Hungara Antologio. Redaktis kaj grandegan arton de la poemoj tradukis Kalocsay, kunlaboris Baghy, Bodo, Halka, Szilagyi, Totsche. Poemoj kaj noveloj de 50 hungaraj verkistoj. 1933. 473 p. kaj 24 kliŝopaĝoj kun la portretoj de 47 verkistoj. Simila verko eĉ en grandaj naciaj lingvoj ne ekzistas pri la hungara literaturo. «La redaktantoj celis »konigi hungarajn literaturajn trezorojn kaj samtempe doni kiel eble plej valoran kontribuaĵon al la E-a literaturo«. Ĉiu justa juĝanto verdiktos honore realigita tiun duoblan taskon, kaj deziros sukceson al tiu nesuperebla libro al la AELA-entrepreno.» (G.S. E’, 1933. p 167.)
Hungara E-isto. Pro malkonsentoj kun la eld. de La Verda Standardo, A. Marich, HES estis devigata krei propran informilon. Ĝi tion faris unue per Sciiganto, kiu komencis aperi en majo 1903 kaj ĉesis per la 3-a n-ro jan. 1909. Ĝin anstataŭis en marto 1909 HE, IV+812 p. 24×16–17. En 1911 HES akordiĝis kun LVSt kaj akiris ĝin per la societo, do HE malaperis. Red. Miletz, poste d-ro Schatz. En julio 1918 HE reaperis en Szeged 836 p. 23×16 kaj restis tie ĝis okt. 1923. Red. Turzo De jan. 1924 HE transloĝis al Budapest kaj ĉesis tie en febr. 1926, 410 p. 24×16. Red. dro Takács. Entute aperis de julio 1918 83 n-roj kun 700 p. — P. TARNOW.
Hungara E-Muzeo provizore en Nagymaros, fondita en 1932. La bazo estas kolektaĵo de la gvidanto, dro Jozefo Takacs: 230 libroj, 70 gazetoj, ĉ. 1000 gazeteltranĉajoj, 40 murafiŝoj, 500 flugfolioj, 250 leteroj, poŝtkartoj 20 vizitkartoj, 60 fotografaĵoj, plena kolekto de H glumarkoj. Celo: kolekto de ĉio pri la mondlingva movado en H-ujo.
Hungara Heroldo. Gazeto movada, aperanta en Budapest, fondita jan. 1928 de L. Kökény, kiu red. kaj eld. ĝin ĝis dec. 1930. La programo de H.H. eti tiu unua periodo estis 1. Disvastigo de E. 2. Kunlaboro de la E-Societoj. 3. Servo por la paco kaj progreso. 4. La eksterlanda konatigo de la hungara kulturo. 5. Akcelo de la hungara fremdultrafiko kaj de la Budapesta Int. Foiro. 1928–30 aperis 28 kajeroj kun 360 paĝoj. De 1931 H H. aperas nur kvaronjare, ĝin eld. HES. Red. de 1931 ĝis okt. 1932 J. Mihalik, de tiam dro J. Takacs. Formato 15×23 cm.
Hungarujo. Malgranda nacio kun lingvo neapartenanta al la hindoeŭropa lingvofamilio, popolo vivanta en la multlingva Mez-Eŭropo: jen bona tereno por lingvo int., tamen E atingis la landon nur en 1897.
La unua E-isto estis dro Gábor Balint, univ. prof. en Kolozsvár, (nun ĉiuj en Rumanujo) varbita por E. verŝajne per la propaganda laboro de L. de Beaufront. En 1897 Balint eldonis litografite la regulojn de E kaj gvidis kurson por univ. studentoj. Partoprenis ĝin ankaŭ juna ĵurnalisto Abel Barabas, kiu verkis kaj en 1898 eldonis la unuan E-lernolibron en H lingvo. La instiganto kaj verkinto de la antaŭparolo estis mem Bálint, kiu sprite kaj energie rifuzis la atakojn kaj mokojn, dirante i.a., ke manion havas tiu, kiu ne kredas la progreson de la homaro kaj kiu preferas la disigon de la homaro per ĥinaj muroj.
Sekvis multaj artikoloj atakaj en la gazetaro, nur malmultaj defendaj, kaj mem la gramatikon aĉetis nur kelkaj, inter ili Pal Lengyel, posedanto de malgranda presejo en Szekszard. Li fariĝis tiel fervora E-isto, ke en 1900 li transprenis la eldonadon kaj presadon de la gazeto «Lingvo Internacia», eĉ en 1904 almigris al Paris, por kunfondi kaj direkti la «Presa E-ista Societo»n.
Intertempe dum 1901 en Budapest ekfunkciis la unua E-grupo, kun gvidanto Jozsef Miletz; tie eklaboris ankaŭ Agost Marich. La kunvenoj okazis en trinkejo (Kecskeméti Borház, Dobstrato 100), pri kiuj Geza Nyulaszy skribis en «H-landa Informilo» (1912) jene: «Malhela petrollampo pendis suben de la plafono kaj per flama lumo videbligis la riĉan meblaron, kiu konsistis el nerabotita tablo, kovrita per tuko jam du semajnojn ne purigita, apud la muroj benkoj, sur kiuj sidis la unuaj »hirundoj« de E. Fervora junulo, J Süssmuth instruis la lingvon, sed la animo de la tuta societo estis J. Miletz. La 10 krejceraj kotizaĵoj de ĉ. 20 membroj kaj la »grandaj« donacoj ebligis al ni aĉeti malgrandan tabulon, kreton kaj spongon.» En 1903 jam aperis la dua gramatiko, verkita de Lengyel, Schwörer kaj Miletz kaj en la sama jaro fondiĝis la Unuiĝo de la H-aj E-istoj; prez. Miletz. La Unuiĝo en 1904 eldonis litografitan gazeton: «Esperanto», de la dua n-ro sub la titolo «Hungara Esperanto». red. Miletz.