La 12-a Nacia Kongreso okazis en Napoli 3–5 sept. 1927. (Org. komitato : admiralo Eŭgeno Trifari, prof. Nicola Magliulo.) Tiu ĉi kongreso markis specialan tapon en la progreso de la itala E-movado.

La 13-a Nacia Kongreso ok­azis en Perugia 22–24 sept. 1928. (Org. komitato: d-ro Kav. Guido Ramaceioni, Nazareno Boccioli). Nova estraro de IEF: prez. Montezemolo, vicprez. d-ro prof. Giorgio Canuto, sekr. Aleviano Bisetti. Nova sidejo: Torino. Dum la kongreso oni starigis specialan Delegacion por Eksterlando de la Itala E–movado, kun celoj de kunigo kaj kontrolo de utiligo de E rilate al naciaj celoj en la interrilatoj kun eksterlando. La Delegacio depost sia starigo aperigis en la organo de IEF Bultenon kun sciigoj koncernantaj la eksterlandan E-movadon kaj dissendas al ĉiulandaj gravaj E gazetoj bultenon pri la itala E-movado kaj la plej gravajn faktojn pri Italujo. Estis elektita kaj daŭre funkcias kiel gvidanto de la Delegacio prof. Gaetano Fac­chi el Brescia.

Agemaj grupoj en 1928–29 estis tiuj menciitaj depost 1924, kaj la novaj de Livorno, Modena, Salerno. Nombro de la grupoj aliĝintaj al lEF en 1929 estis 18.

La 14-a Nacia Kongreso estis en Udine 28–30 jul. 1929. Org. komitato: Grafo adv. Gino di Caporiacco, geom. Franco Bodini). Dum tiu kongreso okazis la Unua Nacia Ekspozicio de E, orgaitizita de Bodini.

La 15-a Nacia Kongreso okazis en Como 30 aŭg — 1 sept.1930. (Org. komitato: adv. Giulio Benzoni, d-ro Ĉanuto, Bodini, Rag. Pierino Castiglioni). Dua Nacia Ekspozicio de E kaj Unua Int. Turisma Karavano por E–istoj al Italujo okazis dum tiu kongreso.

La 16-a Nacia Kongreso estis aranĝita en Padova 25–28 jul.1931. (Org. komitato : grafo d-ro Fr. Giusti del Giardino, d-ro U. Renda, Canuto, Bodini, prof. G. Saggiori). Okazis samtempe la Tria Nacia Ekspozicio de E kaj dua Int. Turisma Karavano al Italujo.

La 17 majo 1931 IEF translokiĝis de Torino al Milano kaj fiksis sian nunan sidejon en la centro de la urbo. Por la unua fojo tie ekfunkciis centra nacia oficejo plenumanta la administran kaj sekretarian laboron de IEF, kaj servanta la tutan italan E-movadon, sub la nomo E-Centro Itala. La Centro servas la Italan Katedron de E kaj la Pelegacion por eksterlando. Krome, ĝi zorgas la informojn por la publiko, eldonon kaj vendadon de libroj, organizas turismajn karavanojn, kaj kunvenojn, metas je dispono de la grupoj sian laboron; funkcias kiel renkontejo dank’ al sia escepte bona situacio, kontaktas kun ne-E-istaj organizaĵoj kiuj utiligas aŭ helpas E-n.

Dum la unuaj du jaroj la Centro donis pruvon pri sia utileco kaj bona funkciado. Nuntempe ĝi troviĝas en florantaj kondiĉoj kaj en promesplena disvolviĝo. La Centro estis precipe kreaĵo kaj persona verko de inĝ. R. Orengo; ĝin subtenas «garantiantoj», inter kiuj estas troveblaj la plej belaj nomoj de italaj E-istoj. Adreso de la Centro: Galleria Vittorio Emanuele 92, Mitano. En 1931 la estraro de IEF estis jene elektita: prez Montezemolo, vicprez. Canuto, sekr. Paola Mellina; membroj Bisetti, Bodini, Facchi, Grazzini, Ravizza, Tanzi kal Ventura.

Agemaj grupoj en 1930–32 estis proks. la samaj de la antaŭa jaro — plie estiĝis novaj grupoj en Casale Monferrato, Cordenons, Gradisca, Pallazzolo sull’ Oglio.

La 17-a Nacia Kongreso okazis en Torino 25–27 jul.1932. (Org. komitato: Canuto, adv. Giani, kolonelo Saccani k. a.)

Ni rimarkas pri la naciaj kongresoj de la italaj E-istoj, ke ĉe ili estis ĉiam reprezentataj kelkaj ministerioj, kutime tiuj de la instruado, de maristaro, de komerco kaj industrio, de ekonomio. Preskaŭ ĉiam la honora prez. estis la loka urbestro.

La novaj provincoj. En 1918 estis aldonataj al la Itala Regno iamaj teritorioj de la aŭstra imperio. El ili en provincoj de Trento kaj Trieste kaj en regiono Istrio antaŭ la mondmilito ekzistis vigla E-movado. En 1912 en Trento estis iniciata de grafo Eceli, V. Peratoner, Fr. Gerloni, instr. Pacher kaj aliaj propagando, kiu rezultigis prop. komitaton por E, kies agadon ĉesigis la milito. En Fiume ekzistis grupo jam en 1907, en Gorizia (Gorz) en 1911. En Trieste jam antaŭ la milito multe propagandis d-ro Arturo Ghez; en 1913 jam ekzistis «Circolo E-ista Triestino». En regiono Istrio en 1914 ekzistis Istria E-Unuiĝo. En Isola d’Istria, en Capodistria, depost 1913 oni vigle propagandis per grupoj kaj kursoj kiel en la aliaj provincoj itallingvaj tiam parto de la aŭstra imperio.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги