Inicado Matematika. De Laisant, el la franca trad. Chaineau kaj Camescasse. 1914, 171 p., 103 figuroj. Elpensaĵo, kiu celas amuzi la infanaron ĝin instruante.

Inoue Masuzo, japano, oficisto de turisma fako de fervoja ministrejo. Nask. 2 jan. 1900 en Tokyo-si. Kun Hasegaŭa laboris por E en Unua Nacia Kolegio, Tokyo. Dank’ al lia klopodo la ministerio eldonis gvidlibron detalan kaj riĉe ilustritan Japanlando. 1931 vojaĝis al Ameriko, ĉeestis la UK en Paris.

Insigno. La insigno de la E-istoj estas verda kvinpinta stelo. La verda koloro simbolas la esperon kaj la kvin pintoj — la kvin mondpartojn.

Por ĝin formi estas plej rekomendinde desegni rektan (regulan) kvinangulon (sekve ĉiu angulo havos 108o) poste daŭrigi ĉiun lateron ambaŭflanke ĝis la renkonto kun la daŭrigo de du ceteraj lateroj (ne najbaraj). La ricevita tiamaniere pentagramo estos la efektiva insigno. Se ni nun tiun stelon pentros je verda koloro ĝi estos la efektiva E-a stelo. Kun la fluo de la tempo la stelo havis diversajn modifojn, la plej ofta kaj laste preskaŭ oficiala estas tiu: ĉiu kvinono de la stelo estas duone verda kaj duone pli hela (plej ofte blanka), tiel ke la stelo konsistas el kvin trianguloj pli helaj kaj kvin trianguloj pli malhelaj (alterne ĉirkaŭ unu komuna punkto).

Ankaŭ rimarkiĝis steloj E-aj, esprimantaj iun fakan aldon-ideon, kiel ekz. kristanoj portas insignon kun kruco interne, UEA-anoj portas kun la literoj UEA interne, SAT-anoj — kun literoj SAT, socialistoj — kun ruĝaj kvin ĉirkaŭkampoj anstataŭ la kutimaj blankaj — ĉar por pli videbligi la verdan stelon, kiu ofte sur la fundo de malhela vestaĵo ne distingiĝadis, oni fabrikadis la stelojn kun aldono de blanka fono, kaj la tuta insigno havis tiam formon ĉu de rondo ĉu de pentagono (kvinangulo). Multaj aliaj «ideoj» estas esprimataj en la diversaj insignoj. Ekz. estas insigno kun la portreto de Z meze, kun kamentuboj apude, kun oliv­branĉoj sube, kun radioj ĉirkaŭe ktp. Ne elkalkuleblaj estas ĉiuj variaĵoj. Dum la UK-oj ofte ĵetas sin en la okulojn insignoj kun malsupren plilongigita hirundvosto diverskolora. La koloroj evidentigas la naciecon, al kiu apartenas la portanto de l’ insigno. Ankaŭ — laste ofta aperaĵo — oni rimarkas insignojn en formo de du kruciĝantaj flagetoj, el kiu unu estas la E-a kaj la dua — la nacia.

Apartan belan kategorion formas la kongresaj insignoj. Tiuj de la naciaj kongresoj estas plejparte kartonaj (kvankam pli ol ofte — tre artaj. sed tiuj de la UK-) estas p1ejparte metalaj (escepte tiuj de Hago (1920), Praha (1921) dum kiuj la kongresanoj portis kartonajn rondajn insignojn, kaj en Genevo (1925), dum kiu kiel insigno servis silka flag-forma rubandeto kun steleto malsupre). La insignoj de la UK-j prezentas jam ion, pretendantan je arta valoro. Rimarkiĝas kvazaŭ certa konkurado, kaj tial kiel efiko estas tio, ke ni rajtas fieri pri kelkaj perfektaj artaĵoj. La plej bela - miao­pinie — ĝis nun estis tiu de la jubilea Kongreso en 1912 en Krakovo kaj tuj post ĝi — tiu de la XI-a UK en San Francisko en 1915. Ankaŭ senrip­roĉa estas tiu de Parizo (1914), de Antverpeno (1928) kaj aliaj.

Pri insignoj dum la unuaj du UK-j mi ne aŭdis. Cetere tiam ankoraŭ preskaŭ ne ekzistis E-a insigno. Kaj se iu portis, do estis ĝuste la primitiva stelo kvinpinta. (Tiujn informojn donis al mi A.B. Brzostowski, kiu eĉ montris al mi la steletojn, kiujn — laŭ lia aserto — portis Z mem (dum la unuaj du UK-j.).

(Historio.) La E-a insigno en sia historio havas kelkajn periodojn: 1) kiam la signo estis nur sur papero (t.e. sur presaĵoj, leterpapero ktp.) Ni trovas en malnovaj n-roj de «E-isto» de 1892 kelkfojajn proponojn kaj eĉ faktojn, ke jam ekzistas multaj E-istoj kun vizitkartoj aŭ kovertoj kun sur­preso: E-isto, aŭ E, 2) kiam estis proponita ke ĉiu E-isto portu ian signon (sur la p: 181 de E-isto 1892 ni legas: «B. G Jonson el ¨Ostersund proponas­ke la E-istoj akceptu ian difinitan signon, per kiu ili povus, renkontante sin, ekkoni unu la alian, ekzemple koloran silkan peceton, portatan sur la surtuta kolumo. Ni prezentas tiun ĉi opinion al niaj legantoj, kvankam ni dubas, ĉu io simila sur la vestoj estus akceptebla. Sed eble tiu ĉi ideo estus uzinda en alia maniero?») Tio estis la unua tiudirekta ideo, ĵetita al la E-a mondo, 3) kiam estis proponita definitive la nuna stelo.

Foliumante la paĝojn de la malnovaj E-aj gazetoj ni trovas multajn aliajn sufiĉe interesajn proponojn, ekz. «brelokon (E-isto de 1893 p: 21) portatan sur la ĉeneto de la poŝa horloĝo, aŭ apud la… nazumo (pince-nez).»

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги