Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof. En 1901 Z, dank’ al perado de Beaufront, subskribis kontrakton kun granda eldonfirmo Hachette (v.) en Paris pri eldono de la kolekto. Ĉi enhavis verkojn nur ekzamenitajn de Z mem kaj la firmo ricevis ekskluzivan monopolon por eldonado de ili. Tiamaniere estis garantiita apero de vere bonaj, rekomenditaj verkoj E-aj. Sed baldaŭ la firmo pretendis, ke ĝi sola havas la rajton eldonadi E-verkojn, kio ne trovis ĝeneralan konsenton. Z mem en 1905 ĉesigis la «kolekton aprobitan» kaj de tiam la firmo eldonis nur liajn proprajn verkojn. En tiu ĉi modela serio aperis lernolibroj kaj vortaroj por francoj kaj multaj lit. verkoj (E-aj Prozaĵoj Hamleto und Krestomatio; Elektitaj Fabloj k.a.). — I. ŜIRJAEV.
Kolev Panajot bulgaro, liberprofesiulo. Nask. en 1892 en Sofia, loĝas samloke gvidis multajn kursojn. Unua lektoro de E en la ŝtata blindula instituto en Sofia. Organizis la laboristan E-movadon en B.
Koln. (Kolonjo). Urbo en Germanujo sur ambaŭ bordoj de la Rejno; 740. 000 loĝantoj. 25-a UK 29 jul. 5 aŭg. 1933; la kongreson antaŭis gravaj malfaciloj pro la tiamaj politikaj ŝanĝoj; okazis interkonsento pri la organizo. Tie aperas la grava E-a gazeto HDE.
Kolobaŝkin K.M., ruso, ortodoksa pastro. Nask. 20 dec. 1892 en vilaĝo Nataljevka (Orel). E-n li ellernis dum junula aĝo. Li kunlaboris je
Kolombio, Suda Ameriko. Supozeble la unuaj E-istoj troviĝis tie en 1904–05. En 1909 la movado estas sufiĉe forta: tiam ekzistis E grupoj en Cucuta, Altamira kaj Bucaramanga, en la unua aperis la gazeto
Kolportista Asocio, v. Interniaro.
Komerca konfereneo en Venezia, v. Italujo kaj Komerco.
Komercista Esperanto-Unio: KEU. (v.)
Komerco. Helplingvo ĉie uzata estus faciligo por korespondo, por eldono de prospektoj, reklamoj, ĝi signifus ŝparon kaj raciigon. Tamen ĝuste pro tio, ke la relative malgranda disvastiĝo de E ne promesis sufiĉe da profito, la komerca mondo nur hezitante kaj iom post iom provis ekuzi E-n. La ĉefa uzadkampo estis la reklamado en E gazetoj kaj per prospektoj, precipe por varoj, kiuj interesas ĉiujn homojn. Eldonaĵoj por specialaĵoj kaj por certaj branĉoj ne povis trovi intereson sufiĉan. La plimulto de tiaj reklamoj ne havis grandan efikon, krom tio, ke la E-istoj fiere montris ilin kaj uzis ilin ĉe ekspozicioj por pruvi la praktikan uzon. Nur kelkaj amasartikoloj ricevis aĉetantojn per la E-a reklamo kaj nur en limigita nombro oni sukcesis fari negocojn per E-a korespondado.
Jam antaŭmilite oni rekomendis, ke la komercistoj simile, kiel ili surpresas sur la leterpaperon la tetefonnumeron, telegramkodon, surpresu «Oni korespondas Esperante», por ke alilandanoj vidu la uzon. Malmultaj E-emaj firmoj faris tion, sed la efiko estis ĉefe propaganda. Tamen kelkajn tiajn korespondojn oni ĝoje priskribis en la E-aj gazetoj.