Post la milito Andre Baudet (v.) atingis ĉe la Pariza Komerca ĉambro, ke tiu gvidu la propagandon inter la komercaj ĉambroj kaj per ili inter la komercistaro. Li submetis al la kunsido de la ĉambro 9 febr. 1921 plenan raporton pri E, ĝiaj konkurantoj, ĝia disvastiĝo, kaj ankaŭ rezolucion, laŭ kiu la ĉambro rekonas la gravecon de E, enkondukas ĝin fakultative en sian propran komercan lernejon kaj rekomendas ĝin al la komercaj ĉambroj de la mondo. La kunsido akceptis la rezolucion kaj la tuta teksto de la raporto estis aldonita al la raporto de la Ligo de la Nacioj.
La saman raporton prezentis Baudet en 1923 dum pasko en Venezia ĉe la Int. Konferenco por Komerca Helplingvo, kunvokita per la Itala-Svisa Komerca Ĉambro, Genève, kaj sub protekto de itala ministro de l’ Industrio kaj komerco. La konferenco, ĉe kiu reprezentigis sin (preskaŭ nur per konataj E-istoj) 90 komercaj ĉambroj, 8 ministerioj de komerco, 21 foiroj, 61 komercaj institutoj entute el 27 landoj de 5 kontinentoj, uzis E-n, kiel konferencan lingvon, akceptis similan rezolucion, kiel la Pariza Ĉambro kaj akceptis rekomendajn rezoluciojn pri foira, radia kaj turisma uzado de E. Kiel modelon, oni prezentis la parizan komercan jarlibron de «Bottin», kiu enhavis partan signon ĉe la nomoj de komercistoj, kiuj uzas E-n. La konferenco estis kunligita kun oficialaj vizitoj ĉe estraroj, institucioj, akceptoj ktp. La Komerca Ĉambro Itala por Svisujo en Genève eldonis en kelkaj lingvoj, ankaŭ en E, la protokolon de la konferenco, kiun oni dissendis al ĉiuj ĉambroj.
La ICK kun la franca societo «E et Commerce» kaj la Pariza Komerca Ĉambro aranĝis duan komercan konferencon dum majo 1925 okaze de la Foiro en Paris. La ĉambro mem invitis kaj subvenciis. Reprezentigis sin 155 ĉambroj kaj 100 aliaj komercaj organizaĵoj. La malferma kunsido okazis kune kun la samtempa int. scienca konferenco en la halego de la Universitato (Sorbonne), kiun ĉeestis 200 personoj. Parolis famaj scienculoj kaj reprezentantoj de registaroj. La kunsidon disaŭdigis pariza radiostacio. La laboro de la konferenco mem ne estis grava.
Laŭ iniciato de ICK la direkcio de la Int. Foiro de Frankfurt a. M. kaj la Organiza Oficejo de la urbo invitis por pasko 1929 int. konferencon por turismo kaj reklamo. La organizan laboron plenumis Robert Kreuz. Venis gravaj parolistoj (ne E-istoj), sed E estis la oficiala traduka lingvo. Reprezentigis sin 86 korporacioj el 14 landoj, inter ili 15 pere de ne E-istoj. Ankaŭ tiu ĉi konerenco akceptis favorajn proponojn rilate E-n, tamen la oficialaj int. komercaj reklamoficejoj ne okupiĝis plu pri E pro manko de taŭgaj personoj, kiuj estus daŭrigantaj la laboron en tiu medio.
La prez.-oj de la komercaj ĉambroj de Francujo kaj Alĝerio en 1931 adoptis deziresprimon pri la utileco de E. La komerca ĉambro en Sheffield organizis klason por lernado de E en 1931.
Ministerioj, instruado. La rusa cara ministerio por komerco kaj industrio sendis Nedoŝivin kiel delegiton al la UK en Antwerpen en 1911. Pri tio la ministerio aperigis ampleksan raporton ruslingve kaj en 1913 pagis subvencion por E-a komerca oficejo en Petrograd. — Poste ankaŭ aliaj ministerioj reprezentigis sin ĉe la konferencoj por komerca lingvo kaj ĉe UK-oj. — La nederlanda ministerio de publika instruado eldonis 2 febr. 1931 dekreton N-ro 41.241., laŭ kiu E povas esti fakultative instruata en komercaj lernejoj kaj kursoj. Tiuj kursoj povas ĝui ŝtatan subvencion laŭ pli frua tiurilata dekreto.
La fama katalogo de Davidov (v.) jam en 1911 enhavis la nomojn de 6 lernolibroj por komercistoj. La unua aperis en 1903 ĉe Hachette, Paris, Komercaj leteroj de Berthelot kaj Lambert. Grava estis la E-a eldono de O’ Connora komerca korespondaro, eld. en 1907 de Guilbert. Pitman. — Ĝis 1914 en 22 landoj en 52 komercaj lernejoj okazis kursoj laŭ tiam eldonita statistiko. El tiuj 16 estas germanaj lernejoj. — Plej grandan atenton ricevis antaŭ la milito la donaco de mondfama franca kaŭĉukindustriisto Michelin de fr 20. 000 al la Societo SFPE por disdoni kiel premiojn al junuloj lernantaj E-n. La E-aj gazetoj enhavis reklamojn de la aŭtogumradoj de Michelin. — La Int. Asocio por Komerca Instruado eldonis sian programon por sia int. kongreso en Wien en germana kaj E lingvoj. Estas menciinde, ke en 1908 E. Wucher aperigis kajeron dulingvan: germanan kaj E-an pri Duobla Librotenado. — Post la milito la komercaj fakvortaroj kaj frazaro de R. Kreuz kaj A. Mazzolini, ankaŭ komerca koresponda libro de R. Kreuz estas la Plej valoraj eldonoj. En la lasta enestas la transportletero de la Pariza Komerca Ĉambro, kiu estas presita en franca ka E-a lingvoj.