Antaŭmilita epoko (1908–14). En jan. 1908 aperis «Tutmonda Espero», organo de la sociefo «Espero K-a», gazeto kiu de l’unua momento kunligis ĉiujn K-ajn E-istojn; ĝi aperis ĉiumonate ĝis fino de 1914, en formato 20/25, 16-paĝa kaj ĝi estis unu el la plej gravaj en la tiama E-ista gazetaro, ne nur pro ĝiaj direktantoj, sed pro la abunda literaturo kaj lingvaĵo uzata. En tiu sama jaro aperis ses numeroj de scienca kaj arta revuo nomata «Stelo Kataluna» kaj eldonita en urbo Igualda. Ankaŭ aperis kelkaj E-gramatikoj en K-a kaj H-a lingvoj, tradukoj de la K-a aŭtoro Santiago Rossinyol farifaj de Sabadell kaj vortaro EK prilaborita de Pujola, kiu nur en junio de tiu jaro povis reveni el sia ekzilo de Paris.

La akcepto de Barcelona kiel urbo por la V-a UK en 1909 vekis grandan entuziasmon inter la K-a E-istaro. Preskaŭ 50 kursoj okazis en la kornenco de 1909 nur en Barcelona. En la resto de la lando, novaj grupoj kaj novaj gazetoj (tamen kun tre efemera ekzisto) aperis en ĉiu loko. «Kataluna Nacio», naciista gazeto; «Supren!», ankaŭ naciista gazeto; «Tutmonda Sonorilo», ilustrita; «Jen», humora; kaj diversaj grupa] bultenoj estas eldonitaj dum tiu jaro. La UK okazis kun granda sukceso, malgraŭ la malbona politika situacio, kiu ekregis en Barcelona unu monaton antaŭ la UK. Inter la diversaj festoj, ekskursoj, ktp. okazintaj, elstaris la festo de la Floraj Ludoj, kiu multe impresis la eksterlandajn E-istojn. Z ricevis de la tiama reĝo Alfonso XIII, la honoran titolon de Komandoro de la Ordeno de «Isabel la Catolica», kaj Sabadell en sia privata hejmo gravurigis la voĉon de la Majstro, Bourlet, Grabowski, de Menil kaj aliaj konataj pioniroj sur vaksajn malnovajn fonografcilindrojn. Tiuj cilindroj estas ankoraŭ kouservataj, kaj en 1931 KEF reproduktis en modernajn gramofondiskojn la voĉon de Z. Resume: la V-a Kongr. estis la konstruo de solida bazo, sur kiun sin apogis ĝis 1914 la tuta K-a E-movado, kiu en tiuj tempoj estis unu el la plej rimarkindaj en Eŭropo.

Jam en 1908 oni faris diversajn esplorojn kun la celo starigi tutlandan Federacion de E-istoj, sed la ekzisto de la societo «Espero K-a» estis por multaj personoj sufiĉe kontentiga organizado, kvankam aliaj kontraŭdiris, ke tiu societo nur kunligis la Barcelonajn E-istojn, sed ĝi ne zorgis pri la ceteraj K-aj E-istoj. Fine en la komenco de 1910 oni fondis la unuan tutlandan organizaĵon: «Kataluna E-ista Federacio», (KEF), kies unua kongreso okazis en Sabadell en majo de la sama jaro. Tuj oni aperigis la presorganon «K-a E-isto», sub la gvido de Domenec Sarda el Sabadeil, kies laboroj por la starigo de tiu Federacio merite donis al li la nomon de «1a patro de KEF». Ankaŭ li meritas tiun ĉi titolon rilate la starigon de la Int. Floraj Ludoj, ĉar dum la unua kongr. de KEF en Sabadell li proponis ilian okazigon dum la venonta Kongreso en Tarragona. (Tiu valora pioniro mortis unu monaton antaŭ tiu kongreso.)

Dum tiu jaro aperis kelkaj libroj el la verkoj de la dramisto S. Rossinyol, tradukitaj de Sabadell, du komedietoj en E de M. Cases, diversaj grupaj bultenoj, la duonmonata gazeto hektografita «Fulmo», sub la gvido de F. Sabate kaj «K-a Katoliko», organo dum 8 jaroj de «K-a Ligo de Katolikaj E-istoj».

La movado konservis ankoraŭ la impulson donitan de la UK en Barcelona, aperis kaj malaperis novaj grupetoj kaj gazetoj en diversaj partoj de la lando. Nur en Barcelona daŭris la regula aperado de «Tutmonda Espero» kaj en Sabadell la presorgano de KEF, «K-a E-isto», nun sub la zorgo de Pujola, kiu prenis ĝian direktadon post la morto de Sarda.

Nun la tutan atenton altiris al si la nova tutlanda Federacio, kiu ĉiujare organizis landan kongreson kaj la respektivajn Florajn Ludojn. KEF arigis apud si 50 el la ekzistantaj grupoj en K.

Brile okazis kongresoj kaj Floraj Ludoj en Tarragona (1911), Terrassa (1912), Olot (1913), kaj St. Feliu de Guixols (1914). Ankaŭ dum tiuj jaroj okazis en kelkaj urbetoj de la provincoj Girona kaj Tarragona rimarkindaj E-istaj tagoj okaze de la ĝenerataj kunvenoj de la provincaj Ligoj. Intertempe, la 27 jul. 1911, la hispana registaro dekretis reĝan ordonon, kiu permesis la instruadon de E en ĉiuj ŝtataj lernejoj kaj Universitatoj.

La granda milito, kiel en alia] landoj, kaŭzis al la K-a movado ankaŭ malbonsortan baton. Pli ol 50 E-istoj K-aj veturis al Paris por partopreni la kongreson, kiu ne okazis. Inter la karavano estis la K-a trupo de aktoroj, kiuj dum ia UK en Barcelona reprezentis en K. la dramon de la K-a aŭtoro Adria Guat «Mistero de Doloro». Ili estis speciale kontraktitaj por reprezenti en tiu Kongr. la komedion de Moliere «Georgo Dandin». Ĉiuj anoj de la karavano revenis krom Pujola, kiu, preninte dum sia ekzilo la francan civitanecon por eviti politikan persekutadon de la hispana ŝtato, estis mobilizita de la franca armeo. La movado mem malkreskis. «Tutmonda Espero», kiu seninterrompe aperis dum ses jaroj ne plu estis publikigata. «K-a E-isto» dum la lastaj ses monatoj de 1914 aperis nur unu fojon.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги