La oficistoj de la poŝto ne agis malpli vigle. Dresdena E poŝtunuiĝo eldonis de majo-dec. 1910 aŭt. Poŝta E-isto, kiu en jan. sept. 1911 fariĝis parto en La E-isto (Leipzig) kaj de okt. 1911 ĝis komenco de la milito memstara kaj organo de la ILDEPO, kiu post la milito nomiĝis ILEPTO. En okt. 1922 eliris La Interligilo de l’ PTT, kiu ricevis la gvidadon de la poŝta movado, je kio ankaŭ Marich ne povis ion ŝanĝi per sia Ligo de Ordo, en kiu li volis kunigi ĉiujn «ordajn» oficistojn (polico, poŝto, fervojo, ĵurnalistoj ktp.) kaj ties organo estis la jam citita La Policisto, kiu ricevis por tiu celo multajn specialajn aldonojn.
Tria profesio estas tiu de la fervojo, kiu pli konforme laboris kaj havis la asocion IAEF kun la organo Fervoja E-isto kun kiu unuiĝis en jan. 1913 la Germana Fervoja E-isto. Post la milito la asocio restariĝis kaj la ĵus menciita Ligo de Ordo ne povis influi ĝin. Ĝia nova organo estis Fervoja E-isto poste La Fervojisto, krom kiu aperis ankoraŭ represoj el E (UEA), Oficiala Informilo. Specialaj landaj bultenoj eliris en Germanujo, Hispanujo, du en Japanujo, Svisujo ktp.
Kiel profesiaj gazetoj aperis plue: La Barbiro, La Publikoficisto, La Ĵurnalisto, La Bankoficisto ktp.
Studentoj. Kvankam en kelkaj landoj, kiel ekz. Germanujo, Hungarujo (La Pioniro) kaj Bohemujo (Studento) la E-a studenta movado bone ekfloris en diversaj jaroj, la int. movado ne progresis. La en 1909 fondita «Ĉiostudenta Asocio» eldonis de 1910–12 Gestudentaj Interesoj. Krom ĝi ekzistis «Universala Studenta Unio» kun organo La Tribuno (Utiel, Hisp). Provoj revivigi la movadon post la milito ne sukcesis.
Blinduloj. Estas konate, ke la blindulo legas per la Braille-punktskribo, kies produktado estas treege multekosta. Do estas nature, ke precipe en la lingvoj kun malmulte da uzantoj, ne ekzistas multaj libroj en Braille-skribo kaj oni komprenos facile, ke per la interligo de E tiu malfacilaĵo malaperos. Tion komprenis jam tre frue prof. Cart, kiu jam de majo 1904 fondis E-a Ligilo en Braille-skribo, aperanta monate ĝis hodiaŭ (nur interrompita dum la milito 1416–19) kaj de jan. 1913 eldonita de Harald Thilander en Svedujo. Nur por Svedujo Thilander eldonis E Folket poste Nordisk-E Tidning. En Germ. aperis 1913 Lingvo Int. (en blindulejo en Paderborn) kaj de sept. 1922 aperas en Kolonjo Blinda E-isto. En Praha eliras de jan.1920 kiel aldono al bohema gazeto Zora kaj de jan. 1922 memstara Aŭroro. En 1926 aperis Int. Radio Revuo ankaŭ en Braille-skribo kun desegnaĵoj. En 1925 oni fondis apartan gazeton, neregule aperantan, por informi, klarigi kaj interesigi la vidantojn pri la blindula afero: Ligilo por Vidantoj.
Junuloj. La unua gazeto estis Juna E-isto. Sekvas por la franca federacio Juneco (Parizo), por la Tutmonda Junula Asocio Junula Parolo (Magdeburg) kaj en Nederlando La Estonto. En 1920 estis fondata 1a unua vivpova junula unuiĝo Universala E-a Asocio Junulara, hodiaŭ nomata Tutmonda EJunulara Asocio, kiu eldonis E-ista Junularo-n. Post ĝia malapero oni provis per Juna Samideano, poste Juna E-isto (ambaŭ en Krakovo) krei novan organon de la asocio, sed sen sukceso. Menciindaj estas ankoraŭ E-ista Junularo (Vieno, Kornfeld), Juneco (Oppeln) kaj bela, bone ilustrita gazeto por infanoj La Etulo. Specialan klason formas la skoltoj. Tuj post la fondo en 1918 la Skolta E-ista Ligo havis parton La Selo en la angla gazeto Brown &.White, eldonis en 1921–22 propran bultenon Skolta E-ista Ligo kaj akceptis en julio 1926 la gazeton Skolta Heroldo de pastro Ramboux en Parizo, kiun ili anstataŭis en sept. 1931 per Skolta Bulteno (London). La hungaroj eldonis por la ĵamboreo aŭt. Cirkulero kaj Tendara Heroldo. Por la «Tago de Bonvolo» (18 majo) oni eldonis en 1933 krom la naciaj unufoje ankaŭ E-an eldonon de La Junularo kaj la Mondpaco.