Laboristaj kaj klasbatalaj. En 1906 fondiĝis Tutmonda Labora Societo, kun organo Laboro. Preskaŭ samtempe eliris Rondiranta FoIio por la kreado de Tutmonda (poste: Int.) Socia Revuo, kiu en jan. 1907 fariĝis Int. Socia Revuo. UEA fondis en 1911 specialan laboristan fakon kaj donis al E specialan aldonon Laborista Bulteno. Tuj post la milito la franca gazeto Le Travailleur E-iste havis rubrikon kaj poste aldonon en E: E-ista Laboristo; en febr. 1920 ĝi fariĝis memstara, por akcepti en okt. 1921 la titolon Sennacieca Revuo, aperante monate kun la formato 30×22. De okt. 1923 ĝi havis sub la sama titolo literatur-sciencan aldonon kun la formato 23×14, kiu estis la daŭrigo de La Nova Epoko (Moskvo). En okt. 1924 ĝi akceptis la titolon Sennaciulo kun formato 32×23 kaj oni daŭrigis la aldonon memstare sub la titolo Sennacieca Revuo kaj kun la malgranda formato de 23×14 enhavo: Literaturo-Scienco–Pedagogio) ĝis sept. 1928, por reakcepti de okt. 1928-febr. 1933 la titolon La Nova Epoko kaj de marto 1933 denove la titolon Sennacieca Revuo (31×23). Sennaciulo aperis ĉiusemajne ĝis jan. 1932, dusemajne ĝis jan. 1933 kaj de febr. 1933 monate; ĝi havas monatan aldonon La Lernanto. Spite la devizo «Proletarioj tutmondaj unuigu vin», regis granda disigo kaj bedaŭrinda kontraŭbatalo. Ni vidas tion jam el la gazetoj: antaŭ la milito Int. Socia Revuo kunigis ankoraŭ ĉiujn laboristojn (krom kelkaj malgrandaj grupoj kiel ekz. la anarkistoj ktp.), sed post la milito ĉio ŝanĝiĝis. Krom la cititaj SAT-gazetoj ni trovas nun: Service de la Presse (eldonita en nov. 1924–33 tute en E aŭt. de la Int. Asocio de la Laboristoj) kaj Libera laboristo (de la Tutmonda Ligo de E–istaj Senŝtatanoj en aŭg. 1925-aŭg. 1931). La ĵus citita asocio kaj ligo kuniĝis en 1932 kun la anarkistoj en la Int. Laborista Asocio kaj eldonis E Revuo. Plue mi citas: Informservo (de Anarkista Junulara Internacio), Internaciisto (de SAT-opozicio poste Internacio de Proleta E-istaro, inspirita de la rusoj) aperanta en Berlino kaj post la germ. reĝimŝango en Moskvo sub la nova titolo Sur Posteno, La Anarkisto (Tokio), I.S.K. (Internacio de Socialista Kunlaboro, kun bonegaj artikoloj pri socialismo, ekonomio ktp.) daŭrigata post marto 1933 per La Kritika Observanto (Malakoff, Francujo), Cirkulero (de Socialista Frakcio), Ĉirkaŭ la Globo poste Sennaciista Bulteno (aperanta en New York) kunigita en jan. 1933 kun la germ. Sennaciista Bulteno (aperanta eu Stuttgart), kiu poste estis translokata al Pilzeno, Proleta Studanto, Fajrero. Menciindaj estas ankoraŭ la Proleta E-Korespondanto, kiu aperis en multaj lingvoj kaj volas doni materialon al la nacia gazetaro.
Religio. La katolikaj gazetoj okupas la unuan lokon kaj plej unue Espero Katolika, kiu aperas de dec. 1902 ĝis hodiaŭ (interrompita dum la milito kaj kelkfoje dum la ekonomiaj krizoj, kiu kaŭzis, ke IKUE eldonis de 1923–25 Komunikoj-n. Post la milito la katolika movado disiĝis kaj fondiĝis Internacio Katolika kun Katolika Mondo kaj La Juna Batalanto. Tre bona kaj ampleksa estis Katolika Revuo (Hungarujo), Katolika Vivo kaj La Eklezia Revuo, (anglikana, gazeto, kiu akceptis kontribuaĵojn ankaŭ pri aliaj kristanaj eklezioj).
En la evangelia, protestanta ktp. movadoj la nomo de P. Hübner estas de la komenco ĝis hodiaŭ ligita kun la gazetaro. Li eldonis en 1906 aŭt. germ. bultenon Monatlicher Abendanzeiger, al kiu li donis en junio 1907 E-aldonon, kiu fariĝis en febr. 1908 E en la Servo de la Dia Regno kaj de jan. 1909 Dia Regno; ĝi ĉesis aŭg. 1914, estis en 1921–22 parto en Kristana Espero (Finnlando), denove memstara en 1923–24 kaj de julio 1932 ĝis hodiaŭ. Ĝi estis of. org. de la Kristana E-ista Ligo Int., kiu parte ankaŭ eldonis Informilo-n. La fama gazeto European Christian Endeavour akceptis apud la angla lingvo en majo 1908 ankaŭ E-n kaj nomiĝis Eŭropa Kristana Celado.
De parencaj (teozofiaj, psikistaj, liberpensulaj kaj similaj) gazetoj aperis: Teozofia Revuo, Espero Teozofia, Revuo de E-a Psikistaro, Okultismo, La Spiritisto, Kristana Revuo, La NovSalem-Lumo, Novspirito, La Budhismo, Kristana Servado, Renkonte al la Suno (Mariavita sekto en Poluo), Atestado La Vojo (kunigo de Biblia Tradukisto kaj Libera Penso) kaj Liberpensulo.
Pacifismo. La animo de ĉi tiu movado estis la kapitano K. Moch en Parizo. Li eldonis Espero Pacifista. Plue aperis Semo (Barcelona), Intermita Sciigo, La Federacio de la Mondo kaj La Militrezistanto, kiu aperas de okt.1923 ĝis hodiaŭ.