La Familio Gerak. De Elin Pelin, el la bulgara trad. Atanasov. 1924, 83 p. «Tipa priskribo de vilaĝana moro kun temo pri maldolĉa disiĝo de familio. E-igo tre bona.» (G S „E“ 1924, p: 124.)
(La) Fanny. Romano de E. Ferber, trad. el la angla Berno Fabo 1934, 240 p. «Leginda kaj rimarkinda studaĵo pri la vivo de juda knabino en Usono… Ĝi estas vigle kaj lerte rakontita.» («The British E-ist», 1934, p: 401.)
La Faraono. Romano de Prus, el la pola trad. Kabe, 1907–08, 630 p., dua eld. 1912. Scenejo: la antikva Egiptujo. Ĉeftemo: batalado inter la pastraro kaj la kronprinco, kiu volas akiri al si mem la plenpotencon. Priskribataj: moroj, eĉ la intima vivo de la egiptoj. Traduko: tute modela, klasika stilo. Unu el la plej famaj verkoj en E.
La Fera Kalkanumo. De London, el la angla trad. Saville. 1930, 362 p. «Ne vera romano ĝi estas, sed socia aŭ socialista pledado, en formo de memorlibro. Bona traduko.» (G.S. „E“ 1930, p : 182.)
La Fianĉiniĝo de Sovaĝulineto. Triakta komedieto, originale de Roksano, 1909, 31 p., dua eld. 1922, 47 p. «Amuza, vigla, senpretenda. Ĝia stilo estas tiel viva kiel la temo mem.» (G.S. „E“ 1923, p: 45.)
La Fina Batalilo. De T.W. Wilson, trad. el la angla. Novelo kontraŭ la militismo. 1916, 173 p.
La Firmao de la Kato, ki u pilkludas. De Balzac, el la franca trad. P. Benoit. 1924, 75 p. «La vivo, la movo ŝajnas preskaŭ foresti, anstataŭataj de longaj detalegaj priskriboj. Tamen… impreso de tre neta neforgesebla bildo. Traduko tro laŭvorta.» (G.S., „E“ 1924, p 188.)
La Floretoj de S. Francisko, E-igitaj de Pizzi. 1926, 174 p. «La itala originalo datas de la 13-a jarcento. La animo de Fr., lia amo al proksimuloj, lia rezigno… jen la bonodora parfumo de la Floretoj. Troviĝas tro komplikaj frazoj.» (G.S. „E“ 1926, p: 181.)
Lagörlöf-romano: Gösta Berling. El la sveda trad. S. Engholm. 1934, 568 p., kun ilustraĵoj. «Svedlingve ĝi aperis en 34 eldonoj kaj ĝi estas tradukita en 37 lingvojn. En G.B. la aŭtorino majstre pentras ne nur la vivon en la bela provinco Vermlando kaj la tieajn bravajn, harditajn homojn, sed ŝi montras, kiel en ĉiu homo, eĉ la plej simpla, malriĉa kaj mizera, estas troveblaj bono kaj eĉ heroeco, oferemo kaj amo.» (El la prospekto Aliaj verkoj de. L. aperintaj en «La mono de Sinjoro Arne». «La infanoj de Betlehem» kaj «La junulino el Stormyr».
La Gefratoj. Komedieto de Goethe, el la germana trad. Grabowski. 1889, 28 p., dua eld. 1909. La dua literaturaĵo trad. al E.
La Hirundlibro. De Toller (kies verkojn oni bruligis publike en Germanujo), el la germana trad. Helene Wolff. 1930, 64 p. La poeto en fortikaĵa malliberejo. En la celo paro da hirundoj eknestis sed la neston la gardistoj ripete detruis. Liberaj, neregulaj versoj, kortuŝa liriko, bona traduko.
La Holanda Pioniro. Unue aperis en Hilversum. Red. Uitterdijk. 1-a jaro majo 1902-dec. 1903, 11 kajeroj (12 n-roj.) 11×IV+224 p. holande-E. 2-a jaro marto 1904-dec. 1905, 4 n-roj. 4×IV-113 p. nur E-e, ĉar la plejmulto de la abonantoj estis eksterlandanoj, 22×13–14. Pro malmulte da enspezoj ĝi devis ĉesi. En 1906 Uitterdijk, kiu de komenco estas la ruĝa fadeno en la holanda E-a movado, provis reaperigi LHP en Utreĥt, sed sen sukceso. Fine en okt. 1908 la ES «La Estonteco estas Nia» reeldonis en Amsterdam sub la red. de J. de Haan LHP, anstataŭante per ĝi «Amsterdama Pioniro»-n, kiu aperis de aŭg 1907-okt. 1908 regule. Ĝis sept. 1909 aperis 12 n-roj. 256 p. 23×16. De okt. 1909–1914 ĝi alprenis formaton de ĉiutaga gazeto 4 p. 50×33 sub la redaktado de H. Block kaj de 1914–1923: 16 p 14×16 sub J. Ziermans kaj poste H.C. Mees. De julio 1925–28 Hengel kaj Uitterdijk eldonis gazeton kun simila titolo, nome «Holanda E Pioniro» IV+12–16 p. 28×22. — P. TARNOW.
La Homa Lingvo. Originale de W.E. Collinson. 1927,. 96 p. Enkonduko en la lingvosciencon. Titoloj de la ĉapitroj: La naturo de la lingvo. Skizo de fonetiko. La bestaj krioj. La infana lingvo. Lingvaj ŝanĝoj. Disiĝo kaj unuiĝo Fremdaj influoj. Lingvo kiel karakterizilo de la parolantoj. La klasifiko de la lingvoj.
Laĥovicki Pinĥas, judo, inĝ.-arĥitekto. Nask. 8 sept. 1892 en Pinsk (Rusl., nun Pollando). UEA-del. en Jerusalem. Iniciatis la unuan E-kongreson en Palestino (20 jan. 1934) en J., kaj la unuan E-ekspozicion en la Levante–foiro en Tel Aviv, apr. majo 1934.