Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado en Esperanto. De Fruictier, reviziita kaj kompletigita de Grenkamp-Kornfeld. 1930, 200 p. «La libro kunigas la antaŭajn verkojn de Fruictier; sed ĝi enhavas ankoraŭ la 16-regulan gramatikon, ĉapitron pri fonetiko, koncizan, sed sufiĉan traktaĵon pri versfarado Klara, objektiva kaj bonlingva instruilo por homoj enpenetrema en nian lingvon.» (Berger, HDE, 1930, n-ro 30.)

Komunismo. v. Marksismo

­Komunista Internacio (komintern) pridiskutis la demandon pri E en sia 2-a kongreso, 6 aŭg. 1920, kiam hispana delegito Pestana proponis, «ke ĉiu oratoro en int. kongreso» parolu en la plej facila por li lingvo kaj ke el ĉiu parolado estu farata nur unu traduko en helpa lingvo E.» La propono estis transdonita al Ekzekutiva komitato por pristudo. Similan proponon prezentis al Komintern skribforme Raj­mond Lefebvre, Bombacci kaj 23 aliaj subskribintoj. Rezulte la sekretariaro de Komintern formis specialan studkomisionon en konsisto de J. Pogany (ekskomisaro en Hungara Sovet­respubtiko), Henri Guilbeaux kaj Hans Itschner. En la 3-a kongreso de komintern, 12 julio 1921, la demando pri LI. denove estis priparolita kaj oni denove komisiis la aferon al la Ekz. Komitato. Sub influo de l’ idisto Itschner, sekr. de la studkomisiono, tiu ĉi lasta nemulton studis. Per du voĉoj de Itschner mem kaj Guilbeaux, malgraŭ sindeteno de la prez. Pogány la komisiono decidis aprobi E-n kaj Idon samtempe; sed rekomendis al ĉiuj komunistoj lerni prefere Idon kiel «pli perfektan» ol E. Tiu ĉi «decido», neniam aprobita de komintern mem, estis blufe uzita de l’ idistoj por propagando de Ido en komunistaj medioj kaj sur ĝia bazo kelkaj kom. partioj, ekz. Ĉeĥoslovaka, Meksika, Greka, Luksemburga, Ruĝa Sport-Internacio, Int. Laborista Helpo k.a. organizaĵoj alprenis respektivajn rezoluciojn. Baldaŭ tamen la sekretariejo de Ekz. komitato de K.I. oficiale likvidis la komisionon sen alpreno de ia ajn decido ĉu pri E. ĉu pri Ido. De post tiu fuŝafero la demando pri L.I. neniam estis retuŝata en la kongresoj de K.I., sed ĝia sekretariejo ofte interesiĝis pri la movado.

v. ESKI. N. NEKRASOV.

Kondicionalo estas uzata

1. en ĉefpropozicioj:

a) por montri emon por io, aŭ la eblon de ago okaze de l’ estonta plenumiĝo de io. Ekz: mi volonte korespondus kun vi; ni bedaŭrus vian malfeliĉon; mi irus promeni, se la vet­ero iĝus pli bona.

b) en esprimoj necertaj pro ĝentilo aŭ dubo, anstataŭ indikativo. Ekz: mi volus ion diri; mi dezirus vin vidi; ĉu vi donus al mi fajron? ĉu mi dev­us vin forlasi?

c) por esprimi, ke supozo fiktiva, ne plenumita, kunportus certan agon aŭ staton. Ekz.: mi estus feliĉa, se mi estus riĉa (mi ne estas riĉa); ĉe bonaj cirkonstancoj mi entreprenus tiun aferon (la cirkonstancoj ne estas bonaj);

2. en dependaj propozicioj:

a) por montri, post se, ke la supozo dirita ne estas plenumita. Ekz.: se vi estus farinta vian taskon, mi vin rekompencus (supozo fiktiva: la tasko ne estas farita);

(Se la supozo estas ebla, oni uzas indikativon. Ekz.: se vi faris vian taskon, mi vin rekompencos.)

b) por akcenti, ke la enhavo de l’ dependa propozicio ne respondas al la realo. Ekz.: ni diris al vi nenion, kio estus malvera (Z).

c) post la konjunkcia kvazaŭ, kiu same montras, ke la diro estas nereala. Ekz.: li aspektas, kvazaŭ li estus maljuna (li ne estas maljuna, sed se li estus, li aspektus same).

(Ĉe la adverba kvazaŭ oni uzas indikativon. Ekz.: mi kvazaŭ falis el la ĉielo. La adverban kvazaŭ (kvazaŭe) oni povas ekkoni per tio, ke ĝi estas en ĉefpropozicio, aŭ se ĝi troviĝas en propozicio dependa tie estas ankaŭ konjunkcio. Ekz.: ĉu vi memoras la vintron, kiam ni kvazaŭ glaciiĝis en nia ĉambro?)

3. en ekkriaj frazoj, por montri deziron. Ekz.: se li venus! se mi sukcesus! KALOCSAY.

Kondo Kuniomi, japano, bibliotekisto. Nask. 17 majo 1905 en Kagos­ima. E-isto de 1923. Studis lingvo­sciencon en Imperia Univ. de Kyôto kaj prezentis al ĝi kursofinan tezon pri kompara studo de artefaritaj lingvoj. Prez de XXI-a JE-Kongreso en Kyôto. Diligenta gvidanto de E-ista Ligo en Kyôto — (Kuw)

Konferencoj. La Kontrakto de Helsinki antaŭvidis ankaŭ la okazigon de teknikaj konferencoj, sub la aŭspicioj de ICK, aplikantaj E-n en praktika maniero. Tia konferenco jam estis okazinta je pasko 1922 en Genève, nome la Int. Konferenco pri E en Lernejoj. Ĝin kunvokis la Pedagogia Instituto J.J. Rousseau en Genève kaj partoprenis centoj da instruistoj el 28 landoj kaj ne malpli ol 16 reprezentantoj de registaroj. Multaj raportoj pri la kongresoj de la E-a instruado estis prezentataj al la Konferenco kaj samtempe multe da interesa materialo estis kolektata por la sekretariaro de la Ligo de Nacioj, kiu tiam okupis sin pri E.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги