Stenografio. La Revuo Int. de St. aperinta jam en 1904 volis publikigi la valorajn sistemojn el ĉiuj landoj (Groote, Scheithauer, Duployé Stolze-Schrey). Estis tute klare, ke tiu entrepreno en tiu tempo ne povis sukcesi, do aperis nur du n-roj. Plue: Flugila Stelo (Stolze-Sehrey), Fluganta Stenografiisto (Stolze-Schrey), Fluganta Skribilo (nov. 1913 ĝis hodiaŭ, Duployé), Int. Stenografio (Gabelsberger), Flugila Plumo Stolze-Schrey), Int. Stenografiisto, of. org. de la IAES (de aŭg. 1923 ĝis hodiaŭ), Tutmonda Intersteno kaj Multlingva Intersteno (ambaŭ en Duisburg febr. 1930 ĝis hodiaŭ), La Int. Groote-ano.

Kolektado. Oni ne bezonas akcenti, ke por la kolektado helplingvo estas plej necesa. Tion komprenis unue la gazeto Schweizerpost, kiu en 1909 akceptis la titolon Monda Poŝto akceptante samtempe E-n; ĝi aperas ankoraŭ hodiaŭ. Plue estas rimarkindaj: La Unuiĝo de la Bibliofiloj, Tra La Filatelio Sciiganto (Budapeŝt), la diversaj organoj de la Int. Klubo Universo: La kolektanta E-isto kal Universo, Interŝanĝa Bulteno (aldono al E, Ĝenevo), Bibliografio (Davidov), E-ista Filatelisto, Orange-Poste poste Batavo-News, Ko-Fi-Nu-Ko, Amikeco, La E-Kolektanto, Radio de Filintern (of. org. de «Filatelista Internacio», kiu intencis, unuigi la proletariajn filatelistojn), Kolektanto, Int. Arĥivo (Teplitz), E-Korespondado (Breslau), Filatelista Adresaro poste Tutmonda Kolektanto (organo de TAK) kaj La int. laborista filatelisto (Vieno).

Spritaĵoj. La unua kaj ĝis nur plej bela kaj plej bona spirita gazeto estis La Spritulo, kiu aperis grandformate dum tri plenaj jaroj. Simila estis Jen, sed daŭris nur unu jaron, La ridetanta E-isto nur duonan jaron kaj unu n-ro aperis nur de Moderna Humoro, La Pulo kaj E-Spritulo. Specialaj gazetoj estas tiuj, kiuj ŝerce kritikas la E-istojn aŭ okazintaĵojn en la grupoj kaj en E-ujo: La Konfidenculo, Jen (Zürich), La Vero kaj ankoraŭ hodiaŭ aperanta La Pirato.

Int. Unuiĝoj. La ĉefa de ĉi tiuj, iu precipe nuntempe havas la plej grandan signifon, estas UEA. Ĝi akeptis kiel of. org. en 1908 la jam de junio 1905 aperantan gazeton E (Jour­al), kiu multe ŝanĝis la formaton kaj havis dum longaj jaroj multajn aldonojn, bultenojn, kiujn mi parte jam menciis en la diversaj ĉapitroj. Nemenciitaj estis ĝis nun: Virina Bulteno kaj Anonca Bulteno. Plue UEA eldonis: Oficiala Bulteno kaj Cirkuleraj Leteroj. Ankaŭ kelkaj distriktoj eldonis proprajn periodaĵojn: Teritoria Tribuno (ĈSR), Teritoria Bulteno kaj Oficiala Informilo (ambaŭ Jugosl.), Cirkulero de la nederlandaj UEA-delegitoj kaj same: -membroj.

De kulturaj movadoj estis eldonitaj: Espero, Homaro Oficiala Bulteno de L’Unio Satziokrata (Brazilo kun iom ŝanĝita E), Monista-Samideano, La Unuigita Tuthomaro (jan. 1919 ĝis hodiaŭ), Ora Epoko E-ista, poste La Ora Epoko (aperas ankoraŭ hodiaŭ), La Kolportisto kaj La Rozumata Kruco poste kunigitaj al Inter Ni, poste Kristana Servado, La nova tago (bahaa), Oomoto kaj Oomoto Int. ku­nigitaj en jan. 1933, Nova Ekonomia Politiko, Nova Kulturo kaj Frateco (Bulg.), Revuo Kultura (Jap.), Bahaismo kaj E (Persujo), Konsolo, Etnografia Revuo (of. org. de Int. Ligo Frateco, Utrecht, Marich), Vegetarana, La Bontemplano, La Int. Abstinenta Observanto, Universala Unuiĝo, Verda Kruco (E-ista Tabakkontraŭula Asocio).

Plue la jenaj korporacioj: I.C.K.: Cirkulero, Int. E-Servo, Int. Gazetara Servo. — Int. Federacio de E-istaj Trafik- kaj Transportlaboristoj: Cirkulero. — Int. Transportlaborista Federacio: Komunikoj por la Gazetaro. Int. Laboroficejo (Ĝenevo): Inform­servo, Bulteno (aldono al „E“), ­Int. Cseh-Instituto de E (Den Haag), «Bulteno», «Konversacia Gazeto» kaj de jan. 1932 la monata «La Praktiko».

Kongresoj. Ekzistas tiom multaj kongresgazetoj, ke indas noti nur la plej valorajn: «Kongresa Gazeto» (4-a UK), «Revuo de la Kongresoj kaj Paroladoj», poste «Int. Revuo de la K. kaj P.» (ekspozicio en Bruselo 1910), «Kongresa Gazeto» (7-a UK), «Gazeto de la Deka Kongreso», «Kongreso» (Unua Skandinava Kongreso 1918) «La XIII-a» (1921), «Boletin del 2-a Congreso de E-istas Ibericas» (Bilbao 1924), «Kongresa Bulteno» (16-a UK), «La Gazeto de la XXIV-a». La gazeto de kelkaj kongresoj estis aldonoj de «E».

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги