Estas notinde, ke krom en Saksujo, en Berlin okazis E-kursoj por lernejanoj: komence de la vintra duonjaro 1930–31 ĉ. 900 lernejanoj en 22 popollernejoj estis instruataj. Sed la ekonomia situacio pli kaj pli premis ankaŭ la anaron de GEA, kaj nemirige, ke la 21-a germana kongreso en Chemnitz 1932 ne montris tre grandnombran ĉeestantaron; tamen ĝi pasis kontentige spite al multaj malfacilaĵoj kaj distingiĝis per la festparolajo de d-ro Kraner, Dresden, pri «Ĝojo pri E». Jam en Hamburg 1932 la kongresp programo enhavis specialan parolaĵon kun sekvanta diskuto, ambaŭ en E. En Chemnitz parolis d-ro Wicke, Chemnitz, pri «E kaj nacio», krome Hahn. Gohlis, pri «Praktika E-laboro en lernejo kaj grupo».
Spite al la ekonomia mizero fine de 1932 GEA havis 125 grupojn kaj entute ĉ. 2370 membrojn, propran oficejon, gazeton; krome GEA eldonis specialajn informilojn por la ĵurnalaro. Samdate Laborista E-Asocio ampleksis 230 grupojn kun ĉ. 4000 membroj; ankaŭ ĝi eldonis sian propran gazeton. Ekzistis ankaŭ Socialista E-Asocio por la germanlingva teritorio kun ĉ. 1450 membroj kaj gazeto.
Krome notindaj: E-Unuiĝo de germanaj instruistoj, Leipzig (550 membroj); E-Unuigo de saksaj instruistoj, Gohlis apud Dresden (417 membro); Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Eistaj, Leipzig, Germaria E-Unuiĝo de Blinduloj, Breslau (120 membroj); Universala Unuiĝo de Blinduloj E-istaj, Köln-Ehrenfield (400 membroj); Katolika E-Ligo Ludwigshafen.
Por la fako E kaj radio sukcese laboris kaj laboradas Jungfer, Lübben kaj helpantoj, tiel ke la plimulto de la germanaj sendstacioj estis E-emaj ĝis 1933. Fakaj ligoj de juristoj, scienculoj, fervojistoj, policanoj, komercistoj laboris por kaj per E, foiroj utiligis E-n pli kaj pli amplekse. Ministerioj rekomendis la studon de E. Unuvorte: la E-movado sur germanlingva teritorio kontentige statis kaj prosperis.
30 jan. 1933 ekregis la
GEA partoprenas laŭ povo en informa laboro. La gazeto Germana E-isto estas utiligata por tiu ĉi celo. GEA mem klopodas anigi al si ĉiujn germanajn E-istojn, ĝis nun organizatajn en fakaj unuiĝoj k.s., sed ĝi malakceptas ĉiun, kiu ne senrezerve submetiĝas al la nuna ŝtata reĝimo. La nuna membraro de GEA sumiĝas je 2200. La nombro estas despli konsiderinda, ju pli multaj judoj ne ree aniĝis.
Antaŭ nelonge fondiĝis «Neue Deutsche E-Bewegung» (Nova Germana E-Movado), kiu konsistu — laŭ la statuto — nur el anoj de la arja raso; nuna amplekso ne estas konstatebla. Se ĉi tiu nova movado, kiu cetere havas la saman celon kiel GEA, trovus la aprobon, apogon kaj oficialan helpon de la registaro, GEA devus malfondiĝi; ĝi malfondus sin mem, ĉar tiam la atingita oficialeco malnecesigus ĉiun asocion. Intertempe GEA daŭrigos sian laboron por E kaj por G. per E.