Pedagogio. Gajni la instruistojn por iu movado estas tre grava pro la influo, kiun oni gajnas per ili je la infanoj. La unua gazeto estis la hisp. La Educacion La Edukado en Almeria, kiu aperis en hisp. kaj E lingvoj. La eldonon depure pedagogia gazeto oni jam priparolis dum la UK 1907, sed nur en nov. 1908 du entuziasmaj E–istoj en Bystřice-Hostýn, la instruistoj Čejka kaj Krumpholc, eldonis la unuan n-ron de Int. Pedagogia Revuo. Pro financaj kaŭzoj ĝi devis ĉesi en la fino de 1910. En 1912 Jan Jacobs en Antverpeno reprenis la eldonon, plenumis ĝin ĝis julio 1914 kaj reeldonis ĝin post la milito de aŭg.-sept. 1921-junio-julio 1922. IPR estis organo de la Int. Asocio de Instruistoj, kunigo de burĝmoderaj instruistoj. Post la milito eniris ankaŭ en la vicojn de la instruistaro la ideoj de proletaro kaj de klasbatalo kaj multaj eksiĝis el IAI por fondi TAGE. Tiujn ideojn esprimis la gazeto Novaj Tempoj. En jan. 1927 ĝi akceptis la titolon Int. Pedagogia Revuo, kiun ĝi havas ankoraŭ hodiaŭ. De tiu tempo la gazeto estas plie faka gazeto kaj forlasas la akran klasbatalan programon. Por disvastigi la klasbatalajn ideojn tra la tuta tero, Boubon en Orleans eldonas de febr. 1925 Tutmonda E-ista Pedagogia Servo. Rusa pedagogia gazeto en Ĥarkov eldonas de jan. 1926 resumfolion La Vojo de Klerigo, kiu havis dum kelka tempo ankaŭ francan kaj germ. aldonojn tradukitajn laŭ la E-teksto. La n-ro de jan. 1931 havis la titolon Komunisma Klerigo. Por informi pri la sovetaj ideoj kaj disvastigi ilin, oni eldonis en Moskvo de majo 1929-majo 1930 Soveta Pedagogia Revuo, kiu poste fariĝis Soveta Pedagogia Biblioteko. — Krom tiuj gravaj gazetoj ekzistas ankoraŭ sciigoj de ligoj, kiel ekz. Vereinsmitteilungen, E-Vereinigung deutscher Lehrer; EVereinigung Sachsischer Lehrer; Bulteno de SIEF (Sveda Instruista E-Federacio).
Literaturo kaj arto. Granda estas la aro de tiuj ĉi gazetoj kaj multaj valoraj estas inter ili, sed la vivdaŭro ĝenerale estis nur mallonga. La sola el la antaŭmilita tempo, kiu reaperis post la milito, estas Marto; ĝi (unue kiel La Marto) aperis de nov. 1910 ĝis komenco de la milito, reaperis 1922 kaj ĉesis dec. 1933 post finiĝo de la 17-a jaro. La Revuo daŭris dum 8 plenaj jaroj, kaj ĝi certe aperus ankoraŭ hodiaŭ, se la milito ne estus veninta. Literaturo (Londono) aperis dum 7 jaroj, La Vagabondo dum preskaŭ 7, Lit. Mondo dum 6½ (la plej grava lit. revuo post la milito), Eĥo E-ista dum 6, La Nova Epoko, kiu havas jam 3 epoko n, dum entute 5, Tra la Mondo dum 3½, Samideano ĉiumonata (bele ilustrita per mankolorigitaj jap. bildoj) 2 jarojn. Ĉiuj aliaj aperis nur pli mallonge, mi nomas: Hispana Revuo, La Bela Mondo, La Duonmonata, Universo, Literaturo (Malmö), E-ista Voĉo (Jaslo) Samideano, Tutmondo E-a (Stuttgart, 3 n–roj), Bibliografia Gazeto (kiel daŭrigo aperas Lingvo Libro, organo de AELA), kaj E-a Mondo (Hannover), kiu volis fariĝi la daŭrigo de La Revuo, sed jam ĉesis post la unua n-ro. La saman sorton havis E-Roman-Gazeto, kiun F. Ellersiek provis eldoni en julio 1933. La rusoj revivigis en apr. 1932 la malnovan La Nova Epoko per La Nova Etapo. Ni devas mencii ankoraŭ Nia Informilo de Isosek kun bonaj verkaĵoj kaj tradukoj de la lernantoj mem. Diversaj alispecaj gazetoj havis lit. aldonojn kiel ekz. Lingvo Int., Časopis Českých E-istů, Germana E-isto, HDE, k.a.
Komerco. Jam en febr. 1907 aperis en Frankfurt a. M. Eksport-ĵurnalo 16 p. 31×23 kun multaj anoncoj (grandaj kliŝaĵoj), sed restis la sola kajero. En jan. 1909 E.M. Pope eldonis en Chicago Export E-ist en angla kaj E lingvoj, sed kvankam li jam en julio de la sama jaro devis ĉesigi la eldonon, li denove eldonis ĝin en 1922–24. Tre bonan Int. Komerca Revuo-n aperigis en sept. 1919-aŭg. 1922 d-ro H. Unger en Zürich kun bonegaj ekonomiaj artikoloj kaj precipe propagandante la diversajn foirojn. Serioza kaj iom laborante kun gajno estas la Komercista E-Unio en Dresden, kiu eldonis de febr. 1927 KEU-Informilo, kiu hodiaŭ nomiĝas La Komerco. Aperis ankoraŭ 5 aliaj gazetoj.
Profesioj. Pro la ĉiam pli kaj pli internaciiĝinta krimularo la polico devus havi la plej grandan intereson je interpopola komprenigilo. Tion frue ekkonis A. Marich en Budapest, kiu eldonis jam en sept. 1908 Polica Revuo. La E-isto en Leipzig havis en 1911 aldonon Polica E-isto. Post la milito Marich fondis Tutmonda Polica Ligo-n kaj de apr. 1922 ĝis majo 1928 eldonis gazeton La Policisto. Sed li ne sukcesis kunigi la tutan int. movadon pro sia aŭtokrata kaj diktatora maniero, bankrotis ĉio de li fondita kaj en 1930 fondiĝis Int. Polica Ligo, kiu uzis kiel organon E (UEA), kaj de jun. 1933 lnt. Polica Bulteno (kun la sama titolo aperis gazeto ankaŭ de apr. 1911 ĝis jul. 1924).