Post la 3-a enlanda kongreso, okazinta en 1926 en Maribor la movado sub influo de enŝteliĝinta ekonomia krizo same kiel sub premo de akriĝintaj politikaj cirkonstancoj ekstagnis. La Ligo, ne povinte aprobigi siajn statutojn, ne povis solidarigi la latentajn fortojn. La jam preparita 4-a kongreso en Sremska Mitrovica en 1928 ne okazis. La Liga estraro plejparte translokiĝis al Maribor, kie la sekretariajn aferojn gvidis d-ro Winterhalter kaj la Konkordon samloke redaktis L. Kitzler. Post inaŭguro de provizore senparlamenta reĝimo per la reĝa akto de 6 jan. 1929 komenciĝis malfavorigo aŭ fermado de E-istaj organizaĵoj kaj kelkloke persekutado de funkciantoj. Ankaŭ akuzoj antaŭ la ŝtatjuĝejo okazis, sed ili montriĝis nur vanaj senargumentaj suspektoj flanke de policaj organoj, entute ne sciantaj la lingvon. Pro tiaj cirkonstancoj fine en 1929 ekmutis la vigla interligilo «Konkordo».

Ĉiun defluon sekvas alfluo. En plej malfavora medio ekbatalis Beogradanoj, reorganizis la societon en printempo 1930 kaj per aranĝo de kursoj, regulaj semajnkunvenoj kun devigaj paroladoj kaj diskutoj, per radioprelegoj kaj paroladkurso plifortigis siajn internajn fortojn. Formiĝis laborista kaj ŝaka sekcioj. La societo pere de sia prez. d-ro Stefanĉiĉ kun la edzino kaj L. Prebil parto­prenis la bulgaran kongreson, okazinta en Sofia en 1930, kie kunsidis la Balkana E Konferenco, kun reprezentantoj el Bulgarujo, Jugoslavujo, Greku­jo, Rumanujo. Ĝi i.a. decidis eldoni komunan organon Balkana Konkordo, kiu en la sama jaro ankaŭ aperis kun plejparte beletristika enhavo kaj kies jugoslavujan parton redaktis I. Rotkviĉ. Samjare en Zagreb formiĝis post kunvokita konferenco prepara komitato por reorganizo de la Ligo. Laŭtiĝis voĉoj, postulintaj denovan kunvenigon de la E-istaro. Tiun taskon prenis sur sin la filio de la Be­ograda societo en Subotica sub gvido de E. Weis. La plano sukcesis. Post sesjara interrompo la samideanaro de J. kunvenis en printempo de 1931 en la plej norda urbo Subotica. La bone vizitita kunveno tuj dum la malferma kunsido sin proklamis 4-a kongreso inaŭgurante novan periodon de la enlanda movado. Sub prezido de R. Klajiĉ, St. Vidak, M. Neŝiĉ kaj I. Rotkviĉ la kongreso post ĉiuflanka pritraktado de la E-isma problemo surbaze de la koncerna parolado de J. Stefanĉiĉ akceptis unuanime la internan ideon pri l’ unuiĝo de ĉiuj nacioj kaj popoioj en unu Internacio kiel gvidideon de sia estonta agado. Konstatinte plue, ke la prepara komitato de la Ligo pro eksteraj kaŭzoj ne sukcesis funkciigi la centran organizon dum unu jaro, la kongreso komisiis la komitaton de societo Beograd ĝis la venontjara kongreso okazonta en Slav. Brod, finsolvi la demandon de la Ligo.

Surbaze de tiuj decidoj la societa komitato en Beograd ekagis kiel prepara Liga estraro, kompilis la statutojn kaj ĝis printempo 1931 ilin aprobigis kun oficialigita interna ideo. Ekaperis litografita Bulteno kun laboristaj sciigoj sub redaktado de S. Zivanoviĉ, resp. d-ro J. Stefanĉiĉ. La renovigita antaŭpuŝo donis impulson al disigitaj organizoj. Freŝaj fortoj F. Homar, d-ro Kun, presisto Buk, Demetroviĉ kaj Kirchhofer en Slav. Brod preparis la 5-an kongreson, kies programon propagandis belaspekta kongreslibreto. Krom ĝi aperis speciala jugoslava n-ro de LM. Sub prezido de la reaktiviĝinta pioniro 70-jarulo Mavro Spicer, R Klajiĉ, d-ro Duŝan Maruzzi, Herkov kaj d-ro Kraus la kongreso akceptis la novajn ligajn statutojn, elektinte por la kuranta jaro Beogradon kiel sidejon de la Ligo, sub gvido de d-ro j. Stefanĉiĉ, d-ro M. Begoviĉ Zupaniĉ, d-ro Kraus, Prebil, Dim. Jovanoviĉ kaj F. Homar kiel redaktoro. Menciinde estas, ke tiu kongreso unuafoje funkciigis fakajn kunsidojn de laboristoj, instruistoj, studentoj, abstinuloj, blinduloj.

En samjara julio kiel daŭrigo de «Bulteno» aperis el la presejo Buk en Sl. Brod moderne presita, parte ilust­rita monata Liga organo La Suda Stelo (L 55) sub redaktado de Homar kun ideologia, socikultura, literatura enhavo kaj kun speciala laborista paĝo. En la regule aperanta gazeto kunlaboras M. Ŝpicer, prof. Novlan kaj Rakuŝa, V. Lichtenwallner, S. Zivanoviĉ, Radovanoviĉ, R. Klajiĉ, Herkov, Kozlevĉar, Golobiĉ, d-ro Kraus, Wranka, d-ro Kun, d-ro Stefanĉiĉ, Demetroviĉ, blindulo S. Roth, Kirchhofer, d-ro F. Janjiĉ, I. Rotkviĉ kaj sur la laborisia paĝo D Jovanoviĉ, Lovrekoviĉ, Ŝelem, Anĝelka kaj Danica Jovanoviĉ, Cabriĉ, Miŝak, M. Periĉ, Stojanoviĉ, F. Modrijan, J. Riznar. Sur ŝaka fako eklaboris T. Krick.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги