Ne nur propagandaj gazetoj aperis, sed ankaŭ mondopiniaj, beletristikaj ktp. La unuan de tiaj eldonis S. Szabuniewicz en Moskvo, la ĉefdelegito de UEA por R. Ĝi estis nomata Teristo kaj aperis en rusa kaj E-a eldono. Sekvis La Nova Epoko, kiu en okt. 1924 estis kunigata kun Sennacieca Revuo, por reaperi memstare sub sia unua titolo: La Nova Epoko en okt.1929-julio-aŭg.1931 kaj de apr. 1932 ĝis komenco 1933, kiam ĝi denove akceptis la titolon Sennacieca Revuo, Nova Serio. Tiuj gazetoj ĉiuj estis eldonitaj de SAT. Sed ĉar intertempe la rusoj sub la gvidado de Drezen malinterkonsentis kun SAT, ankaŭ ili volis havi similan gazeton kaj fondis kun simila nomo La Nova Etapo.
Kompreneble oni en R. provis kontraŭbatali la religiojn ankaŭ per E. Unue oni havis ateistan angulon en Bulteno. Sed en 1929 la Militantaj Ateistoj jam eldonis aŭt. Informa Letero kaj en jan. dec.1931 E-an aldonon al rusa gazeto Militanta Ateisto, kiu en jan. 1932 akceptis la titolon Antireligiulo.
La plej multaj gazetoj havis mallongan vivon kaj ofte estis interrompataj. Gazeto, kiu kiel ruĝa fadeno trairas la rusan E-movadon, estis of. org. de CK SEU, sed eĉ ĝi multe ŝanĝiĝis. Kiam Drezen prenis sur sin la prezidantecon, li en majo 1922 komencis eldoni por la organizo kaj kiel ligilon por la aliĝintaj grupoj, izoliluloj, Bulteno de la CK de SEU, plejparte skribita en rusa lingvo. En julio kaj aŭg. 1924 ĝi aperis grandformate Elirante el la organiza stato al tiu de propagando, ĝi alprenis en dec. 1924-aug.sept.1925 la titolon Soveta E-isto kaj en okt. 1925-sept. 1926 tiun de Int. Lingvo. En okt 1926 oni dupartigis ĝin nome: 1) Bulteno de Sovetlanda E-ista Unio (poste de Sovetrespublikara E-ista Unio, poste de Centra Komitato de SEU). En sept. 1933 ĝi estis kunfandata kun Internaciisto sub la nova titolo Sur Posteno. — 2) Informilo de CK SEU, kiu en jan. 1929 denove ricevis la titolon Int. Lingvo kaj aperas sub tiu titolo ankoraŭ hodiaŭ.
Dum la lastaj jaroj la granda ondo de E-aj gazetoj ebeniĝis kaj ni preskaŭ nur trovas ankoraŭ la gazetojn eldonitajn de la SEU.
Finnlando ricevis sian unuan gazeton kaj asocian org. Finna E-isto en apr. 1907. Ĝi ĉesis en aŭg. 1914. De junio 1918 oni donis al finna gazeto Kodin Lethy E-an aldonon E-a Finnlando, kiu en jan. 1920-majo 1923 estis memstara. De apr. 1925 aperas kiel of. org. E-Uutiset. Intertempe aperis privata gazeto Movado.
Estlando havis antaŭ la milito kiel fundamenton la «Revela E-ista Grupo», kiu eldonis en julio-dec. 1907 aŭt. Eldonaĵo, en jan. 1908 Estlanda E-isto kaj de dec. 1913 Estona Stelo. Je la fondo de la landa asocio en 1922 oni fondis Estonia E-ista Revuo-n, kiu de nov. 1923 akceptis la titolon Informoj, kaj aperas ankoraŭ hodiaŭ. Por prolet-E-istoj aperas de majo 1932 Onto.
Litovujo. Litova Stelo apr. 1922-sept. 1926; Litova E-Revuo junio 1929-?.
Latvujo. Ondo de Daŭgava apr. 1925-hodiaŭ; Proleta E-isto de dec. 1931-febr. 1933.
Polujo. La unua pola gazeto, kiu restis la of. org. de la Pola E-Asocio de ĝia fondo (1907) ĝis hodiaŭ estas Pola E-isto. En julio 1906-dec. 1907 ĝi aperis en Lwów, de jan. 1908 en Varsovio kaj de jan. 1927 en Krakovo. Diversaj grupaj kaj aliaj bultenoj plej multe aŭt. — ne atingis signifon (Bydgoszcz, Varsovia kaj Lodza junularo, Krakovo, Piotzkow, Pola E–Servo, Tutmonda Unio de Kolektantoj en Pollando, Radio-Servo, diversaj presservoj ktp.). Rimarkindaj estas ankoraŭ Lunda Kuriero (dum la 8-a UK), La Novaj Vojoj, juna Samideano kaj de okt. 1933 E Dla Wszystkich kaj la diversaj periodaĵoj de la Mariavita sekto.
Aŭstrujo. Antaŭ la fondo de la «Ligo» la E-a Klubo Wien eld. en marto 1907-apr. 1908 Klubaj Raportoj. Post la fondo, la ligo daŭrigis KR kiel Informaj Raportoj ĝis dec. 1909; ĝi havis de apr. 1909 verdan prop. kovrilon E, kiu en jan.-apr. 1910 nomiĝis Aŭstria E-isto kaj de majo 1910 German-Aŭstria E-isto. En jan. 1911 IR ŝanĝis la titolon en tiun de la lasta kovrilo: GAE kaj ĉesis per la milito en julio 1914. Ĝia daŭrigo estis en okt. 1919-febr. 1922 Nova Tempo kaj en 1922–23 Aŭstria E-Raporto, por prepari, ĉar la ligo disfalis per la milito, novan organizon, kiu en 1923 fondiĝis: Aŭstria E-Delegitaro; ĝi siaflanke kreis Aŭstria E-isto (je propra risko de H. Steiner), kiu aperas ankoraŭ hodiaŭ.