Sur la p: 47 de la samjara E-isto ni trovas jam ion rilatantan la E-an stelon, tian, kian ni konas nun. Nome la atineo 7 publikigas: «L de Beufront konsilas, ke la kovriloj de ĉiuj libroj de nia literaturo kaj entute ĉio, kio tuŝas nian aferon, havu verdan koloron kaj portu supre stelon. En tia maniero la verda koloro kun stelo (du simboloj de espero, esperanto) fariĝos la konstanta ekstera signo de nia afero kaj oni ĉiam tuj rekonos ĉion kio apartenas al ĝi. Ni plene aprobas tiun ĉi ideon, kaj ni ĝi uzados de nun sur ĉiuj verkoj, kiujn ni eldonados. Ni roponas tion saman ankaŭ al niaj aliaj amikoj eldonantoj.»

Tiu ĉi informo jam prezentas klare, kiu estas la aŭtoro de la stelo E-a. Kvankam nenio estas dirita pri la formo de la stelo, tamen, ĉar ekde tiu tempo komencis aperadi la kvinpinta stelo sur la libroj de la Biblioteko de la L.I. E — kvankam alie ombrigita ol la nuna E-a stelo — ni supozu, ke temis en la artikolo de Beaufront pri kvinpinta stelo.

Sur la p: 84 de la samjara gazeto ni trovas jam informon pli klaran. Temas jam pri insigno (ne nur pri signo presita, sed pri insigno portebla sur la vesto — pri kio ankoraŭ antaŭ kelkaj monatoj la redakcio dubis). Ĉiuj niaj korespondantoj — skribas la redakcio — konsentas, ke tio ĉi estas la plej konvena signo por ni, kaj proponas diversajn detalajojn por tiu ĉi signo. S-ro G. Rjabinin proponas, ke la signo prezentu malgrandan rondeton kun diametro de 2–3 centimetroj kun malgranda stelo en la mezo el tia metalo, kiun ĉiu volas; la stelo devas esti sur verda fundamento; la manieron kaj lokon de portado ĉiu povas elekti mem. S-ro P. Deullin proponas, ke oni akceptu simplan verdan stelon, el kiu ajn ŝtofo, laŭ la deziro de la uzanto, kaj sur kiu ajn loko, kun la surskribo: «Ligo E-ista», aŭ «E-isto». Ĉar preskaŭ ĉiuj aprobas la verdan koloron kaj stelon kaj, jam longe multaj amikoj uzas en sia stampo la esprimon «E–isto», tial ni pensas, ke la difinita signo de nia afero iom post iom fariĝos: verda koloro, stelo kaj la vorto «E» aŭ «E-isto». La detalojn, kiel ligi inter si la tri diritajn punktojn kaj en kia formo kaj loko ilin uzi, ni devas lasi al la bontrovo de ĉiu aparte, kaj ni esperas, ke ankaŭ en tio ĉi la tempo kaj uzo baldaŭ ellaboros ion difinitan".

Tamen «la tempo kaj uzo» ne baldaŭ ellaboris ion difinitan. Jen pasis 6 monatoj kaj sur la pĝ. 164 de la samjara gazeto ni Iegas jam ion, kio pruvas, ke malgraŭ ke la stelo jam ekzistis, la verda koloro ankaŭ, tamen la stelo mem ne estis verda."… . Mi pensas, ke estus bone kaj utile, se ĉiuj E-istoj en sia korespondado kiom eble pli multe uzadus kovertojn kun nia signo (verda koloro ka ora stelo) kaj kun…" La aŭtoro de tiuj vortoj estas Arnold Thorn el Böda

Ankaŭ ni legas en 1894 sur la p: 147 de la sama gazeto: «Kvankam la ideo pri ekstera signo por la E-isto ŝajnas al ni nefacile plenumebla, ni tamen ne volas malhelpi al la disvol­viĝo de tiu ĉi ideo. Tial ni ankaŭ presas nun la sekvantan leteron, kiun ni ricevis de s-ino A. Profioroviĉ: »En Nro 12 de E-isto 1892 kaj en Nro 6 1893 S-roj B. Jonson kaj G. Rjabinin proponis, ke ĉiuj E-istoj portu egalan signon; mi jam longe pensis pri tio ĉi kaj ŝajnas al mi, ke tio ĉi estas tre bona rimedo por disvastigado de nia afero. Mi proponas ke ĉiuj E-istoj portu malgrandan kvinpintan stelon el origita bronzo aŭ aluminio kun la surs­kribo «Esperanto»… Se 2/3 de ĉiuj E-istoj deziros porti tian stelon, tiam mi aĉetos kaj dissendos ilin al ĉiuj dezirantoj. Tia stelo (2½ centimetroj en diametro) el origita bronzo kostos 1 rublon, el pura oro — 8 rublojn…

En 1895 la sama gazeto sur la p: 75 publikigas: «La Odesa Rondeto E–ista pretigis verdajn kovertojn (de kelkaj specoj pli karajn kaj pli malkarajn) kun presita surskribo: Lingvo Internacia Esperanto kaj kun ora stelo Esperanta… V. Gernet Odesa Kobelevskaja 4».

Tiuj ĉi informoj igas nin pensi ke la prototipo de la nuna insigno estis ora stelo sur verda kampo. Kiamaniere okazis la transiro de la ora stelo al la verda, pri tio ni ĝis nun ne scias. Kiel ni sube konvinkiĝos, ankaŭ Z ne sciis.

En la raporto de la Unua E Konferenco en Calais — Dover 1904, sekve post naŭ jaroj, ni legas ke s-ro Pour­cine proponas enkondukon de unu komuna signo E-ista.

Povas esti ke estis ĝuste li, kiu proponis la verdan stelon, dum ĉiuj aliaj ĝisnunaj koncernas alikoloran (La Nurnbergaj eldonaĵoj portis la stelojn de la sama koloro kiel la presaĵoj, t.e. de la nigra koloro).

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги