Kelkaj indikoj atestas la forton de la E-movado en G. En fino de 1923 GEA havis 184 lokajn grupojn, 12 distriktajn ligojn aŭ unuiĝojn. Ekzistis laborkomuno en Baden, ligo en Saarteritorio, ligo en Danzig, Laborista E-Asocio (85 lokaj grupoj) kun aparta gazeto; fakunuiĝoj de instruistoj, komercistoj, fervojaj oficistoj, policistoj k.a., Germana Scienca E-Societo, Unuiĝo de Junuloj, Katolika E-Ligo, Kristana E-Ligo. Okazis en 1923 la 15-a UK kaj int. katolika E-kongreso, ambaŭ en Nürnberg, krome kongreso de SAT en Cassel. La E-Instituto por la Germana Respubliko havis 26 ekzamenkomisionojn, konfirmitajn de la registaro. Speciale menciinda estas la fakto, ke laŭ la statistiko dum 1922 en 126 lernejoj 172 instruistoj instruis E-n al pli ol 7000 lernejanoj. «Komerca Revuo» eld. de KEU, Dresden, klopodis sukcese servigi E-n por komercaj celoj. Vigla laboro ĉiea vekis novan esperon. Tamen la sekvintaj kongresoj devis precipe organizi, rekonstrui: 1924 en Plauen, 1925 Magdeburg. La oficejo de GEA translokita en 1924 al Nürnberg (Max Honigsberger kaj Otto Pilhofer), reiris fine de 1925 al Berlin (Al. Schwarz). En Magdeburg oni elektis novan estraron: d-ro Kliemke prez.; d-ro Vogt, Stuttgart, unua, L. Guhe, Berlin, dua vicprez.; d-ro Eberler Berlin, trezoristo, Al. Schwarz, Berlin, afergvidanto. En la Berlin-a oficejo eklaboris kiel sekretario Georg Habellok.
La malferma kunsido de la kongreso en Magdeburg estis disaŭdigata per
Ankaŭ por la Magdeburga kongreso aperis la 5-a volumo de «
En 1925 oni disdonis je la unua fojo la ĵus fonditan
La 15-a germana kongreso okazis en München 1926. La kunvenintoj povis konstati, ke nun GEA denove staras sur fortika bazo; helpis la multaj kursoj dissenditaj tiutempe pere de radio. La 16-a okazis en Köln 1927, la 17-a en Potsdam 1928, kiam rimarkiĝis la parolaĵo de d-ro Vogt «Organizo kaj propagando en E-ujo», kiu montris la necesecon de unueca E-movado. La 18-a kongreso estis aranĝita en Frankfurt a. M. 1929, kiam oni elektis ankaŭ novan estraron. Prez. fariĝis Behrendt, Berlin, d-ro Vogt unua, kaj instr. Markau dua vicprez., trezoristo restis d-ro Eberler, afergvidanto A. Schwarz, kiun en fino de 1929 anstataŭis la ĝistiama GEA-sekr. Georg Habellok, kiu nun prenis sur sin duoblan laboron.
La E-movado mem en G. jam havis tian amplekson, ke ne plu estis eble, registri ĉiujn kursojn, parolaĵojn por varbado, ekspoziciojn, kunvenojn, ĉiuspecajn aranĝojn Laborista E-Asocio havis fine de 1927 ĉ. 3000 membrojn en 120 grupoj. GEA prezentis 135 grupojn; krome konataj estis ĉ. 100 grupoj ne organizitaj; E-unuiĝo de germanaj instruistoj havis 300, E-ligo por blinduloj 116 membrojn. Ekzistis aliaj unuiĝoj, kiuj ne apartenis al GEA kiu jam nelonge ne plu estis la sola kuniĝo de E-istoj sur germanlingva teritorio. Moko kaj rido pri E estis maloftaj, kvankam kontraŭdiroj ne tute silentis.
Post la 19-a germana E-kongreso en Dresden 1930, la 20-a en Hamburg 1931 fariĝis la unua jubilea kongreso de la germana E-istaro: GEA nun vivis 25 jarojn. En fino de 1930 GEA havis 123 grupojn kaj entute 2371 membrojn; samdate Laborista E-Asocio ampleksis 228 grupojn kun 3887 membroj. Jam por 1928 la statistiko, prilaborita de E-Instituto por la Germana Respubliko, konstatis en G. 441 grupojn kun 8490 membroj E jam fariĝis publika afero, ne plu vegetis en kluboj.