Kuba: Cuba E-ista aŭg. 1910, Latinamerika E-isto, Kuba Interŝanĝo (bela kaj valora).

Portoriko : La Gazeto, marto 1906.

Jamaiko: The Jamaican E-ist, jan 1907.

Argentino: Inter la sudamerikanaj ŝtatoj A. kaj Brazilo estas la solaj, kiuj konservis ĝis hodiaŭ malgrandan sed konstantan E-an vivon. Krom la of. org. de la landa Asocio: Argentina E-isto, kiu aperas de jan. 1917, ekzistis 8 aliaj gazetoj.

Brazilo havas la feliĉon, kiun ĝi kune nur posedas kun Svedujo (Ny­len), ke de la komenco ĝis hodiaŭ la animo de la movado — d-ro E. Back­heuser — restis la sama, kaj kun li ankaŭ la of. org. Brazila E-isto (dum la unua jaro nomita: Brazila Revuo E-ista). Do, la aliaj gazetoj (3) ne povis atingi iun influon.

Gvatemalo. En 1905 kaj 1906 aperis la Verda Radio kaj Centramerika E-isto, sed sen iu sukceso, UEA eĉ ne havas delegiton en tiu lando.

Ĉilo. Kvankam en Ĉ. aperis EL E kiel la unua E-gazeto en tuta Ameriko, kaj kvankam antaŭ la milito la E-vivo estis tre vigla, hodiaŭ ĉio estas trankvila. Aperis ankoraŭ aliaj 3 gazetoj.

Kolombio. Kolombia Stelo (sept. 1909–12 kaj 1 n-ro en marto 1931). Aperis ankoraŭ 3 aliaj

Paragvajo. Moderna Ideomo.

Peruo. La dua gazeto en Ameriko estis Antaŭen E-istoj, ĝi aperis tute regule monate dum 8 plenaj jaroj, kion neniu gazeto antaŭ ĝi kaj nur malmultaj post ĝi atingis.

Urugvajo. Urugvaja Samideano kaj Sudameriko.

Venezuelo. Anda Lumo kaj Verda Stelo.

Afriko.

Alĝerio. Pro la vigla interrilato kun Eŭropo kaj precipe Francujo E en Afriko unue eniris A.-n, kie jam en febr. 1905 aperis la unua n-ro de duonmonata gazeto La Alĝeria Stelo kaj ni tuj komprenas tion, se ni serĉas la iniciatinton: A. Capé. Plue aperis: Afrika E-isto (aŭt.) kaj Alĝeria Informilo.

Maroko : Maroka Stelo:

Tunizio : Tunizia Espero.

Egipto : Egipta E-isto

Sudafriko : The South African E-ist, julio 1911.

Aŭstralio.

La antaŭmilita gazeto: La Aŭstralia Verda Stelo, The Aŭstralian E-ist (poste fako en Benalla Independent) kaj The New Zealand E-ist havis nur mallongan vivon. De julio 1920 aperas regule monate La Suda Kruco, of. org. de AEA.

En la antaŭa parto estas pritraktitaj la landaj propagandaj, grupaj, federaciaj ktp. gazetoj, preskaŭ senescepte skribitaj en naciaj kaj E-a lingvoj. Nun sekvas la fakaj gazetoj, plejmulte skribitaj en E.

Faka Gazetaro.

Lingvoscienco. Kiel unuan tian gazeton ni povas jam rigardi La E-isto, kiu enhavis multajn lingvajn klarigojn de Z, de Wahl k.a. Simile estas Lingvo Int., Linguist., plue: E-a Evoluo de H. Sentis en Grenoble, Lingvo Cosmopolita de Saussure kaj Mond-Lingvo de J. Wersbart en Nürnberg. La gazeto, kiu havis antaŭ la milito en lingva kaj organiza senco la plej grandan signifon, estis Oficiala Gazeto E-ista, eldonita de la E-ista Centra Oficejo. La E-ista Akademio kreis en junio 1929 laŭbezone aperantan Oficiala Bulteno-n, por iom anstataŭi la OGE.

Scienco. Jam antaŭ la milito okazis sciencaj kongresoj, je kiuj estis permesataj 5 diversaj lingvoj, ili estis babelaj kaosoj. Pro tio oni ne povas miri, ke ĝuste en sciencaj gazetoj jam frue aperis artikoloj favorantaj la akcepton de E. Jam en 1904 P. Fruictier en Parizo riskis eldoni la unuan sciencan gazeton skribitan en E Int. Scienca Revuo: Regule aperis ĉiumonate kajero de IV+32 p. 27×17. Kiam en 1906 oni fondis en Ĝenevo la Int. Scienca Oficejo E-ista-n kiel antaŭiranton de ISAE, prenis sur sin la redaktadon Saussure, sub kiu la gazeto bonege prosperis kaj pliampleksiĝis. Sed Saussure skribante sub pseŭdonimo Antido, pli kaj pli uzis la gazeton por diskuti reformojn en E kaj eĉ kiam d-ro Thalwitzer en Kützschenbroda prenis sur sin la redaktadon en jan. 1911, la gazeto jam estis kondamnita al morto kaj malaperis en la sama jaro. Saussure provis daŭrigi la gaze­ton sub la titolo La Teknika Revuo de jan. 1918-junio 1919. En junio 1922 d-ro Döhler en Riesa forsendis Informilo pri la stato de ISAE kaj ĝia Revuo kaj sekvigis en julio-sept. novan serion de Int. Scienca Revuo, kiel organon de ISAE, sed pro financaj kaŭzoj en junio 1923 oni devis ĉesigi la eldonon. Por havi organon Rollet de l’Isle redaktis dum 1925 dumonatan aldonon al E (UEA): Scienca Bulteno kaj de jan. 1926 ĝis hodiaŭ li eldonas trimonate Bulteno de ISAE IV+12–16 p., 24×16 — Ankaŭ por restarigi Int. Scienca Revuo-n Ch. Ve­rax starigis en jan. 1912 Scienca Gazeto-n, kiu aperis tute regule ĝis jul. 1914 (VIII+16–18, 25–18; ĝi estis of. org. de ISAE. — Jam en okt. 1906 Verax fondis alian sciencan gazeton: Foto Revuo Int. Ĝi enhavis bonajn artikolojn el ĉiuj partoj de la fotoarto, sed malaperis jam en junio 1907 (entute 132 p. 25×17) — K. Froding en Madison komencis en jan.-febr. 1932 eldoni Scienca Gazeto E-a (de majo–julio 1932: Scienca Gazeto)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги