Nombro de paĝoj de 1905 ĝis fino de 1932: 6796.

P. TARNOW.

Germanujo. Oni povas konstati kelkajn epokojn en la evoluo de la E–movado. Ĝis 1906 agado de unuopuloj kaj malmultaj grupoj; 1906–08 ekago de GES (nun: GEA); 1908–14 rapida kreskado de la movado; 1914–24 batalo pri vivo; 1924–33 rekonstruo, iom-post-ioma refortiĝo, sed formiĝo de diversaj asocioj; komence de 1933 la nova ŝtata ordo influas la E-movadon tre senteble, eĉ tiel ke oni rajtas paroli pri ĝia novorganizo, ankoraŭ ne finita.

En marto 1906 Fritz Schuck, Braunschweig, aperigis broŝuron «Albumo de konataj E-istoj.» Pri E en Germanujo la eldoninto skribis jenon:

En Germanujon E longtempe ne povis penetri, malgraŭ la malnovaj amikoj Einstein, Trompeter kaj Meyer. Ili laboris energie jam de la komenco (1888). La nürnberga verkisto Einstein fondis la «E-klubon» kaj eldonis lernolibron kaj broŝuron, sed tro frue la morto forprenis lin (1890). Trompeter, termezuristo en Schalke, subtenis nin en malfacilaj tagoj. Sen lia helpo nia lingvo eble ne plu ekzistus. Li mortis en 1901. Malsano malhelpis lin jam en 1898 plie labori por E. Meier, München, aŭtoro de lernolibro, provis daŭrigi la laboron, sed li ne havis sufiĉe da kunhelpantoj. La vera iniciatoro de l’ nuna stato de E en Germanio estas Jean Borel en Berlino. Li donis al ni la unuajn batalilojn, la unuan gazeton kaj la provizoran centron por komuna laboro per fondo de l’ Berlina grupo kaj de l’ E-eldonejo. Post malfacila komenco li trovis bonajn kunhelpantojn. Prof. d-ro Schmidt en Potsdam E-isto de 1898, fariĝis prez. de l’ grupo kaj laboras per paroladoj, per propra influo ktp. Ni prezentas ankoraŭ d-ron Mybs, prof. Christaller kaj d-ron Ebner ĉiuj konataj gvidantoj de l’ germanaj grupoj specialan citon meritas la frankfurtanoj. D-ro Hanauer kaj Barthel senlace laboras, subtenataj de multaj fervoraj amikoj, inter ili Küchler, Götz, Simon, Wallon, nun en Breslau estas unu el la fondintoj de l’ grupo de Braunschweig. Li laboris ĉiam fervore kaj estas nun honora membro de l’ grupo.

Kiam en 1931 GEA festis sian 25-jaran fondiĝon, Jean Borel rememoris pri la epoko, el kiu naskiĝis GEA, i.a. en la sekvaj vicoj:

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги