Itala E-ista Federacio. Naciaj kongresoj. 1912–32. En 1913 la sidejo de IEF translokiĝis de Genova al Milano (prez. d-ro Angelo Fil­ippetti, vicprez. Oscar Bünemann kaj d-ro Jona, sekr. Don Enrico Violi kaj Samuelo Falieno). En 1914 ĝi restis la sola nacia societo por prop. kaj organizo, ĉar IEA ĉesigis sian agadon. En 1913 okazis en Milano la 4-a nacia kongreso de E.

En la militjaroj 1914–18 la tuta movado malpli vigliĝis. En 1914 estis aktivaj grupoj en Bologna, Cremona, Genova, Sampierdarena, Milano, Roma, Verona, Venezia, Taranto, Torino. Krom IEF ekzistis tiam du regionaj federacioj: Venecia EF kaj Emilia EA. En 1915 provizore oni starigis oficejon de IEF ĉe sidejo de IKE en Bologna, ĉar praktike la Federacio, pro eniro de Italujo en la militon, ĉesigis sian aktivecon. En 1916 stariĝis Provizora Ko= mitato por reorganizo de IEF ĉe la grupo de Cremona (prez. prof. Silvio Marchi, sekr. Aldo Mandelli), sed pro la ĝenerala situacio la reorganizo ne povis okazi. En 1917 funkciis kiel provizora sekr. de IEF C. Cadario en Genova. Por vivigi eĉ dum la militaj malfacilaĵoj la Federacion, Cadario laboris multe per cirkuleroj kaj li reaperigis per sia propra mono la gazeton Itala E-isto; lin helpis precipe Attilio Clavenna kaj Ettore Managlia, ambaŭ en Genova. En 1918 Cadario devis iri al Roma kaj tiam li transdonis la sekr. of­icon al Managlia, kiu poste ĝin transdonis al E-istoj en Milano. Dum 1915–18 evidentigis sian agadon la grupoj de Bologna, Busseto, Cremona, Firenze, Genova, Milano, Padova, Rimini, Siracusa, Treviso, Verona, Udine.

En 1919 post la kunigo de la provincoj Trento, Trieste, kaj de la aliaj regionoj kun la itala regno ĝis la nuna limo, la grupoj jam ekzistantaj en tiuj provincoj, unuiĝis al la itala E-organizaĵo. 24 dec. 1919 okazis la unua regiona kunveno en Trento.

12 nov.1919 stariĝis en Genova Centra Komitato de IEF por ties reorganizo (prez. prof. pastro Modesto Carolfi, sekr Managlia). 3–5 okt.1920 okazis en Bologna la 5-a Nacia Kongreso (prez. adv. kav. Neb. Filippo Palmeggiani, sekr. d-ro Umberto Toschi). En tiu ĉi kongreso oni elektis novan komitaton de IEF kun sidejo en Milano, konsistanta el d-ro Angelo Filippetti, Aldo Mandelli, d-ro Pier Carlo Monti.

En 1921 vigle laboris grupoj en Bari, Bologna, Cremona, Firenze, Genova, Mantova, Milano, Padova, Palermo, Potenza, Roma, Rovereto, Sampierdarena, Terni, Torino, Trento, Trieste, Verona, Venezia.

La 6-a Nacia Kongreso okazis en Trento 16-17 aŭg. 1921. (Org. komitato: prez. d-ro A. Mondini, sekr. G. Marchetti). Dum la kongreso oni elektis novan estraron de IEF; prez. adv. Attilio Vaona, sekr. prof. Fr. Pizzi. Per nova regularo oni decidis, ke estu elektotaj lokaj delegitoj por helpi la membraron. En 1922 IEF havis 1512 membrojn kaj 52 delegitojn. En tiu jaro fondiĝis novaj grupoj en Brescia, Napoli, Brindisi, Vicenza kaj Catania. IEF ricevis en 1921 monsubtenon de la maristara ministerio.

La 7-a Nacia Kongreso okazis en Trieste 20–22 sept. 1922. (Org. komitato: d-ro Arturo Ghez, d-ro Giu­seppe Koch, Carlo Simonis, d-ro Kav. P. Polidori). Oni elektis la jenan estraron de IEF: prez. Vaona, sekr. Tos­chi, kas. Reni sidejo de la estraro Verona. Oni decidis starigi Libran Oficejon de IEF por eldono de prop. broŝuroj.

En 1923 aperis novaj grupoj en Vog­hera, Lecce, Soave, Bolzano. La Komerca Ĉambro de Padova aliĝis al IEF kaj ankaŭ la Komerca Ĉambro de Reggio Emilia helpas E-n. Granda okazaĵo de ĉi tiu jaro estis en Venezia la Unua Int. Konferenco por Helplingvo en Komerco kaj Turismo, kies aranĝon helpis IEF.

La 8-a Nacia Kongreso okazis en Terni 21–22 sept. 1923 (Org komitato: adv. G. Pasqualini, f-ino L. Ca­porali, f-ino N. Biagioni.)

La 9-a Nacia Kongreso okazis en Torino 2–5 aŭg. 1924. (Sekr. de la org. komitato inĝ. Muretti.) Oni elektis novan estraron de IEF, prez. prof. A. Lacalendola kaj d-ro G. Koch. Nova sidejo: Bari.

En 1924–25 estis agemaj grupoj: Bari, Bresua, Castiglioncello, Cremona, Genova, Mantova, Milano, Padova, Parma, Roma, La Spezia, Terni, Torino, Trento, Trieste, Udine, Verona, Venezia, Voghera.

La 10-a Nacia Kongreso okazis en Bari 13–75 sept.1925 (Org. komitato: prof. Lacalendola, d-ro Koch, adv. Morea). La nova estraro de IEF formiĝis: prez. generalo markizo Carlo Cordero di Montezemolo, sekr. kolonelo Arturo Passerini. Sidejo fariĝis Livorno.

La 11-a Nacia Kongreso okazis en Livorno 19–20 sept. 1926. (Org. komitato: Montezemolo, Passerini). Nova estraro de IEF: prez. Montezemolo, vicprez, inĝ. d-ro prof. Rinaldo Orengo, sekr. Gernando Morfini. Sidejo: Livorno. En 1926–27 fondiĝis novaj grupoj en Vicenza kaj Como.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги