Jean Borel devas esti nomata kreinto de E-movado en G. En febr. 1904 unuafoje aperis la organo de la E-grupo Berlin; ĝia titolo estis «E-istische Mitteilungen» (E-istaj Informoj); red. estis J. Borel, kiu eldonis ankaŭ varbfolioln, informilojn kaj lernolibron, kiu eĉ nuntempe estas tre ŝatata. Jam en la jul.-aŭg. n-ro de «Informoj» la redaktoro povis konstati, ke «G., kiu ĝis nun skeptike staris flanke for de la movado, komencas, serioze interesiĝi por la afero.» Grupoj en Berlin, Braunschwein, Glatz, Hamburg-Altona, München estis citataj, krome izoluloj en Gotha, Gross-Schonau i. Sa., Jena, Karlsruhe, Königsberg Pr., Leipzig, Lindau Harz, Marienwerder Westpr., Pforzheim, Stuttgart, Strassburg.
La sekva n-ro de «Informoj» enhavis vokon de 1a grupo Berlin por opiniesprimoj pri «fondo de centra kuniĝo de la germana E-istaro». Ĉi tiu voko ankaŭ okupiĝis pri centra gazeto germana. La sama n-ro informis pri naskiĝo de grupo en Frankfurt a. M.; jen la sesa germana E-grupo! Oni opiniis la fondon de ia organizaĵo tro frua, sed la firmo «Möller und Borel» informas, ke de jan. 1905 la germanaj E-istoj havas sian komunan gazeton: el la «Mitteilungen» fariĝos «Der Deutsche E-ist», la
Braunschweig estis la urbo de la unua iom grava kunveno de germanaj E-istoj (1 aŭg. 1905) kaj ĝi estis la sidloko de la 1-a germana
La 2-a germana E-kongreso (8–12 majo 1907) efektive jam elmontris la forton de la E-movado kaj vivigis grandan esperon, kies plenumiĝo estis la fakto, ke la 4-a UK okazis en Dresden. Eklaboris la «Kvaro por la Kvara»: d-ro Mybs, d-ro Schramm, s-ino Hankel, d-ro Arnhold. La UK fariĝis granda sukceso. «Ifigenio» de Goethe, trad. de Z kaj prezentita de geaktoroj el Berlin, entuziasmigis la int. publikon. La praktika sukceso el ĉi tiuj tagoj estis la fondo de la Saksa E-Instituto, kiu poste transformiĝis E-Instituto de la tuta lando.
Ankaŭ la jaro 1908 alportis por GEA
Kiam la prez. de GES kunvokis la membrojn por la 3-a germana kongreso 21–23 majo 1909 en Gotha, li skribis la taskon de la estonta laboro jene: «Nia organizaĵo devas esti kunkordigata kun tiu de la UEA, la bazo, sur kiu ni daŭrigu nian laboron, estas speciala agnosko de ĉi tiuj du grandaj faktoroj kiel oficialaj reprezentantoj de la E-movado en la en- kaj eksterlando.» Rezulto el la konsideroj kaj diskutoj de ĉi tiu kongreso estis kompleta novordigo en la organizo de GES. Ankaŭ la estraro ŝanĝiĝis, prez. fariĝis Mybs, Hamburg, vicprez. d-ro Mobusz, Lübeck, trezoristo kaj afergvidanto d-ro Kandt, Bromberg; prez. de la konsilantaro patentadvokato Schiff, Berlin; prez. de la ekzamenkomisiono R. de Ladeveze, Hamburg. Laŭjure sidejo restis Berlin, kaj el la nomo GES fariĝis GEA (asocio).
Jam en ĉi tiu epoko rimarkiĝis E-istaj