ISE, Internacio de Socialistaj E-istoj. Baldaŭ post kiam laboristaj E-istoj en 1921 per la fondo de SAT kreis propran mondorganizon por proletaj E-istoj, en ties rondoj jam estiĝis ia malkontenteco pri la strukturo kaj ideologio de la nova organizo SAT. La kolektivismemaj lab. E-istoj deziris, ke SAT ne baziĝu sur individua membreco, sed sur membreco kolektiva de landaj laboristaj E-unuiĝoj. Per ĉi lasta SAT ne nur kolektus grandegan nombron da lab. E-istoj en siaj vicoj, sed ankaŭ forigus duoblan organiziĝon por unu sama afero, nome laŭlandan kaj int. organiziĝon aparte. Por pli firma apogo de la int. instanco sur landaj organizoj kaj por plidemokratigo de la administracio oni postulis la enkondukon de la delegitsistemo. Sed la gvidantoj en SAT rifuzis tiajn reformpostulojn kaj atingis helpe de la nedemokrata sistemo, ke grandaj amasoj de lab. E-istoj restis sen ia influo al la gvidado de sia mondorganizo. Krom tiuj kaj aliaj aferoj precipe la nekontentiga solvo de la problemo pri la partitendencaj antagonismoj kaŭzis kreskantan malkontenton en multaj prolet-E-istoj en kaj ekster SAT; kaj ĉiam pli laŭtiĝis la vokoj de tiuj, kiuj deziris aŭ aliformigon de SAT aŭ kreon de alia mondorganizo ideologie ligita kun granda Laborista Internacio. Tiel unue la komunistaj E-istoj forlasis SAT-on kreante IPE-on en 1932. — La socialistaj E-istoj longe hezitis plimalfortigi la Laboristan E-movadon per plua skismigo. Ili multe klopodis atingi iom kontentigan solvon en la kadro de SAT per certaj reformoj. Sed kiam definitive montriĝis, ke la obstino de la SAT-gvidantoj malebligas ĉian kompromison, tiam la malkontentuloj sub la gvido de la forta Aŭstria Laborista Ligo E-ista (ALLE) elpaŝis al fondo de Internacio de Socialistaj E-istoj (ISE). Post kelkjara interligo kaj korespondado, formiĝis printempe de 1933 Iniciata Komitato, al kiu apartenis anoj el dek landoj kaj kiu eflaboris statutprojekton kaj la tutan bazon por la fondota Internacio. Kaj dum pentekosto 1933 okazis en Wien la Mezeŭropa Konferenco, kiu unuanime decidis la starigon de ISE.
La fondo de ISE estigis entuziasman eĥon tra diversaj landoj. Aliĝis ĝis 1. XI.1933 jenaj organizoj kiel sekcioj:
(v. Laborista movado)
H. WEINHENGST, (ISE).
La detruo de la demokratio en Aŭstrio febr. 1934 kaŭzis malfortiĝon ankaŭ de ISE.
Ishiguro (iŝiguro) Yoshi H., japano, redaktoro. Ĉefdelegito de UEA. Nask. 3 jun 1898 en Aiti-ken. E-istiĝis 1914 pere de anglalingva korespondado. Eldonis gazetojn:
Islando. La unua propagandisto estis Th. Thorsteinsson, kiu laboris de 1900 por E en Reykjavik. Aperis de li multaj artikoloj en la lokaj gazetoj kaj li verkis la unuan E lernolibron por islandanoj. 1906 venis el Francujo en la ĉefurbon sub verda E standardo fiŝkaptistaj ŝipoj de Dtichochois, kio estis notita en la gazetoj. En 1913 oni prop-is eĉ inter la lepruloj. 25 nov.1927 en Reykjavik estis fondita E societo, kaj la urbestro senpage disponis lernejon por E kursoj. Laŭ la Dietterle–statistiko en 1928 E-istoj troviĝas en 12 lokoj. UEA-del. en 1933 en 3 lokoj.
ISOSEK. E Instituto, kiu eldonas Int. Superan Skriban E Kurson. Celoj de la kurso i.a.: perfektigi la lingvon kaj stilon de tiuj, kiuj jam lernis E-n; prepari progresantajn lernantojn al ekzameno por instruisto aŭ kursgvidanto; internaciigi la lingvon kaj stilon de la kursanoj pere de diverslandaj korektantoj. Centra oficejo: Heerlen, Nederlando, Naciaj oficejoj en diversaj landoj. Direktorino:
ISR: Internacia Socia Revuo. v. laborista movado.