Precipe viglaj estis en Aŭ. ĉiam la E-Societo por Stirio kaj la Ligo de Germ. E-societoj en Bohemujo (poste Ĉeĥoslovaka Respubliko), kiuj eld. kelkfoje ligosciigojn kaj presservojn por la gazetaro, plue la katolikoj, kiuj ne nur fondis en Graz la «Internacio Katolika» kun Katolika Mondo, sed ankaŭ Blanka Kruco kaj Akle poste Informoj, plue kelkaj grupoj kiel ekz. «Danubio» (Monataj Raportoj) kaj la Vienaj grupoj (Informoj poste Informaj Raportoj). Fine ankoraŭ la laboristoj per la Socialisto, Socialista E-Servo, Sciigfolio (Stirio), Ĉiumonata Sciigfolio (Wien Neustadt) kaj du bonaj ŝercgazetoj: La Verda Rano (Linz), kiu estas tute ne konata, bedaŭrinde, ĉar ĝiaj genie kaj kun humoro reprezentitaj homranoj ĉiam denove kaŭzas gajecon, se oni ilin vidas, kaj La Mokemulo (Berndorf). Rimarkindaj estas ankoraŭ: La Innsbrucka E–isto kaj 3 prop. gazetoj: E-ujo, Die Weltsprache kaj Die Sprache für alle.
Ĉeĥoslovakujo. La unua gazeto estis Český E-ista, kiu en nov. 1902-marto 1903 estis aldono al Revuo Int. kaj ĝis sept. 1904 memstaraj en okt. 1908-dec. 1912 ĝi reaperis kiel of. org. de la en 1908 fondita «Bohema Asocio E-ista». En 1907 estis ankaŭ fondata la «Centra Asocio Bohema Unio E-ista», kiu eld. kiel of. org. Časopis českých E-istů en jan. 1907-aŭg. 1914. Post la milito oni fondis unuigitan ĈAE, kiu kelkfoje havis kiel of. org. La Progreso (marto 1908-hodiaŭ), kelkfoje eld. propran Bulteno de ĈAE. La laboristoj eldonis la tre valoran lab. gazeton Kulturo (jan. 1912-junio 1914) kaj kelkajn ne gravajn. Propran grupgazeton havas nur la grupo en Brno kaj la nordbohemaj E-istoj. Rimarkindaj estas ankoraŭ: Ĉeĥoslovaka Gazeto kun la aldono Nova Eŭropo, E-ista, Sved, E-ský Zpravodaj, Bulteno de Ĉeĥosl. Preso E-a, Ligilo (Prostějov) kaj Senhalte.
Hungarujo. Grava gazeto estis La Verda Standardo. Ĝi evoluis jene: E (nov 1904), Hungara E (jan.-apr. 1905), E (malo 1905-marto 1907) kaj poste LVSt. Kiam en 1908 LVSt ĉesis esti of. org. de HES, tiu societo eldonis de majo 1908-junio 1909 aŭt. folieton Sciiganto, kiu en marto 1909 estis anstataŭata per Hungara E-isto Sed kiam HE devis pro ekonomiaj kaŭzoj ĉesi en 1911, oni estis devigata denove elekti LVSt kiel of. org. Ĝi restis tiu ĝis la ĉeso en dec. 1915, sed kun mallonga interrompo, kiu kaŭzis multan ĉagrenon kaj disputojn kaj dum kiu HES eldonis en Eger Magyar E-ujsag kaj aŭt. Of. Raportoj de HES. Post la milito reaperis kiel of. org. Hungara E-isto de julio 1918-febr. 1926. Provizore aperis en 1926 Hungarlanda Informilo (of. org.) kaj fine en jan. 1928 la societo ricevis novan org. Hungara Heroldo, kiu aperas ankoraŭ hodiaŭ. Aperis ankoraŭ ĉ. 10 aliaj gazetoj. La laborista HESL havis de jan.- julio 1923 Antaŭen kaj poste fakon en granda kultura gazeto Munkaskultura, kiu akceptis de apr. 1925 E-an subtitolon. Kiam M. pro ekonomiaj kaŭzoj devis en 1928 malaperi, oni reprenis la eldonon de Antaŭen (sed aŭt). Plue du laboristaj grupoj eld. Bultenojn.
Jugoslavujo. En Kroatujo aperis antaŭ la milito Kroata E-isto, La Zemuna E-isto kaj La Zenuma Stelo kaj en Serbujo Serba E-isto. Post la milito d-ro Maruzzi provis per la Provo, ĉu J. estas matura por E-movado; ĉar li sukcesis, li daŭrigis la eldonon sub la nomo Konkordo ĝis 1929. Plue aperis: Komenco, Sudslava Poŝto; Monda Kuriero, Bulteno (de studentaj E-istaj organizaĵoj) kaj de julio 1932 ĝis hodiaŭ La Suda Kruco.
Bulgarujo. B. estis inter la unuaj landoj, kiuj propagandis E-n, eldonante Mondlingvisto kaj La Espero en 1889–91. Sekvas 1902–04 la bele ilustrita ampleksa Rondiranto, Trumpetisto, Unua Paŝo kaj Lumo (ilustr.), kiu en okt. 1907 fariĝis of. org. de BEL. Ĉe la 4-a bulgara kongreso aŭg. 1910 oni decidis, eldoni kune kun la rumanoj, unuigante Lumo-n kaj Rumana E-isto-n, komunan organon Danubo. Kun ĝia ĉeso en julio 1912 malaperis la lasta of. org. antaŭmilita. Krom la nomitaj aperis ankoraŭ la jenaj bonaj gazetoj: Bulgara E isto; Junulo, bulgara eldono de E (Journal, Genevo), Semo (32×47 kaj 24×32), Kulturo (1914–15:31×24. reaperis 1929 — kelkfoje kunpresita kun Telegramo — 47×32 kaj 42×29) kaj tre stranga gazeto: 2 paĝoj portas la titolon Bulgara eldono de Rumana Gazeto E–ista kaj la 2 aliaj «Daodono unaversala federala respublako» kun tekstoj kaj gramatiko de tre konfuza nova mondlingvo (bazita ŝajne je E) de iu d-ro Diadono en Sofia. Post la milito la ligo kun la jam en 1911 ŝanĝita nomo BEA komencis eldoni en sept. 1919 Bulgara E-isto, kiu ĝis hodiaŭ restis of. org. Por liberigi BE de la propaganda balasto, oni kreis en sept 1925 specialan prop. gazeton E, sed devis jam cedi la eldonon en fino 1926. Plue eliris: Balkana Konkordo (jan.-sept. 1931, provo por kunigo de la E-movadoj en B., Greklando, Jugoslavujo kaj Rumanujo) kaj aliaj gazetoj. La laboristoj eldonis: Balkana laboristo kaj Lingvo Int.