Kio estas Oomoto? 5-a eld. 1933, 96 p. kun ilustraĵoj. Enhavo: Ajabe, Kameoka, La profetino, Majstro Deguĉi, Mirakla epizodo, Granda profeto, Kio estas O, Ĉefinstruo de O, Karakterizaj trajtoj de O-Instruo, Praktika agado de O, Statistiko de O-Movado, sept 1933.

Kiss (kiŝ) Janos, hungaro, d-ro, univ. prof. de la kristana filozofio, papa prelato. Nask. 1857 en Szeged, mortis 13 aŭg. 1930 en Spaa (Belgu­jo.) Eminentulo en ŝia fako estis fervora E-isto. En 1913 parolado por E dum la int. kongreso de la libroeldonistoj. Artikoloj.

Kitzler Leopold, germano jugoslavuja, privata oficisto en Maribor. Red. en 1928 de Konkordo, trad. germanajn beletristikaĵojn, gvidas kursojn, faras propagandon.

Kizaki Horisi, japano, adv. , eks­membro de prefektura deputitaro de Tôkyô. Nask. 18 okt. 1899 en Mie­ken. E-isto de 1919. Estis dir. de JEI, iniciatis kolekton de fundamenta kapitalo por ĝi. — (Kuw.)

KKK: Konstanta Komitato de l’ Kongresoj, v. Kongresoj.

Klajiĉ Rad. , serbo financa inspektoro pens. en Beograd. Nask. en 1876. Persista propagandisto, verkis lernolibron en 1910, estas prez. de ES Beograd, del. de UEA. Prez. de 5-a jugoslava E-kongreso.

Klara lingvo. Esprimo uzata en telegrafaj rilatoj. Estas kodaj lingvoj, por kiuj oni devas pagi telegramojn laŭ nombro de literoj kaj klaraj lingvoj, por kiuj oni pagas laŭ nombro de vortoj. En okt. 1925 la Univ. Te­legrafa Unio deklaris E-n klara lingvo. v. PTT. (I. Privat, Hist. Il. p : 171.)

Klari. Religia romano de M. Catalany, el la franca trad. E. Robert. 192G, 136 p. «La celo, montri neceson de religiaj sentoj, ne tro trudiĝas. Bone tradukita.» (G.S., „E“ 1929, p: 9.)

Kleĉka Karel, aŭstro-ĉeĥo, d-ro, pens. policoficisto, «kortega konsilanto.» Nask. 1. jul. 1864. Laboris diversmaniere por E, estis prez. de AED kaj de Bohema EK en Wien. Nun prez. de EG «Fideleco,» kiu ĵus festis sian 25-an fondiĝjaron. Verkas en E.

Klein (klajn) Alfred, hungaro, komercisto. Naskiĝis 15 aprilo 1900 en Miskolc (Hung.) Ellernis E-n en 1921 en Miskolc, daŭrigis la E-an laboron en Freiberg i. S. De 1923 agadas en la vienaj E-aj grupoj, precipe en Danubio. Estis estrarano de AED ktp. Kunfond. kaj gvidanto de la EG de la Naturamikoj. Artikoloj en HDE. La Socialisto kaj Sennaciulo, precipe pri naturamika movado.

Klemm Moritz, germano, emerita supera instr. Nask. 18 jul. 1859 en Gahlenz. Specialisto de instruado de infanoj en la unuaj klasoj, por kio li kreis specialan metodon kaj aparatojn por legi, skribi, kalkuli. Antaŭbatalanto por plisimpligo de la G ortografio. E kursoj laŭ propra metodo; gazetartikoloj. Mondenketo pere de «Chemnitzer Tageblatt», 1928.

Klerk Kees de, nederlandano, strat­purigisto. Nask. 29 jan. 1886 en Bennebroek. Aktiva sindikatisto, kaj adepto de anarĥiista idealo, kontraŭmilitismo. De 1926 seninterrompe gvidis kursojn, precipe konversacion. Paroladoj kaj artikoloj.

Kliem (klim) Karl (ps. Koko), germano, ŝtata imposta oficisto. Nask. 27 marto 1888 en Winzig. E-isto de 1920: Stariginto de la Z monumento en Bad Reinerz, inaŭgurita 16 aŭg. 1931. Kunfondinto de Silezia Ligo E-ista (Sileo). Estro por propagando kaj gazetservo en GEA. Prop. artikoloj en komercaj fremdultrafikaj gazetoj. Eldonis gvidilojn. Originala teatraĵo duakta: Rapidu nur kun paŭzo, parte german- kaj E lingve, ofte ludita.

Kliemke (klimke) Ernst, (ps. Heinrich Nienkamp) germano, d-ro jura, ĉefoficisto ĉe «Deutsche Bank.» Nask. 2 jan. 1870, mortis 20 febr. 1929 en Frankfurt am M. Multajn jarojn vojaĝis en Orienta Afriko, parolis kun la indiĝenoj en ilia lingvo. Pacifisto kaj adepto de Bahaismo. Estis prez. de GEA. Verkis du interesajn verkojn en G lingvo, pri E. (I.E. , 1929, p: 86.)

Klimas A., litovo. E-isto de 1910. Laboris ĉefe en la suda landparto, distriktoj Mariapole kaj Kalvarija. Verkis lernolibron, 1921, kunlaboris al Litova Almanako.

Klingenberg B. Johss., norvego, infanteria kapitano, pacifisto. Mortis 28 apr. 1920. E-isto de 1911. Prez. de EK en Oslo 1912. Estrarano de NEL 1912–13. Verkis kaj eldonigis kelkajn E-aĵojn, precipe kun pacifista enhavo, en la gazeto Intermita Sciigo, 1972–17.

Kloek (kluk), Adriaan, nederlandano, pandisportisto. Nask. 7. majo 1888 en Enkhuizen. E-isto jam antaŭ 1914, kiam li por kaj per E kunlaboris en laboristaj gazetoj. Red. de Nederland-E, poste Holanda E-isto 1920–31, sekr. de la Ned. Fed. de Laboristaj E-istoj 1920–28, red. ties Intermembran Informilon 1922–25, verkis broŝurojn.

Knock, aŭ La Triumfo de Medicino. Komedio en tri aktoj, verkis Romains, el la franca trad. Corret, 1932, 80 p., ludita dum la 24-a UK. «Temas pri unu malnovmoda kaj unu modernega kuracistoj; ili trompas unu la alian, sed la nova, Knock, sukcesas. La traduko estas tute klasika, ortodoksa.» (G.S., „E“, 1932, p 165.)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги