3. E aperis en Rusujo — lando ideologie tre favora por la propagando de E-ismo, en lando ĝis tiutempe neniagrade tuŝita de la ĝenerala mondlingva propagando kaj ankaŭ en relative malgranda grado tuŝita de la propagando de Volapük, kie propagando de Volapük estis krom tio ofte ĝenata. Por E en Rusujo, almenaŭ dum la unuaj 7 jaroj, tiaj ĝenoj ne ekzistis. Rezulte, dum nuraj 2 jaroj post apero de la unua libro, en Rusujo jam estis varbitaj 1000 E-istoj — nombro sufiĉa por ke la lingvo int. ekkresku.
4. La momento, kiam aperis E kaj kiam ĝi komencis fariĝi konata en la mondo, kiel plene uzebla lingvo int., — tiu momento koincidis kun la periodo, kiam en Volapük-movado okazis plej gravaj bataloj, kiam plej akre kreskis la opozicio kontraŭ la lingva aŭtokrateco de Schleyer. Z, male al Schleyer, deklaris, ke la int. lingvo estas nenies propraĵo, kaj li mem rifuzis ĉiujn rajtojn de la lingvo-aŭtoro. Aldone Z en tiu kriza por Volapük periodo plej klare kontraŭmetis al la arbitreco de la Volapük-konstruo principon de eltrovo de la internaci-lingvaj elementoj el la elementoj de la moderna eŭropa lingvaro. Pro tiuj du kaŭzoj certa nombro da opoziciantaj kaj malkontentaj volapükistoj, … venis tuj de l’ komenco al E kaj kvazaŭ aranĝis ian fizikan ligon inter la vast-kreskinta Volapük–movado kaj la nova movado E-ista.
(Prenita el Historio de Mondolingvo, p: 180.) DREZEN
Prof. D.
Kiboŝa. Morala societo, havinta pli ol unu milionon da anoj en Japanujo, nun disigita, ĝia gvidanto S. Gotoo, troviĝis en malliberejo. Ĉu la disfalo ka malliberigo okazis pro politikaj motivoj aŭ pro efektiva krimoj, tion la redakcio ne povis konstati fidske v. Nipono.
Kidosaki Masutosi, japano, bankisto. Nask. 24. apr. 1907 en Hukuokasi, kaj tie laboris multe por E. Verkoj. E-a Frazaro, 1929,
Kie estas la eklezio de Kristo. De v. d.
Kiel fariĝi Poeto. v. Parnasa Gvidlibro.
Kiel fariĝis nia movado? Artikolo de
Kiel Plaĉas al Vi. De
Kifermann Mikaelo. v. Gabrielo.
Kihlberg (ĉilberj) Hjalmar, svedo, popollerneja instr. en Vingaker. Nask. 1 jan. 1881 en Kilanda. E-isto de 1928. Prop. kaj kursgvidado Artikotoj.
Kilomf Rokuro (-roo), japano verkisto. Nask. 11 okt. 1886 en Tôkyô-si. E-isto de 1922. J-a traduko de «Marta» el E 1927. (Kaw.)
Kikauka (kjikjaŭka) Peteris (ps. P. Kikaŭ), latvo, prof. de la greka lingvo ĉe Univ. en Riga. Nask. 28 nov. 1886 en Mihanoviĉi. E-isto de 1907. Trad. latven
Kilian Teodor, ĉeĥo, ŝtata instruisto ĉe Komerca Akademio en Třebíč. Nask. 26 sept. 1894 en Ivančice. Gvidis pli ol 20 E-kursojn, ankaŭ el radio–Brno en 1932–33, kiun sekvis vico de Radio-kurso el Brno ankaŭ en 1934/35. E-lingvaj prelegoj pri diversaj temoj. Verkis lernolibron en 1933.
Kim Verda E. , koreo, redaktoro. Nask. 30 nov. 1893 en Pjeng-An, Koreujo. Verkis elementajn instrulibrojn, tradukis koreajn rakontojn. Kunlaboranto de la Enciklopedio.
Kimel S. , rumano, kuracisto. Nask. en 1875, mortis en 1930. E-iĝis en 1907. Kunfondinto de RES, gvidis la unuan publikan kurson en Bucureŝti, 1907, verkis la unuan rumanan lernolibron, 1908.
King Johano Lowe, novzelandano. Mortis 25 sept. 1927 en Auckland. Precipe multe laboris por E en Gisborne, kie li starigis kaj instruis E-klason, disaŭdigis per la loka radiostacio kaj estis del. de UEA.