Kobajaŝi Mokiĉi japano, desegnisto de Militŝipa Konstruejo. Nask. 1899 en Yokosuka, mortis 23 okt. 1919. Ekstudis E-n 15-jaraĝa. Sindona laboranto en Y. post foriro de Ossaka. — (Kaw.)
Kobajaŝi Tomeki, japano, estro de Kihoku Cissen Knabina Liceo, en kiu E estas instruata oficiale. Nask. 26 sept. 1897 en Sendai. — (Kaw)
Koch (koĥ) Anatolo, (ps. Ako), ukrainano, eksparlamentano ruslanda. Nask. 16 jul. 1887 en Zinkiv, Ukr. E–isto de 25 jaroj, Del. de UEA en Luck, Polujo, dumviva memhro de UEA. Kunlaboris en
Koffman A., ruso, librotenisto en Odessa (Rusujo), estis unu el eminentaj E-poetoj kaj arttradukistoj de la unua periodo (1892–1906). Li verkis originale poemojn kaj tradukis la dramon
Koivu (kojvu) Johan Isak, finno, instr. Nask. 19 dec. 1882 en Paavola… Komunuma agado en la hejmurbo Viipuri. Fervora agado por E en instr. kaj lab. rondoj. Multaj kursoj.
Kókai Ludoviko, E-a librejo. La unua librovendejo en Hungarujo, kiu apogis la disvastigon de E. La bonfamo de la firmo multe helpis al la E-ista afero. La librovendejo (Budaprot, Kamermayer Karoly-utca 3.) estis ofte renkontejo de la ĉefurbaj kaj provincaj E-istoj. La firmo aranĝis en 1911 lit. konkurson. Ĝi eldonis diversajn gramatikojn kaj vortarojn, sciencajn verkojn de Vorös, multajn propagandilojn, glumarkojn, insignojn ktp. La nuna posedanto estas Rezsö Kókai.
Kókai Rezsö, hungaro, posedanto de librovendejo. Nask. 1879 en Budapest. Dum multaj jaroj komitatano de HES. Faris multon por la disvastigo de E pere de sia firmo, kolektis la E-librojn aperintajn en Hungarujo kaj eldonis listojn pri ili.
Kökény (kokenj) Lajos, hungaro, parlamenta stenografo (antaŭe ĵurnalisto kaj mezlerneja prof.). Nask. 31 majo 1897 en Sátoraljaujhely. E-isto de 1919. Fond. en 1928
Kolar Fran, kroato, financa konsilanto. 1877–1927. Pioniro, fondis en Bjelovar 1906 la unuan E-grupon en Kroatujo. Trad. en 1911 la historian romanon
Kolektado. La kolekta instinkto kunnaskiĝas kun kelkaj homoj. Oni kolektas la plej diversajn aĵojn. El kulturhistoria vidpunkto estas grava la kolektado de bildoj, libroj, gazetoj, presaĵoj, landkartoj, statuoj, bestoj, floroj, armiloj, roboj, monoj, porcelanoj, komunikiloj, ktp. Sed estas kolektataj ankaŭ la plej diversaj objektoj, kies kolektado unuavide ŝajnas sensenca, kiel bastonoj, tabakujoj pantofloj, perukoj, ŝlosiloj, amuletoj, glumarkoj, poŝtkartoj poŝtmarkoj, tramvojbiletoj, alumetskatoloj, ktp., sed ili per la kolektado akiras gravecon. La kolektantoj sentas plej forte la necesecon de LI, ĉar por la kolektado oni bezonas tutmondajn interrilatojn. Inter la E-istoj estis ĉiam multaj kolektantoj. Ekzistis jam diversaj efemeraj E kolektantaj societoj, kluboj kaj gazetoj, ankaŭ UEA havis antaŭ la mondmilito kolektan fakon, sed ĉiuj tiuj ĉesis. En jan. 1932 fondiĝis «Tutmonda Asocio Kolektanta» (TAK), kiu jam havas 140 anojn en 14 landoj, ankaŭ propran gazeton