis por E. Aktivulo por E dum la Int. Packongreso en München.

Framasonoj. «Komuneco de libere pensantaj homoj, kunigataj en loĝioj. La deveno estas de mezepokaj gildoj de la masonistoj. La konstruado estas komprenata laŭ morala senco. Konstitucio 1721 verkita de Anderson. Pro politikaj kaj religiaj konsideroj ofte atakataj.» (UEA-1928) Jam dum la 1-a UK 1905 oni fondis Universalan Framasonan Ligon kaj ankaŭ dum aliaj UK-I la framasonoj aranĝis fakkunvenojn, ekz. dum la 7-a UK kun helpo de la lokaj loĝioj. En 1907 svisaj framasonoj (Bern) decidis larĝe uzi E-n por int. rilatoj, tiucele estis eldonita en E broŝuro kaj dissendita tra la tuta mondo, sed mankas informoj pri la efektiva uzado.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги