Hubricht (hubrijt) Kurt, germano, Nask. 18 febr. 1890 en Leipzig. E-isto de 1914. Kiel fervora aganto en la liberpensulaj organizaĵoj, ankaŭ sur E-a kampo laboris multe por siaj ideoj: fondo de Int. Ligo de Liberpensuloj (ne plu ekzistas), poste agado en la Liberpensula Sekcio de SAT, ampleksa laboro por E en liberpensulaj rondoj (artikoloj, kursoj, ekspozicioj), en 1924–26 eldono de la gazeto Liberpensulo. Nuntempe finlaboras la verkon Libro-Leksikono de la E-lingva literaturo, kun enhavresumoj kaj aliaj informoj.
Huet (üe) Horace, franco. Nask. en 1860, mortis 28 febr. 1911 en Nice. E-isto de 1902; Fondis kaj prez. la grupon de Nice, poste vicprez. la grupon de Parizo. Redakcia sekr. de la Revuo. Mirinda lingvisto, studema kaj analizema spirito, kun vasta kaj firma klereco. Li komparis la jam aperintajn vortarojn, profunde pristudis la Z-ajn verkojn, preparis en 1907 liston da 2200 novaj radikoj (presitan en 1911) kaj amasigis slipojn de multvaloraj notoj por granda vortaro. Li prezentis tiun laboron al la LK (1908), sed lia laboro ne estis publikigita. Li sentis progresantan senfortiĝon, kaj, laŭ lia peto, Bourlet proponis al Grosjean-Maupin, ke li prenu sur sin la taskon daŭrigi la laboron kaj fari kompletan vortaron. Tradukis unuaktan komedion La F1uido de John, multfoje luditan. LK, 1905.
Hogai Ferenc, hungaro, prof. de lingvoj. Nask. 2 okt. 1884 en Vámosgyörk. Prop. paroladoj, artikoloj, instruado de E. Aranĝis la HE Kongreson en Gyongyos, 1926.
Humez (ŭme) Alberic, franco, entreprenisto en Douai. De 1908 seninterrompe UEA-del.
Humoro estas en E samsignifa kiel itale umore, france humeur, angle humour. En vasta senco ĝi signifas ĉian, ĉu gajan ĉu malgajan spiritan staton, strikte humoro estas mallongigo de bonhumoro, kiel peza estas mallongigo de multepeza. En tiu malvasta senco ĝi estas tre disvastigita en E-ujo: la ĉefa fonto de E-a humoro estas la idealisma fervoro de la anoj de E. Precipe la UK-j donas al ili okazon ĝoji kaj gaji. Ju pli multaj estas la eksteraj malfacilaĵoj barantaj de la «pacaj batalantol» la vojon al sukceso, des pli senĝena kaj laŭta fariĝas la humoro de la anoj de lingvo int., kiam ili trovas sin inter si. La seriozaj E-istoj ĝuas la feston de la E-ista popolo pribabilante la kongresajn okazintaĵojn kaj poste raportas al la hejmrestintaj samlandanoj kun la sama kongresa humoro la kongresajn impresojn. La junularo ĉerpas la kongresan bonhumoron el sia propra kunesto, humorante precipe pri la «eminentuloj».
Kiel modelo de «kongreshumoro» povas servi la raporto de Ned Katryn pri la Berna UK en 1913 en L.I. n-roj VIIIIX. Kun neevitebla efiko li igis nin ridi priskribante en formo de Leteroj al sia nevino la Naŭan Kongreson. Laŭ tiu modelo ankaŭ aliaj kongresoj donas konstantan temon al humoraj raportoj kaj oni povas kun certeco aserti, ke la regula E-ista kongresraportisto estas regula humoristo.
Alian fonton de humoro formis en 1908–14 la bataloj kontraŭ ldo kaj aliaj konkurantoj de E. La penadoj de Rene de Saussure kunigi E-n kun Ido en lia Antido estis akceptataj de la E-istaro kun neŝancelebla humoro. Modelajn felietonetojn donis pri tio Era en la L.I.
En Juna E-isto per bonaj originalaj aŭ laŭmemoraj humorrakonistetoj riĉigis la E-an literaturon ĝia ĉefred. Paŭlo Lengyet, aŭtoro de Libro de Humoraĵoj.
En Paris verkas nuntempe majstro de E humora poezio Raymond Schwartz, aŭtoro de Verdkata Testamento, kolekto de versformaj satiraĵoj, miksitaj ofte kun bonaj vortludoj. La afero de E konkure kun la eterna afero de Amo formas plejan temon de liaj rikanaĵoj. En 1933 Schwartz ekredaktis humorgazeton „La Pirato“, kiu «kaperas» ĉiumonate.
Antaŭ la milito aperadis La Spritulo, multe malpli originala, ĉar simple kopianta el naciaj gazetoj plimalpli taŭgajn spritaĵojn. La Pirato estas tute alia, ĝia red. disponas specialan talenton.
La humoro trablovis post la milito eĉ la E didaktikon. Pastro Ĉe ekuzis tiun potencan korvarbilon kiel instrumenton de instruado al la amasoj. Aperis eĉ Gaja Lernolibro de Walter, kiu, cetere, meritas citon pro la bonaj amuzaj ilustraĵoj.
En E aperis kelkaj anekdotaroj, plej ofte tradukoj el nacilingvaj libroj kaj gazetoj. Ilia destino estas ne tiom amuzi, kiom instrui E-n al progresemuloj.
Ni ne citas aparte la tradukverkojn kun humora enhavo, ekz. la komediojn de Moliere kaj Shakespeare, la novelojn de Dickens aŭ la lirikaĵojn de Heine, kiuj aperis en E. Verkistoj kun humoraj tendencoj en multaj siaj verkoj estas: J. Merchant, J. Baghy, J. Kenngoff, I. Lejzerowicz, R. Schwartz, Dreves Uitterdijk, F. Szilagyi kaj kelkaj aliaj.
(v. Vortudoj, karikaturo.) — L. DRCHER.