Unuafoje mi parolis pri eventuala grupigo de la germanaj E-istoj je la Pentekosta sabato de 1903 kun d-ro Z en Varsovio. Neniam mi forgesos la ĉarmajn horojn pasigitajn kun nia Majstro, — tiun tagon en lia tiama loĝ­ejo, strato Dzika, kaj la sekvantan dimanĉon, kun lia familio en kampa dometo en la ĉirkaŭaĵo de l’ urbo.

D-ro Z unue interesiĝis pri nia Svisa E-Societo, fondita la antaŭan jaron de mia amiko Renard kaj de mi, kun monata ĵurnaleto «Svisa Espero», kiun ni kune redaktis kaj pri kies stilo kaj enhavo Z bonvolis gratuli.

Ni parolis pri la SFPE, kiu jam ekzistis sub la aŭtokrata gvidado de Markizo de Beaufront. Li havis la tutan francan movadon en sia mano kaj Z estis doninta al li kvazaŭan monopolon por la plua vastigado de E.

En Anglujo nacia movado komenciĝis kaj Ruslando jam de longe havis multajn fervorajn samideanojn, sed sen registara permeso, grupiĝi en nacia societo.

Dume, en Germanujo, malgraŭ la laŭdindaj penadoj de ekskaptiano Lud­wig Emil Meier en München, por krei nacian kunligon, nenio moviĝis. La fiasko de Volapük estis ankoraŭ tro freŝa en ĉies memoro. Pro tio Meier diris al mi, kiam mi vizitis lin, ke estos eĉ malpli facile, iniciati movadon en Berlin.

Laŭ kelka vidpunkto li estis prava, sed tia ne estis la opinio de Z. Li konsilis krei en la ĉefurbo unue malgrandan centron, el kiu povus eliri pli vasta propagando en la tutan landon kaj por tio grupeto de la tie ekzistantaj malmultaj E-istoj aŭ pli vere amikoj de E sufiĉos, kondiĉe, ke oni laboru energie kaj antaŭ ĉio havu la necesajn propagandilojn, kiuj tute mankis. Li proponis sian kunlaboradon por la pretigado de lernolibro kaj de du vortaroj: Germana-E-a kaj E-a-Germana. Nur tiam, kiam oni havos taŭgan, fidindan materialon, oni povos fari utilan laboron kaj pensi pri kreo de nacia societo. Por starigi armeon, oni bezonas soldatojn kaj batalilojn. Jen la unua tasko. Ĝi estis sufiĉe grava kaj nefacila, precipe pro manko de la laborfortoj, kiuj venis al ni nur iom post iom kaj malrapide.

En fino de 1903 ni fondis E-grupon en Berlin, el kiu eliris la movado tra tuta G. dum la firmo Möller & Borel estis pretiginta la plej urĝan materialon: propagandiloj, klarigaj folioj, libretoj por memlernado, ĉar tiam neniu povis instrui la lingvon.

Dum 1904 jam venis al ni kelkaj entuziasmaj homoj eI diversaj partoj de G kaj Aŭstrujo, sed precipe dum 1905 kreskis la nombro de personoj, kapablaj propagandi kaj instrui, kaj tiam oni povis pensi serioze pri organizo de nacia societo tutgermana.

Okazis inter germanlingvanoj interŝanĝo de opinioj en la UK 1905 Laŭ mia peto d-ro Mybs, Altona, prezidis nian kunveneton, kiu okazis en la teatro, sed li ankoraŭ ne parolis flue, kaj ni interparolis germane.

Estis ankoraŭ tro frue, por fari ian nacian organizaĵon, sed oni decidis labori energie dum la vintro kaj vidi, ĉu estos eble komenci serioze la sekvantan printempon.

Efektive, post ok monatoj okazis en Braunschweig la ĝenerala kunveno de germanaj samideanoj el kiu eliris Germana E-Societo. D-ro Mybs fariĝis prez., d-ro Hanauer sekr. Mi mem rifuzis akcepti ian oficon en la komitato pro personaj kaj sanecaj motivoj, sed mi gardis la redaktadon de Germana E-isto, kiu fariĝis oficiala organo.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги