Israels Rafef, nederlandano, instr. Nask. 29 jul. 1887 en Visvliet. Instruadas E-n en A kaj B kursoj. Fondis en 1929 blindulan E-organizajon Nosobe, kies prez. li estas. Age partoprenas la lab. E-movadon kaj la int. ­blindulan E-movadon.

Istel Ludwig, germano, asekurdirektoro. Mortis 17 dec. 1933 en Wiesbaden. De 1908 ĝis la morto UEA-del. kaj laboris amplekse por E.

Italaj rakontoj. De Amicis, el la itala trad. Monti. 1922, 76 p. "Ses rakontoj el la verko Koro. Nin ĉarmas infankoroj, amaj, oferemaj, noble fieraj, kompatemaj, sindonaj, heroaj. La lingvaĵo estas ĝenerale bona, flua kaj viva." (LM, 1924, p: 36.)

Italujo.Komenco. Unuaj organizoj kaj kongresoj, 1889–1912. La unua propagando konsistis kaj limiĝis je persona laboro de kelkaj pioniroj, antaŭ ol oni komencis ian organizitan movadon. En 1889 estis eldonita en Crema la unua lernolibro por italoj, kiun verkis Daniele Marignoni (nask. en Crema 1846, mortis tie 1910). Aktivaj pioniroj estis la franco Alberto Gallois, kiu en 1903 iniciatis propagandon en Riolunato (Modena) kaj fondis la Italan Societon por la Prop. de E. Li tradukis francan lernolibron de Cart, kaj en 1902 en To­rino eldonis malmultnombrajn numerojn de gazeto L’ E-ista; kunlaboris Marcello de Balzac kaj G. Giovanni.

Preskaŭ samtempe la angla poeto Clarenee Bicknell, kiu de 1877 vivadis preskaŭ ĉiam en Italujo kaj E–iĝis en 1897, propagandis por E en Bordighera, kie li fondis en 1910 E‑grupon. Samtempe kun la agado de la menciitaj pioniroj (v. pri aliaj en la biografioj) en norda Italujo, en la plej suda parto, en Sicilio, komencis propagandi (1903) d-ro Vitangelo Nalli, kuracisto, kiu starigis en Palermo en 1906 la asocion «Sicilia Fed. E-ista» kaj fondis la revuon Idealo. La ministerio de publika instruado kaj la urbestroj de Palermo kaj Siracusa akceptis esti patronoj de SFE. — Dum la unuaj jaroj de E-ismo en Italujo, meritas mencion el la pioniroj adv. Raffaele Bagnulo, Giovanni Caccia­puoti (ekde 1902–03), kiuj en Napoli aperigis en 1902 gazeton L’ E-ista; en 1903 fondiĝis E-grupo en Napoli. Precipe per la agado de pastro prof. Luigi Giambene stariĝis en Roma (1905) la EG «Imperiosa Civitas». En 1907 aperis gazeto Roma E–isto, kiu en 1908 eldonis la unuan jarlibron de la italaj E-istoj. — En 1907 aperis en Udine la gazeto E-a Abelo. En 1906 Bicknell kune kun prof-ino Rosa Junk (el Aŭstrujo) starigis la E grupon en Milano. Aliaj grupoj stariĝis en Perugia (1908), en Genova (1910), en Sampierdarena (1911) ktp. Landa societo ekestis en Bologna (1911).

La vera komenco de nacia E-movado okazis en 1910. Jam 30 dec. 1905 fondiĝis en Firenze grupo, kies oficiala bulteno estis la unua regiona E-gazeto (1906); inter la pioniroj de tiu movado meritas apartan atenton Cicetti, Dattari, adv. Viterbo. En Firenze mem stariĝis kun pluraj grupoj en 1910 Itala E-ista Federaeio (IEF), kies unua ĝenerala kunveno (1-a kongreso de italaj E-istoj) okazis en Firenze 21–23 marto 1910. Prof. Corrado Grazzini en Firenze organizis nacian asocion inter E-istaj instruistoj; tiu ĉi asocio estis en 1916 reorganizita. Scarselli en Firenze verkis en tiuj jaroj la «Marŝon de la E-istoj».

IEF (ankoraŭ nun ekzistanta) jam de komenco celis la propagandon por E kaj la organizon de la italaj E-istoj en grupoj. Ĝi ĉiujare organizis la nacian kongreson.

Unua organizo por instruado deE estis «Liguria Instituto de E» starigita en Genova en 1910 de d-ro Alfredo Stromboli, kiu en tiu jaro fervore propagandis, starigante en 1911 la Asocion IEA, kiun li prezidis, kaj la 2-an nacian kongreson en Genova en 1911. Ankaŭ IEF havis en 1911–12 sian sidejon en Genova (prez. pastro prof. Ilario Focco, sekr. f-ino Gemma Segré) kaj la nombro de ĝiaj grupoj estis 13.

La 3-a kongreso de la Italaj E–istoj okazis en Verona (6–8 aŭg.1912.

Tre grava branĉo de IEA estis E-a Kooperativo, fondita en Genova antaŭ la milito, kiu eldonis multajn prop. foliojn (ĉefe tiun tre utilan kompilitan de Cesare Gadario) kaj multajn gramatikojn kaj broŝurojn. Pro la milito la Kooperativo devis ĉesigi sian agadon Cadario je la fino de 1912 iris al Torino, kie li sukcesis kun helpo de inĝ. Balzac kaj Mario Murettistarigi grupon kaj organizi kursojn. Samtempe tre disvolviĝis la propagando en Villar Perosa, age de la tre aktiva Dante Randi kaj en Torre Pellice age de prof. Vinaj.

La 22 apr. 1912 stariĝis la Itala Katedro de E (IKE) zorganta la instruadon de E.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги