Rumanujo. De komenco en R. kontraŭbatalis (pli akre ankoraŭ ol en aliaj landoj) 2 partioj: 1) «Federacio de la E-istaj Societoj el R.» (Fischer) kaj 2) «Rumana E-ista Soc.» d-ro Robin). 1) eldonis en marto 1908–1910 Rumana Gazeto E-ista kaj 2) en apr. 1908-aŭg. 1910 Rumana E-isto en marto 1909 prop. n-ron E kaj de okt. 1909 kune kun la bulgaroj E-istoj Danubo. En 1923 oni kunigis la tutan rumanan E-movadon en la RES, kiu laŭbezone eldonas Informa Bulteno-n, sed R. entute ŝajnas esti ankoraŭ paralizita per la antaŭaj kontraŭbataloj. Plue aperis: E (jan. 1925-sept. 1926), La Homo kaj E-istul (aldono al nxm. gazeto Mareo Noastra).
Greklando : Antaŭ la milito Greklingva E-ano poste Greklingva E–isto. Post la milito: Samosa E-isto kaj Lingvo Int. (aperanta ankoraŭ hodiaŭ).
Turkujo. Bizantio.
Azio.Japanujo. Ĉar la japanoj ĝenerale ne konas la latinajn literojn kaj ankaŭ jam havis — oni povas diri — la anglan lingvon kiel helplingvon, estis tre malfacile trovi adeptojn por E. Tamen jam en junio 1906 fondiĝis JEA, kiu en aŭg. 1906 komencis eldoni La Japana E-isto. La progresoj venis tre malrapide kaj JE eĉ dum 1912 kaj 1913 devis ĉesi por reaperi jan. 1914 tre modeste kaj dumonate. Tio ŝanĝiĝis post la milito, kiam J. komencis plivastigi la eksterlandajn rilatojn. Hodiaŭ la E-vivo estas en J. pli vigla ol en iu alia lando. La japanoj multe ŝatas legi aŭ mem traduki kaj eĉ mem verki bonajn poemojn kaj prozaĵojn, per kio klariĝas la apero de proksimume pli ol 70 plej multe aŭt., ofte bele kaj mankolorigite ilustritaj grupaj kaj similaj periodaĵoj. Post la milito oni trovas en ili multajn studojn pri lingvoscienco, sciencoj kaj budhismo. Plej rimarkindaj estas el la presitaj: Bulteno de HCE, La Revuo Orienta (of. org. de JEI, kiu en 1919 anstataŭis la asocion), La Verda Ombro (Formoza), Verda Utopio; Verda Gloro poste Verda Mondo, Nova Sento, La E-isto (of. org. de JEA, kiu nun denove aperas). Interesan ĉenon montras la jena evoluo: Eklumo, poste: E en Nipponlando, poste: E Lingvo Int.; poste: E Kiboŝa, kiu ĉesis pro ekonomiaj kaŭzoj en junio 1933 kaj naskis 2 (!) novajn gazetojn: E en Japanujo kaj E Lingvo Int. Laboristajn gazetojn eldonis nur la klasbatala flanko: Int. Proleta Korespondo, proleta E-isto; Kamarado (bela, ilustr.) ktp. Diversaj japanlingvaj laboristaj gazetoj akceptis E-parton.
Ĉinujo. La unua ĉina gazeto aperis en Parizo, bele litografita kaj aranĝita kun multege da zorgo: kaj amo, estis Ĥina E-a Revuo poste Elina E-a Revueto. Ĉar en Ĉ. la presigo de E-gazeto estis ankoraŭ pli malfacila ol en Japanujo, la unua gazeto presita estis nur La Mondo (nov. 1911). Sekvas Ĥina E-isto, La Verda Lumo, Oriento, La Espero kaj 12 aliaj. Klasbatalaj gazetoj aperis en Ĉ. pli frue ol en aliaj landoj: Ĥina Socialisto, Voĉo de la Popolo (multfoje malpermesata, sed ĉiam oni trovis vojon por denove eldoni n-ron, mi vidis 33 n-rojn), kaj 4 aliaj.
Filipinaj Insuloj . v. sub: Filipina E-isto.
Brita Hindujo. Dum 1906–08 aperis du bonaj gazetoj: La Pioniro kaj La Stelo de l’ Oriento sed la eldonantoj ne estis indiĝenoj kaj la situacio ŝajnis same kiel ĉe la Filipinaj Insuloj, kiam la fervoraj iniciatintoj forlasis la landon, la movado ĉesis. Ankaŭ la provo en 1925, eldoni La Mahaprakaso (La Torĉo-Lumo de E) tion ne povis ŝanĝi. De nov. 1933 aperas en Bruselo gazeto Hindujo por klerigi la E-istaron pri la hindaj vivo kaj aferoj.
Nederlanda Hindujo. Ĝi havas tre modestan movadon ek de 1923, kiam la Ned. Indische E Vereen eld. prop. folion E. De nov. 1925 aperas la unua E gazeto eldonata de indiĝenoj: Hinda E-isto, of. org. de la Unuiĝo de G E-istoj en Ned. Hindujo.
Ameriko.Kanado. Pri la unuaj gazetoj L’ E-iste Canadien kaj La Lumo vidu je la komenco de ĉi tiu artikolo. Provo enkonduki E-n inter la eskimoj per Eskima E-isto tute malsukcesis. La Ligilo inter Kanadaj E-istoj kaj aldono al la kanada gazeto The Northern Tribune: Canadien E-iste ne povis revivigi la antaŭe tiel viglan movadon.
Usono. La unua gazeto estis Amerika E-isto (okt.-dec. 1906 L’AE). La en 1905 fondita AEA ne elektis ĝin kiel of. org., sed kreis novan The American E Journal. Nur post la unua kongreso en Chautauqua 1908 fine AE fariĝis la of. org. de la asocio kaj restis tia ĝis hodiaŭ. La krizon, kiun travivis en 1933 U., ankaŭ travivis la asocio kaj ankaŭ AE: la unuan fojon dum — sia 27-jara ekzistado ĝi aperas ekde nov. 1933 aŭtografite. Entute aperis — laŭ la praktika emo de la enloĝantoj-- nur malgranda aro (ĉ. 25) da gazetoj, plej multe instruaj aŭ de bonfaraj societoj.
Meksiko. En 1904–10 aperis bonaj kaj ampleksaj gazetoj: La Meksika Lumturo, Verda Stelo, E-a Gazeto, Meksika Revuo, E-a Meksiko kaj Meksika Stelo kaj per ili la fervoro ŝajnis eluzita. Post la milito M.C. Rodriguez provis ankoraŭ unufoje per Arguso ekflamigi la movadon, sed vane.
Kostariko: E-Skatabaro, jan. 1906.
Respubliko Dominikana: Zamenhofa Revuo, marto 1911.