En la eldonejo de LSS aperis ĝis nun la fake prilaborita lerno- kaj legolibro de Novljan, la nacia heroeposo de kroata poeto I. Mazuranoviĉ «La morto de l’ Smail Aga Ĉengiiĉ» trad. de Ŝpicer, kaj «Servulrajto» de J. Stefanĉiĉ, en 6 kantoj kun prologo kaj epilogo poemigita kaj koncizigita soci­heroa rakonto de slovena verkisto I. Cankar «Servulo Jernej kaj lia rajto». En la eldonejo kaj presejo de la blindulinstituto en Zemun aperis samtempe «Ni vojaĝas al Jugoslavujo» de l’ blindulino Helen Keller, trad. de Branko Rajŝiĉ kaj la Brajlskriba eldono de «Servulrajto» kaj de la «Morto de Smail Aga Ĉengiiĉ». Antaŭ la apero de LSS en 1932 eliris krome kelkaj n-roj de memstara Monda Kuriero parte ilustrita informorgano por turismo, trafiko kaj komerco sub redaktado de Nik. Lisac en Sarajevo. Krom literaturaĵoj aperis diversloke broŝuroj por turismo, flugfolioj nacilingvaj kaj prop. artikoloj en tagaj gazetoj kaj revuoj.

La nombro de l’aktivaj organizoj en la postmilita periodo varias inter 20–30. La agado de la Ligo samkiel ties organo okazas sub influo de soci­scienca direkto de l’ internacianismo. Por substreki tiun novan momenton en la movado de l’ E-ismo, la JEL–komitato kunvokis dum la 6-a landa kongreso, okazinta en Beograd en junio 1933 apartan int. E-konferencon, kies programon ĝi antaŭfiksis en la januara n-ro de LSS per la temo: «La ideologia problemo de l’ E-ismo». Tiu­sence la komitato jam en 1932 sugestis al la E-centro en Genève la kunvokon de speciala int. konferenco de elstaraj E publicistoj kaj propagandistoj por pridiskuti krom la reorganiza ankaŭ la ideologian problemon. Ĉar tiu propono ne realiĝis, la komitato mem okazigis la nomitan konferencon, kiun aktive partoprenis H. Jakob el Genève, Marta Root el New York, V. Bleier kaj edzino el Budapest, Harabagiu kaj Behron el Bukureŝti, Fuchsmann el Byalistok. La parolado de d-ro Stefanĉiĉ kaj la prelego de R. Rakuŝa, donintaj la bazon por la diskuto estas publikigitaj en la 8–10 n-roj de LSS 1933. La b-a kongreso en Beograd imponis per la ĉeesto de la menciitaj E-istoj, krom kiuj partoprenis ankaŭ la negra prelegisto Kola Ayaji. Ĉeestis ankaŭ la protektanto, la prez. de la Scienca Akademio, d-ro Bogdan Gavriloviĉ, reprezentanto de la ministerio por publika klerigado, kelkaj eksministroj kaj pioniroj: La kongreso akceptis la statutojn de la J-a E Instituto, diskutis pri la eldono de «J Antologio», ktp. La aliĝo al centro restas pendanta ĝis la 7-a kongreso en Koprivnica. Same dum la Beograda kongreso okazis fakaj kunsidoj de laboristoj, instruistoj, studentoj, ŝakistoj kaj blinduloj

Pro la morto de juna, entuziasma kaj impulsema F Homar la komitato elektis kiel redaktoron de LSS d-ron Kun.

Krom la enlanda laboro E-istoj en J. aktive kunlaboras en int. gazetoj, kongresoj, kelkaj retiriĝas, alia reaktiviĝas, novaj fortoj aperas kaj la movado pluen marŝas sub nova devizo:

«Por ni super ĉio la internacio» J. ŜTEFANĈIĈ.

Jukl Vlado, ĉeĥoslovako, prof. ĉe la Komerca Akademio en Bratislava. Nask.12 febr. 1892 en Mannheim (Germanujo). Funkciulo de diversaj E-organizaĵoj" dum 1911–1913 ankaŭ en Rusujo. Instruis dum vico de sinsekvaj jaroj en sia lernejo. Dum 1933 kunlaboranto ĉe la E-disaŭdigoj en Bratislava.

Julin Teodor, (ps Jln), svedo, poŝt­oficisto, red. de faka gazeto. Nask. 31 okt. 1880 en Sater. E-isto de 1923, kiam, estante parlamentano, partoprenis la kurson de A. Cseh por parlamentanoj en Stockholm. Vicprez. de EG en Stockholm, ĉefdel. de ILEPTO. Aranĝis kursojn, ktp. Prez. de la trivira komitato por organizi la UK-n St. en 1934.

Julio Cezaro. Tragedio de Shakespeare, el la angla trad. D H. Lambert, 1406, 86 p. «La tradukinto nenian penadon ŝparadas, por ĝuste kompreni la sencon, nek por esprimi ĝin per konvene elektitaj vortoj kunligitaj en belsona ritmo.» (A.E.W., British E-ist, 1906, p: 90.)

Julivert Aulés (huliver’ auleez) Ma­ria, katalunino, prof. de pentro-kaj desegnoartoj. Nask 31 apr. 1888 en Vendrell. E-isto de 1911, kursgvidanto depost 20 jaroj, div. prelegoj kaj propartikoloj. Skribis kelkajn tradukojn kaj originalajn rakontojn, trad. katalunen Esenco kaj estonteco el la Fund. Krestomatio.

Juna E-isto estis la kreaĵo de du junaj, entuziasmaj E-istoj: Privat kaj Hodler en Genève, kiuj unue intencis nur eldoni Genevan lokan organon, sed post la 2-a n-ro JE jam fariĝis int. ligilo de diverslandaj junaj E-istoj. Dum 1903 aperis de apr. 6 n-roj, ĉiuj hektografiitaj, binditaj ktp. de la eldonantoj mem; de jan.-sept. 1904 ĝi aperis litografiita kun presita kovrilo kaj kun ilustraĵoj kaj de nov. 1904- dec. 1905 presita; la formato estis ĝis tiam 21×14 kaj 24×16, la paĝnombro 4–24. Finan fundamenton ricevis JE kiam en jan. 1906 «Presa E-ista Societo» en Paris prenis sur sin la eldonadon; red. Paŭlo Lengyel, Gazeto por Junuloj, Instruistoj kaj E-Lernantoj. De jan. 1910-dec.1911 aperis 24 n-roj. IV+16–18 p. 24×15 kun entute 372 p.; de jan. 1912-julio 1914–31 n-roj. IV-VIII+16–24×16. P. TARNOW.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги