Junek (naskiĝinta Bílek) Rosa, instruistino de lingvoj. Nask. 24 majo 1850 en Tábor (Bohemujo) mortis 27 jul. 1929 en Bordighera (Italujo). Loĝis en Italujo de 1890. E-isto de 1897, deklamis poemon en Boulogne ĉe la unua UK. Fariĝis vicprez. de la grupo en Bordighera. Verkis multajn artikolojn en kaj pri E por italaj kaj E gazetoj. Tradukis «Floro de Pasinto», 1906 ?, «Kverko kaj Floro», 1906, ambaŭ de Amicis; trad. en italan la «Fundamento de E».

Juneco kaj Amo. Legendo el Venec­io. Originale de Payson. 1930, 72 p. «Amaventuro de pentristo. Priskriboj de l’ urbkvartaloj, de l’ markanalo, de sunsubiĝo. Malnovmoda novelo, bonintenca. Stilo flua». (G.S., „E“, 1930, p:136.)

Jung Teo (komplete: Theodor Karl August Heinrich Jung), germano, presisto, ĵurnalisto kaj eldonisto (E-ista). Nask. 21 dec. 1892 en Meckenheim. En la 15-a vivjaro pro malriĉeco devis rezigni la pluan gimnazian studadon. E-istiĝis en 1909–10. Fondis du grupojn, gvidis kursojn. En 1919 restarigis (kun aliaj) la Rejnlandan-Vestfalian E-Ligon; fariĝis ĝia estrarano, kaj eldonis en Horrem bei Koln monatan revueton Progreso kiel organon por Revelo. En 1920 sekvis fondo de semajna ĵurnalo E Triumfonta, kiu en 1925 ŝanĝis sian titolon je HDE. Per tiu gazeto li sukcese helpis revigligi la E-movadon en Germanujo kaj ankaŭ internacie. Li batalis por konkorda laboro inter anoj de diversaj projektoj de int. lingvo (artikoloj «Ni kaj la aliaj»), poste por unueca laborado inter ĉiuj faktoroj de la E-movado kaj por ilia unuecigo en plilarĝigita UEA. En 1910 li publikigis sub ps. sian unuan originalan rakonton en Germana E-Gazeto, al kiu sekvis vico da aliaj sub vera nomo. Dum kelkaj jaroj li laboris pri projekto de «ideala lingvo» tutmonda, kiu ideo revenas ankaŭ en lia romano. Skribis multnombrajn artikolojn, poemojn, skizojn, rakontojn en multaj E–gazetoj. Verkoj: La alta kanto de la amo, poemo, 1926, rekantita laŭ malnova legendo flue kaj korektforme: premiita per la Natura floro ĉe la 12-aj Int. Floraj Ludoj; Lando de l’ fantazio, romano, 1927, fantazia, riĉa je romantikecaj aventuroj. Sakuntala, postrakonto, 1927; Mil kaj unu noktoj, postrakonto, 1927; Gerstacker: La ŝipĉarpentisto, 1928, trad. sub ps. Egruho; Gudrun (post­rakonto), 1928. Kuntradukinto de Remarque: En okcidento nenio nova, 1929. Kunaŭtoro de Lernol­ibro, 1929. HILDA DRESEN.

Jungfer Johannes, germana ŝtata oficisto en Lübben. Prez. de la Int. Radio-Komisiono, komisiita de UEA. De jaroj regule kaj sisteme gvidas la prop. laboron en la radio-sfero, redaktas ĉiusemajne E-radio-programon, preparas statistikojn.

Jungschaffer (jlungŝafer) Hans, aŭs­tro-germano, fakinstr. en Ried i I. Bona propagandisto, gvidanto de EG. Verkis prop. libreton.

Junker August, germano, komercisto. Nask. en Köln. Kunfondinto de Revelo. Prez. de la ekzamena komitato de la E-Instituto. Aperigis originalajn prozaĵojn en gazetoj.

Junularo. Junuloj estas pli korresonaj al idealismo ĝenerale, ol plenkreskuloj, pli emaj entuziasmiĝi kaj allogiĝi je ia ajn movado kun noblaj tendencoj. Pro tio de la komenco mem de la E-movado ili grandnombre parto­prenis ĝin kaj ofte ludis en ĝi ne malgravan rolon. Post diversaj provoj antaŭmilitaj en 1920 fondiĝis Tutmonda E-Junulara Asocio (TEJA), celanta unuigi la E-istajn junulojn. TEJA eldonis dum kelkaj jaroj gazeton E–ista junularo. Post kelkjara stagno en 1933 TEJA denove pli vigle ekagadis; ĝia nuna prez. estas d-ro W. Perrenoud, St. Gallen. — ŜIRJAEV.

Jürgensen Hermann, germano. Pioniro. Verkoj: gramatikoj, 1903 kaj 1905; Vortaroj G-E, 1904, 2-a eld. 1906; E-G, 1904, 5-a eld. 1912.

Juri Tradukacu, japano, firmano. Nask. 23 sept. 1900 en Kyoto-hu. Bona E-oratoro. Verkis: Frazaro de E-Interparolado, 1925; Modela E-Konversacio, 1928.

Juristoj, organizitaj en la Int Societo de E-istaj Juristoj. Celoj: krei per E int. aferajn rilatojn inter juristoj, labori per E por evoluo de la int. kaj kompara juro Fondita en Genève en 1906 dum la UK. Ĝis la milito la societo kalkulis 160 membrojn; gvidis ĝin prokuroro Degon, ĝen. sekr.; prezidis ĝis nun adv. Michaux el Boulogne sur Mére; ĝia organo estis «La Revuo». Post la milito gvidis la societon adv. Litauer el Warszawa kaj adv. Liebeck el Berlin, ĝen. sekr. estas adv. Chapron el Le Mans. La societo havas siajn kunvenojn dum la UK. Ap­eris kelkaj jarlibroj de la societo kaj en 1932 germana-E jurista vortaro verkita de Liebeck. JOZEF LITAUER.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги