Plua fako de la scienco estas la Medicino: La int. interŝanĝo de la spertoj kaj diversaj metodoj estas precipe grava por la kuracistoj. Jam en jan. 1906 Verax kaj d-ro Vallienne provis eldoni en Parizo Int. Revuo Medicina en E, germ., angla, hisp., franca, itala kaj aliaj lingvoj, sed pro manko da abonantoj, la gazeto devis ĉesi kun la 4-a n-ro en apr. 1906. En marto 1908 la serioza kaj prudenta d–ro Mikolajski en Lwöw komencis aldoni al la pola medicina gazeto Glos lekarzy E-an folion Vocho de Kuracistoj. Ĉar li ricevis sufiĉan nombron da abonantoj, en marto 1908 li mem­starigis ĝin kaj nomis ĝin de jan. 1909 Voĉo de Kuracistoj. Post la fondo de TEKA dum la UK 1908 la Voĉo fariĝis ĝia organo. Sed jam antaŭ la unua kongreso de TEKA en Augsburg 1910 komenciĝis malagrablaj disputoj inter tiu serioza, honesta kaj trankvila d-ro M. kaj TEKA (plej multe instigata de spontanea, sed malserioza kuracisto d-ro Thalwit­zer). Kaj dum la kongreso oni decidis, ke Voĉo ne plu estu of. org. De jan. 1911 Thalwitzer eldonis novan of. org. Int. Medicino. Multaj kuracistoj nun forlasis la Voĉon kaj je la fino de 1911 d-ro M. estis preskaŭ sola kaj devis ĉesigi la eldonon. Sed Thalwitzer estis granda seniluziigo por TEKA! Estante ne tiel persistema kiel d-ro M. li liberkore forlasis la eldonon de Int. Medicino jam post la dua n-ro, kiam li vidis, ke oni per ĝi ne povas gajni trezorojn. (Oni trovis similan okazon jam kelkfoje en E-ujo, ke sperta, se­rioza kaj trankvila laboranto estis subpremata de fanfaronulo kaj fine ambaŭ pereis.) Ĉar la manko de propra organo estis malagrabla, TEKA eldonis en Parizo de aŭg. 1911 ĝis komenco de la milito Oficiala Bulteno de TEKA sub la redaktado de d-ro H. Dor. Tamen TEKA ne estis vivkapabla sen scienca periodaĵo; pro tio oni decidis dum la UK 1912 eldoni krom la bulteno sciencan organon Kuracisto ka komisiis la kolegojn en Varsovio (d-ro Chybezinski kaj d-ro Robin) pri la redaktado. Ĝi regule ap­eris de okt. 1912 ĝis junio 1914. Post la milito nur en sept. 1923 d-ro Mezei en Budapest riskis denove akcepti la eldonon de Int. Medicina Revuo, kiu tuj fariĝis of. org. de TEKA. Ĉar pro financaj kaŭzoj li ne povis daŭrigi la eldonon, d-ro Briquet en Lille (helpata de prof. Vanverts prenis sur sin tiun taskon de jan. 1926. En jan. 1929 la gazeto transloĝis al Bruselo sub la redaktadon de d-ro Kempeners kaj poste de prof. Vanverts. — Krom tiuj int. medicinaj gazetoj aperis naciaj en diversaj landoj En Rusujo unue kuniĝis kvanto de kolegoj por fondi la «Tutruslanda E-a Kuracista Societo», kiu de junio 1911 ĝis komenco de la milito eldonis propran Bulteno. En ju­lio 1924 G. Georgiev en Bulgarujo eldonis Medicina Heroldo. Kiel sur ĉiuj sciencaj kampoj post la milito la ja­panoj estis ankaŭ tre viglaj sur la medicina. Precipe E-aj grupoj en universitatoj eld. aŭt. gazeton, kiel ekz. Medicino (Osaka) Psikiatrio; Psikologio kaj Neŭralogio (Tokio); Psikio (To­kio); Nia Bulteno (Nogaya); Bulteno de M.E.S. (Sendaj). Tute speciala kaj vere rimarkinda estas: Bulteno de la Jurmedicina Instituto de la Medicina Fakultato de Nagasaki, presita en jap. kaj E lingvoj 26×19; aperis en 1929 du kajeroj kun 203 p., 1930 kvar kajeroj kun 573 p., 1931 tri kajeroj kun 470 p., 1932 tri kajeroj kun 440 p. ­El la farmacio aperis ankoraŭ Voĉo de Farmaciistoj sept. 1910–11 kaj Farmacio & Ĥemio (Tojama) 1924–25.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги