La Colla Stefano, italo, arkivisto, paleografo red. de «Enciclopedia Italiana» en Roma. Nask. en 1889 en Salemi (Trapani). E-isto de 1906 (lernanto de Nalli). Fondis en 1907 kune kun G. Castiglia kaj E. Monreale (nuna korespondanto de la ĵurnalo «Popolo d’ Italia») la asocion «Junu­lara Amikaro E-ista», kiu en 1908 iĝis EG de Palermo. Honora mem­bro de UEA, ties delegito en Palermo dum 20 jaroj. Red. de Notizie E–iste kaj I E-isto, 1907–10. L.K. de 1925. Redaktas la monatan aldonon de HDE: Lingva Kritiko. Speciale interesiĝas pri I-E vortaro.

Lacroix (lakrŭa) Paul, franco, komercisto, prez. de la Asocio por Komerco kaj Industrio en Grenoble. Unu el la kunfondintoj de SPPE, 1898. Per lia apogo okazis la unua prop. en Sudoriento de Fr.

Ladevèze Rene, franco, interpretisto de la «Hamburg-Amerika Linie». Nask. 28 nov. 1885 en Agen (Franc.)­ mortis mallonge antaŭ gefianĉiĝo kun Hamburg-a E-istino, 14 jul. 1913. E–isto de ĉ.1905. Laŭ ekzemplo de Cart li instigis al E-aj ekzamenoj ankaŭ en Germanujo kaj kompilis Demandaron (v.), 1911. Gvidis kursojn, aranĝis kun d-ro Mybs E-ajn festojn, kiuj montris la gajan flankon de la mondlingvo per vorto, kanto kaj ludo. Estis sekr. de la Vegetara Ligo E-ista.

La Dormanto Vekiĝas. Romano de Wells, el la angla trad. Millward 1929, 210 p. «Multaj el la antaŭdiraĵoj, faritaj jam antaŭ 30 jaroj, efektiviĝis; aliaj feliĉe ne. La traduko ĝenerale bona kaj komprenebla, tamen parte montras stilon malglatan.» (G.S. „E“ 1929, p: 183.)

La Du Amatinoj. La kapricoj de Mariano. De Musset, el la franca trad. Jan van Schoor. 1930, 112 p. La unua estas novelo kaj temas pri duobla amo de junulo, la dua estas teatraĵeto pri malfeliĉa amo tragikomika. Bona traduko.

La Esperantisto. La unua gazeto en E. La unua n-ro estis datita: Nürnberg, 1. Sept. 1889 kaj havis la titolon: «La Esperantisto. Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto. Sub la kunlaborado de Dr. Esperanto (Dro L. Zamenhof) eldonata de Chr. Schmidt, prezidanto de la klubo mondlingva en Nürnberg. Eliras unu fojon en la monato.» Ĝi estis 8 paĝa provnumero kaj enhavis artikolon «Prospekto» en germana, franca kaj E-a lingvoj, artikolon pri «E kaj Volapük» en germana, kaj E-a, versaĵon „Al la E-isto“ kun germana traduko, fine bibliografion kaj anoncojn pri aperontaj libroj. «Ĉe la fino de 1889 la gazeto havis 113 abonintojn, plejparte rusajn… LE tuj fariĝis plej efika centrigilo kaj kuraĝigilo inter la diverslandaj adeptoj, kiaj antaŭe havis kvazaŭ neniun alian ligilon ol sian korespondadon kun D-ro Z. La gazeto donas bonajn tekstojn, kiuj helpas pli profundan studadon de la lingvo, ĝi ebligas la aŭtoron de la lingvo doni ĝeneralajn klarigojn al ĉiuj per siaj „Respondoj al amikoj“ kaj samtempe ĝi informadas pri la progresoj de E…

En 1890 LE entute transiris en la manojn de D-ro Z, sed nur tre malfacile kaj multekoste li povis aperigi la gazeton kun tiel malmultaj abonintoj. En aŭ 1891 li proponas organizon de Akcia Societo E-ista… Ĉirkaŭ fino de tiu jaro la personaj cirkonstancoj de D-ro Z fariĝis tiel premantaj, ke li trovis sin devigata forlasi la kondukadon de la tuta afero… Feliĉe tiam aperis nobla, malavara savanto… W.H. Trompeter… Lia energio ebligis al li oferi la necesan sumon por subteni la tutan entreprenon de la gazeto ĝis 1894… En literatura parto de LE aperis (en 2-a n-ro de 1895) traduko de verketo de Tolstoj „Prudento kaj kredo“. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la eniradon de LE en Ruslandon, kie la gazeto havis la plej grandan parton de siaj abonantoj… La 5–6-a n-ro de LE (majo-junio 1895) estis la lasta de tiu organo, kiu dum ses jaroj estis la centro de la tuta movado. Dum sekvantaj monatoj okazis komprenebla senkuraĝiĝo inter la E-istoj kaj eĉ ĉe ilia Majstro». (Privat, Hist. de E, I–p: 44–55.) La lasta n-ro aperis fakte en aŭg. 1895. Entute eliris 66 n-roj. Nombro de la abonantoj en 1894: 717, el kiuj 60% estis ruslandanoj. (BIL, p: 306).

La Esperanto-Klubo. De E. Malm­gren. 1934 48 p. «Koncize kaj klare li pritraktas gravajn aferojn en la grupa vivo, donas instrukcion pri fondo de grupo kaj pri laboro de la funkciuloj.» (R, Svenska Arbetar E-isten, apr. 1934.)

La Espero. Poemo de Z. «La gvidanto parolas al siaj adeptoj kaj ankaŭ al tiuj, kiuj ne jam sekvas lian standardon, kaj montras al ili la logan bildon de l’ estonteco.» (Artikolo de Behrendt en «Kongresa Jubilea Libro» 1933.) v. Himno E-ista.

La Eŭropa Milito. Germanaj oficialaj raportoj E-igitaj. 31. aŭg. 1914 — 5 junio 1915. 29×22. Entute 151 flavaj folioj po 1 p. P. TARNOW.

La Evoluo de Telefonio. Originale de inĝ. Isbrücker, 1928, 62 p. «Resumas vorte kaj bilde, kion ĉiu devus scii pri la temo.» (G.S. „E“, 1929, p : 62.)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги