Prospektoj. En la katalogo de Davidov (1911) estas listo de 11 komercaj prezaroj, katalogoj kaj prospektoj. Laŭ tiu listo oni eldonis ĉefe 1–2 paĝajn foliojn, sed jam troviĝas ankaŭ rimarkindaj eldonaĵoj. Eble la plej farnaj estas tiuj de la granda angla farmacia firmo kaj fabriko Borroughs, Wellcome and Co., kiu ĝis nun ofte ree eldonis prospektetojn en E. La plej malproksime eldonita estis «Prezaro de Nov-Zelandaj Produktaĵoj de Carswell» eldonita en 1907. La plej ampleksa el la fruaj eldonoj estis la 36 paga prospekto de la Consettferofabriko el 1907 kaj la 48-paĝa ilustrita katalogo de tiam granda fotofabriko Hüttig A.S. en Dresden. — Menciinde estas, ke tiamaj konataj skribmaŝinfabrikoj, kiel la Ideal, Yost, Hammond kaj Oliver eldonis il. katalogojn en E. — Laŭ la supra listo la unuaj komercaĵoj, kiuj portis la nomon «Esperanto», kaj havis pri tio prospekteton, estis la „E“ sapo de angla firmo Goodliffe, Nottingham, la „E“ bonbonoj de A. Perkowski, Kovno, kaj „E“ ĉokolado de svisa fabriko Tobler kaj Kio, Bern, (kiu poste fabrikis ĉokoladojn kun Ido-reklamoj). Jam en 1910 la pariza fabriko Deberny et Cie eldonis sur 18 paĝoj prospekton pri la E-aj kaj «supersignitaj» presliteroj. — Samjare aperis la unua prospekto pri aŭtomobiloj, eldonita de Clement Bayard, Paris. Plej grandan sukceson signifis antaŭ la milito la apero de prospekto de la Porcelan-Fabriko en Meissen Saksujo, kiu laŭ reklamo en E gazeto ricevis konsiderindan mendon el Anglujo. Ankaŭ la germana firmo Reiner, Berlin, publikigis en 1914, ke laŭ reklamo en E gazetoj ĝi ricevis dum du monatoj 439 mendojn el 32 landoj. — Tiutempe precipe la Saksa, Bavara kaj Würtemberga E Institutoj okupiĝis pri disvastigado de komercaj reklamoj en E. La lastnomita atingis gravajn sukcesojn. Al ili oni povas danki, ke ĉe la Int. Kongreso de Komerca Instruado en Budapest en jaro 1913 estis aparta E ekspozicio. — Listo el 1914 jam montras 172 prospektojn, katalogojn, reklamfoliojn. La aldono de «E Triumfonta»: Int. Komerco enhavis en 1923–24 sub nomo «Int. Adresaro» senpagan firmo-registron pri komercaj firmoj, entreprenoj k.s., kiuj iamaniere uzis E-n. La sama publikigis partojn de leteroj de komercaj ĉambroj por E.
Mono. La int. komercon deziris plifaciligi kaj plisimpligi la spesmilo (v.) kaj la «Ĉekbanko E-ista» (v), kiu jam uzis tiun monsistemon kaj peris la transpagon de monsumetoj inter E-istoj ĝis eksplodo de la mond-milito. Oni uzis 20.000 ĉekojn kaj 40.000 transpagilpoŝtkartojn, la banko havis 700 konto-posedantojn en 40 landoj.
Int. varborso. Al alvoko de H. Fischer, grandindustriisto en Bucureŝti kunvenis 3 apr. 1923 en Venezia okaze de la Int. Konferenco por Komerca Helplingvo 24 komercistoj kaj oficistoj por ebligi interrilaton per E kaj ekkoni reciproke la vendatajn varojn. La kunveno estis simila al malgranda specimenfoiro. La ĉeestantoj montris specimenojn aŭ prezarojn de varoj kaj provis fari negocon. Kelkaj sukcesis. Ili fondis societon sub nomo «Inf. Varborso», kiu havis duan kunvenon dum la UK en Nürnberg. Poste la societo ĉesis doni vivsignon. — Similan celon havis rubriko en «Int. Komerco» nomita «Borso de IK» publikigante senpage ofertojn kaj serĉojn de varoj (1923–24).
Societoj kaj gazetoj. La unuaj komercaj gazetoj estis la Export E-ist, eld. en Chicago, (1909–24) kaj la Komerca Bulteno, organo de la komerca fako de UEA, eld. en Dijon en 1911. (Red W. Vogler). UEA havis kiel apartan fakon la unuan komercan organizon por E-istoj. Alia klopodo estis, ke komercaj gazetoj nacilingvaj enhavu E-ajn partojn, resumojn simile al aliaj fakgazetoj naci-lingvaj. Laŭ la katalogo de Davidov la gazeto «Organisation», germanlingva fakrevuo komerca kaj industria, eld. de H. Th. Hoffmann, Berlin, en 1907 havis unuafoje konstantan E-an fakon.
UEA estis inter la unuaj, kiuj servis ankaŭ praktike por komercistoj. Jam en 1914 inter la delegitoj estis 285 el komerca branĉo, el ili 126 komercistoj, 15 agentoj, 47 komercoficistoj, 41 bankoficistoj kaj 16 industriistoj. En sia gazeto sub «Reciproka Informado» estis konstanta rubriko, kiu
enhavis demandojn kaj ofertojn pri vendotaj kaj aĉetotaj varoj. Similan rubrikon ĝi enhavis en postmilitaj jarkolektoj sub rubriko «Int. Komerco».
La komercaj servoj estis ofte gravaj kaj videble kreskis. Laŭ statistiko la delegitoj anoncis al Centro plenumitajn komercajn servojn: en
1909 1910 1911 1912 1913
1120 1513 2698 2835 3710
Post la venecia konferenco aperis unuafoje propono en la gazeto de UEA ke ĝi havu apartajn delegitojn nomitajn «Komercaj Delegitoj» (K.D.) en ĉefaj lokoj, por esti je dispono en specialaj komercaj servoj, informdonoj, ktp.
En 1913 fondiĝis en Paris «E-ista Komerca kaj Industria Asocio», kiu enhavis konstantan komercan ekspozicion en sia ejo kaj deziris aranĝi grandan komercan E-an ekspozicion okaze de la UK en Paris.