Tiujn unuajn fajrujojn sekvis kluboj en diversaj urboj kaj urbetoj precipe en Kroatujo, kie ekzistis jam la unua interligilo Kroata E-isto, kreita kaj red. de la pioniro Spicer kaj diskoniginta inter alilandaj E-istoj la hejman literaturon. Post du jaroj en 1910 ekaperis Serba E-isto, eld. kaj red de inĝ. D. Andonoviĉ, certe kiel sekvo de la propagando, farita de rusa E-isto Evstifejev, kiu en 1909 vizitis Beogradon kune kun la bulgara E-isto I.H. Krestanov.

En postsekvaj tri jaroj aperis la unu­­aj beletristikaj verkoj «La trezoro de l’ oraĵisto», historia romano el la 16-a jarcento de kroata verkisto A. Ŝenoa, trad. de Fran Kolar, la kroata antologio kun detala lit.-histo­ria enkonduko «Kroataj Poeziaĵoj» el la plumo de Spicer kaj la rakonto de Milka Pogaĉiĉ «La konfeso», trad. de Antonija Joziĉiĉ. Menciindaj estas ankaŭ du kantoj el la epoko «La morto de l’ Smail-agao Cengiiĉ», trad. de D. Bedekoviĉ kaj I. Stalcer en la gazeto K E-isto. Tiutempe agema Spicer verkis diversajn por-kaj pri-E-ajn prop. kaj beletristikajn artikolojn studojn, rakontojn kaj poemojn por hejmaj kaj alilandaj nacilingvaj kaj E gazetoj kaj okazigis en provincaj urboj paroladojn.

Sur la faka, la ekonomia kampo, la unua eklaboris d-ro P. Staniŝiĉ en Zemun, aperiginta la broŝuron «La reforma mono de Silvio Gesell.»

Inter aliaj antaŭmilitaj pioniroj en J. troviĝas geedzoj Kellek, Zora Zupic, Slavko Dragiĉ, Paŭlo Kastner, I. Stemberger, Stjepan Vidak, Nedeljkoviĉ.

La movado iom post iom ekdormis dum la balkanaj kaj la mondmilito, en kiu lasta la naciisma revolucio de sudslavaj serboj, kroatoj ksj slovenoj finiĝis per ilia unuiĝo en la sendependa ŝtato Jugoslavujo (Sudo-Slavujo). En la nova lando la movado ekmarŝis kun freŝa forto. Ve­kiĝis malnovaj, fondiĝis novaj organizoj neŭtralaj kaj fakaj: laboristaj, studentaj, fervojistaj, ŝakaj, vilaĝanaj, instruistaj, blindulaj. La centro de la movado funkciis en Zagreb, kie okazis ankaŭ la unua Sudslava E Kongreso en 1923, kaj agadis tie la Sudslava E Ligo kaj Sudslava E Servo (eldonejo kaj vendejo de libroj) sub gvidado de d-ro Dusan Maruzzi. La aranĝon de la 2-a enlanda kongreso en Split en 1924 kunhelpis kiel daŭrigo de hektografita, jam presita Konkordo, sub bonstila redaktado de d-ro J. Domac, kiun en 1925 sekvis I. Rotkviĉ. En tiu organo per beletristikaĵoj vigle kunlaboris N. Hohlov, M. Solovjev, F. Janjiĉ, F. Slogar, Ŝkito J. Manojloviĉ, M. Spicer, S. Balkanano, Djuro Vojkoviĉ, Viktorina Lichtenwaller, R. Rakuŝa, L, Kitzler, D Radovanoviĉ, N. Slaviĉ. Krom tiu gazeto en 1924 post fondiĝo de la Int. Asocio de Fervojistaj E-istoj, kies sidejo kaj estraro estis en J., ekaperis ankaŭ la faka organo fervojista sub gvidado de St. Stojniĉ kaj Ilija Puhalo. («La Fervojisto».)

El la aperintaj literaturaj verkoj estas menciindaj «Ano de l’ ringludo» de Dinko Simunoviĉ, E-igita de d-ro J. Janjiĉ en 1926, «Orientaj fabeloj» de Doroŝeviĉ, el rusa trad. N. Hohlov kaj de la sama aŭtoro la originala komedio «La morto de la delegito de UEA», uzata sur scenejoj, originala rakonteto «La diino de la maro» de S. Balkanano, «Oro kaj paco» de Silvio Gesell, trad. de d-ro P. Staniŝiĉ, kiu en la sama jaro 1926 kun samcelanoj el Germanujo eldonis kaj kunredaktis la ekonomisciencan revuon «La nova ekonomia politiko». Krom tiuj libroj aperis lernolibroj de Maruzzi, Agoriĉ, Dobravc, prop. broŝuroj, ŝlosiloj, vortaroj, inter ili la plej zorge prilaborita tiu de Niko Bubalo.

En la movado partoprenis multnombraj propagandistoj el diversaj regionoj, inter ili krom la jam cititaj: d-ro Crlenjak. M. Neŝiĉ, Rupĉiĉ, Herkov, Dinko, Baselli, Bertolli, d-ro Peiĉiĉ, prof. Novljan kaj Ŝaj, Ferhad Kapetanoviĉ, prof. Tavĉar, d-ro Rosenstock, M. Moniĉ, Drad. Wranka, L. Prebil, d-ro Winterhalter, Dohravc, Rajŝiĉ, d-ro Sidorenko, Spitzer, Schneider, Agoriĉ, Kozlevĉar, Golobiĉ, Predrijevac, D Jovanoviĉ, Miŝak, Jociĉ, Lapenna, Jevremoviĉ, J. Dornanjko, d-ro F. Salamon, k.a.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги