Diversaj gazetoj. Pri «Revuo Int.», tiu valora kaj bela gazeto, kiu jam post la 5-a n-ro devis morti, oni legu detale en BIL. Sekvas «Revuo Universala», «E-a Abelo» (multaj kajeroj kun tre diversspecaj temoj, ekz.: aeorologio, friula popolo, urbpriskriboj, komerco ktp.), «E-a Int. Revuo», «Verda Stelo Int.», «La Propagandisto», «La Kroniko», «Vekiĝo», «Politika Malliberulo», «Telegramo», «Fundamento» (organo de «Parkurbo E» en München), «Varietea Mondo», «Informilo» (Moskvo), «La E-isto» (organo de E-a Universitato Popola), «E Triumfonta», kiu poste nomiĝis «He­roldo de E» (unu el la plej gravaj E-gazetoj) kun multaj aldonoj, «Nova Eŭropo» (Praha), «Nova Tagiĝo» (organo de la Int. Rondo E-ista ĉe la Sekr.-ejo de la Ligo de Nacioj), «E-io», «Nova Tempo» (Vieno), «Por la Indiĝenoj», «La Lumturo», «La E-a Gazeto» (ĉiusemajna, Amsterdam), «Libero», «Verda Stelo» (eld. de HDE), «La Inventisto» (blukopioj de elpensaĵoj), «USE-Eĥo».

Nombro de la E-gazetoj ĝis 1929 laŭ BIL estas 689; tiu ĉi nombro enhavas ankaŭ la tute negravajn, efemerajn gazetojn, sed ne la unuope aperintajn, neregulajn manskribitajn kaj similajn gazetojn aŭ foliojn.

Noto. Pri la iom gravaj gazetoj v. apartajn rubrikojn laŭ aboca vico. Krome 1. BIL, p. 305–354 kaj «Katalogo de la E-a Gazetaro» de Takacs, reviziita kaj kompletigita de Tarnow, (nun sub presado). P. TARNOW.

GEA. Germana E-Asocie. (v. Germanujo).

Geedziĝoj E-istaj. Inter samnaciaj E-istoj, plej ofte anoj de la sama E–grupo, okazas ofte geedzaj interligoj. Sed tio estas kutima maniero trovi geedzan paron; kio ne bezonas apartan esploron. Pli interesaj estas tiuj geedziĝoj, kiuj okazis inter diversnacianoj pere de E, aŭ kiel sekvo de korespondado, aŭ kiel tiu de kongresa renkontiĝo. La «kolektadon» de tiuj E–istaj geedzoj komencis L. Kökény, daŭrigis E.E. Yelland, per kies multaj klopodoj sube troviĝas informoj pri 56 geedzoj. Laŭ la ricevitaj respondoj la granda plimulto de la geedzoj uzas E-n kiel familian lingvon. Kelkaj problemoj postulas apartajn esplorojn, ekz. ĉu la infanoj lernas E-n kiel unuan lingvon kaj kiujn E-ajn vortojn ili kreas, kiajn «spontanee» estiĝantajn formojn uzas la geamantoj, ktp. E kiel «edzperanto» povas esti ankaŭ taŭga argumento pri la «praktika valoro» de E.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги