E.E. YELLAND

Geier (gajer) Peter K., aŭstro-germano. Vivis en Graz kaj mortis kiel soldato en 1914. En 1908 kunfondis en Graz int. klubon «Junaj E-istoj».

Gelger Henrik, hungaro, komercisto. Nask. en 1892 en Budapest, mortis 20 okt. 1918. Red. kelkajn jarojn «H-landa Informilo», «Verda Radio», kaj «H-lando». Kelkaj originalaj poemoj, tradukaĵoj.

GEL: Germana E-o Ligo (en Ĉeĥ­oslovakujo).

Genève. Urbo en Svislando ĉe lago Leman, 131.500 loĝantoj. Sidloko de la Ligo de la Nacioj kaj aliaj gravaj int. institucioj, ankaŭ de UEA. — 2-a UK 28 aŭg. — 2 sept. 1906, 818 partoprenantoj el 30 landoj; fondo de Konstanta Kongresa Komitato: deklaracio pri neŭtraleco de la E-kongresoj. — 17-a UK 2–7 aŭg. 1925, 953 kongresanoj el 35 landoj; prelegoj de la unua Somera Universitato; Z-a memorfesto.

Geoghegan (gjaĥagan) Richard H., irlandano, stenografiisto pens. en Alaska. (Usono). Nask. 8 jan 1866. Studis la filologion en Oxford, Anglujo, 1883–87, kie li estis univ. premiato en la ĉina lingvo. Servis en la fako de fremdaj aferoj de la japana regnestraro 1893–1900; agis kiel brita konsulo en la ŝtato Washington, 1900–01; ŝtata stenografiisto en Alaska, 1902 kaj poste. La unua pioniro de E inter la angle parolantaj popoloj. Korespondis kun Z jam en nov. 1887 (N-ro 264 en la ZA). Lia unua korespondanto estis Grabowski, la dua Wahl, multe korespondis ankoraŭ kun Einstein, Meyer, Libeks, Fredbärj, Bogdanov, Costa-e-Almeida, Cohen-Ganouna, Marignoni, Ostrovski, Kofman, Beaufront, Lemaire, Be­auchemin, Phillips, Casal, Popov, Lengyel ktp. La unua, kun kiu li parolis E-e, estis Trompeter, kiu vizitis lin en Eastsound en la 1890-aj jaroj. Per brulego en 1904 li perdis ĉiujn leterojn ricevitajn de Z kaj aliaj amikoj de la pratagoj, samtempe pereis plena kolekto de ĉiu libro kaj gazeto en kaj pri E aperinta ĝis tiu epoko. Ĝis la nuna momento li konservas aktivan intereson por E kaj ĝin propagandas. Tradukoj : Dr E-s Int. Language (Bibl. de LIE N-ro 5. 1889); Compiete Instruction Book (1895 kaj 1889); New Words on the Int. Language (Bibl. N-ro 98)

Geometrio Absoluta. Verkis C. Vö­rös, eld. Kokai. La titoloj de la tri volumoj: Elemento de la GA., 1911, 106 p.; Analitika G. A, unua parto, La Ebeno Bolyai-a, 1910, 134 p.; Analitika G.A., dua parto, La Spaco Bolyai-a, 1912, 200 p. Gravaj sciencaj verkoj, tre kuraĝe aperigitaj.

Georgo Dandin. Komedio de Mol­iere, el la franca trad Z 1908, 51 p., dua eld. 1924. «En kelkaj lokoj, spertulo en lingvaj demandoj penus alimaniere E-igi pensnuancojn, sed ĝenerale oni devas konfesi, ke Z tradukis precize kaj ĉefe ĉiam tre kompreneble.» (G.S., „E“, 1924, p: 124)

Georgov Ivan A, bulgaro d-ro, univ. prof. de filozofio. En 1906 prezentis al la B. publiko la taskon de la Delegacio, verkis artikolon. Poste estis influita de la idista movado.

Germana Esperanto-Centro v. Friedrich Ellerslek G. m. b. H.

Germana E-isto. Kvankam La E–isto (Nürnberg) en siaj unuaj tri n-roj (sept.-dec. 1889) kaj Der Deut­sche E-ist (aldono al Revuo Int. en Bystřice-Hostýn, nov. 1902-jan. 1903) enhavis germanlingvajn partojn, tamen la unua prop. gazeto por Germanujo estis GE, la sola E-a gazeto el tiuj fruaj tempoj, kiu ĝis hodiaŭ tute regule aperas. GE devenis el la pure propagandaj «E-istische Mitleilungen, E-al Sciigoj, Organ der E-isten Gruppe Berlin», red. Jean Borel, eld. kaj presejo Möller & Borel, Berlin« entute 10 n-roj. de febr.-dec. 1904 kun 56 p. 24×16. En jan. 1905 la titolo ŝanĝiĝis en «GE, E-aj sciigoj por germanlingvanoj», kaj de nun ĝi ankaŭ enhavis kelkajn lit. paĝojn. De jan. 1907 GE fariĝis oficiala organo de GES (de junio 1909 GEA). Ĝis julio 1914 kaj de jan. 1921-dec. 1926 ĝi havis specialan, parte bele kolorigitan kovrilon.

Red. 1905-junio 1907 Jean Borel, julio 1907-sept. 1908 d-ro Liesche okt. 1908-apr.1910 Jean Borel, majo 1910-okt. 1914 Ellersiek ĉiuj en Berlin, okt. 1914-marto 1922 F. kaj H Ader en Dresden, apr. 1922-sept.1923 Ellersiek, okt.1923-dec. 1926 A. Behrendt, jan.1927-dec. 1929 A. Schwarz, de jan 1930-hodiaŭ G. Habellok.

Ĉar la legantaro kreskis kaj la loko disponebla en GE ne permesis enmeti multan literaturon, oni aldonis de jan. 1907 specialan lit. aldonon Liberaj Horoj kun tekstoj, kiuj konvenis por E-aj kursoj. De jan 1910 L.H. devis ĉesi kiel speciala aldono kaj fariĝis parto en E. Sed jam en jan. 1911 L.H. estis memstarigita sub la titolo La Instruanto, kiu enhavis precipe interesan materialon por kursoj. Dum 1911 la abonantaro de GE

multe kreskis, samtempe oni havis la deziron tute forpreni la literaturon en ĝi. Do oni kreis ekde jan. 1912 du eldonojn de GE- eld. A kiel propagandan kaj eld. B (kiu samtempe enprenis «La Instruanto»-n) kiel literaturan. Pro la malfacilaĵoj dum la mondmilito oni ĉesigis ĉiun praktikan kaj bonan aranĝon kaj de jan. 1920 aperis denove nur unu sola eldono. De okt.-–nov. 1923-dec. 1926 kaj de jan. 1932 estis akceptata kiel parto de GE E­Praktiko) v.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги