La germanaj E-istoj, kunvenintaj en Augsburg (1910) povis ĝoje konstati, ke la reorganizita GEA bone funkcias; ĝi kapablis, por la kongreso en Lübeck (1911) aperigi la 1-an volumon de serio da publikaĵoj sub la titolo «Das E ein Kulturfaktor», kiun prilaboris d-ro Möbusz. La 2-a volumo aperis por la kongreso en Danzig, 1912 prilaborita de d-ro Ledermann, Augsburg; la 3-a aperis por la kongreso en Stuttgart 1913 (de prof. Christaller) kaj la 4-a por Leipzig 1914 (de pastro Lösche el Wurzen). En Danzig oni elektis novan estraron, prez. Reinking, Braunschweig, vicprez. prof Christaller, Stuttgart, afergvidanto von Frenckell, Dresden, trezoristo d-ro Arnhold.

En tiu epoko GEA havis 179 lokajn grupojn kaj entute 4260 membrojn. Kvankam montriĝis ioma malkresko ekde 1910, ĉi tiu fakto tamen ne pruvas malkreskon de la E-movado, ĉar fakaj ligoj kaj la intertempe (1911) formita «Arbeiter E-Bund» (Laborista E-Asocio) tiris al si nove varbitajn E-anojn kaj ĝistiamajn membrojn de GEA. Oni povas diri, ke la E-movado en G. tiutempe estis rimarkinde forta kaj vigla. Krome estas fakto, ke ĝuste en la epoko 1909–14 la germanlingvaj E-anoj prezentis konsiderinde grandan nombron en la membraro de fakaj int. ligoj. Ekz. la Int. Ligo de E-istaj Poŝt- kaj Telegrafoficistoj fondita de Schmidt Dresden kaj gvidata de 1911 de Behrendt, havis en la somero 1914 pli ol 500 membrojn, inter kiuj la plimulto estis germanlingvaj; ĉi tiuj membroj plejparte apartenis nur al la faka ligo, ne ankaŭ al GEA. Simile estis rilate al kuracistoj, juristoj, bankistoj, ktp. Oni certe ne tro taksas, indikante por 1914 la ie organizitajn germanlingvajn E-anojn per la cifero 8000.

Dum la milito la germanaj E-istoj same kiel tiuj el aliaj nacioj utiligis E-n por la informado al la tuta mondo favore al G. Servis pere de E al sia lando Ellersiek, Markau, Reber, Behrendt Ankaŭ E-istoj el Leipzig kaj Dresden instruistoj Wilhelm, Rossel kaj Bennemann tradukis kaj dissendis la militraportojn en la neŭtralan eksterlandon, kolektis ĵurnalojn el la antant-ŝtatoj kaj transdonis ilin al la registaro. D-ro Albert Steche, saksa industriisto, en la parlamento pledis por E kaj sekve la registaro finance ebligis la cititajn laborojn. Okaze de la Ruhr-invado en 1923 Behrendt eldonis samcelan bultenon pri la politika situacio.

Ankaŭ GEA ne pereis pro la milito, kaj la ĉefan meriton havas en tio d-ro Steche, kiu provizore anstataŭis la prez. Reinking, kiu militservis. Du kunvenoj pruvis la forton de GEA: dec. 1916 en Dresden kaj apr. 1918 en Leipzig. Specialan apogon donis la Rejna Vestfalia E-Ligo, (REVELO), kiun prezidis Fr. Pillath, Essen.

Fine de 1919 GEA estis parte rekonstruita, havinte 49 grupojn kaj entute iom pli ol 1000 membrojn. Kunveno en Eisenach (majo 1920) elektis kiel prez. d-ron Steche, d-ro Arnhold fariĝis afergvidanto kaj trezoristo, von Frenekell prez. de l’konsilantaro. La 10-a kongreso de GEA en Essen (majo 1921) kompletigis la estraron: d-ro Vogt, Stuttgart, fariĝis vicprez. La membraro ampleksis 127 grupojn kaj entute 2300 membrojn. Ĉi tiu kongreso speciale distingiĝis per parolaĵo de d-ro Steche, multe priparolita de la ĵurnalaro: «E-nacia postulo.» Rajte d-ro Steche povis deklari en sia saluto por la nova jaro 1922, ke «GEA finis la epokon de rekonstruiĝo.» Kunvenoj de distriktaj ligoj, apartenantaj al GEA, estis pruvintaj, ke GEA ree fortiĝis.

Sed venis la inflacio en 1923 kaj ŝajnis, ke ĉi tiu mizero mortigos la E-movadon en G. Denove la gvidanto d-ro Steche kun helpantoj (Junker kaj Brakel, Köln; Ranft, Dresden kaj aliaj) saĝe kaj prudente sciis venki la danĝeron kaj bonkonscie kapablis promesi novan rekonstruon okaze de la kunveno en Nürnberg, interne de la 15-a UK 1923. La esperon pri nova fortiĝo pravigis la sinteno de grandaj E-eldonejoj. Hirt und Sohn, Leipzig; Ellersiek kaj Borel, Berlin; Jung, Horrem apud Köln, kiuj ne perdis kuraĝon kaj fidon.

En ĉiuj mizeroj de GEA estis kaj restis ĝia forta helpo kaj apogilo la asocia gazeto Germana E-isto, kies eldonanta firmo ofte ŝangiĝis: Möller und Borel; Ader und Borel, Dresden, Ellerslek und Borel; R. Mosse, kaj fine Fr. Ellersiek. La plej grandan meriton havas la nuna eldonanto, Ellersiek, kiu savis la gazeton spite al ĉiu inflacia danĝero.

La plifortiĝon de la ĝenerala movado kaj sekve ankaŭ de tiu en G. multe helpis E Triumfonta (nuntempe: Heroldo de Esperanto), eld. de Teo Jung komence en Horrem, poste en Köln, ekde 1919 kiel semajna gazeto (kelktempe eĉ kiel duonsemajna). HDE vivas nun sian 15-an, sed Germana E-isto jam sian 31-an jaron, ĝi estas la dua E-ista gazeto laŭaĝe.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги