Laignier (lenje), Marcel, franco, advokato. Nask. 9 nov. 1881 en Reims. Unu el la unuaj francaj E-istoj, varbita en 1892 de Beaufront. Propagandis unue inter siaj kunlernantoj, partoprenis en la fondo de la ES Reims–Soissons, 1894, helpis por la fondo en Reims de EG de SPPE, 1901, gvidis kursojn, kunlaboris por la fondo de la Int. Societo de E-istaj Juristoj, reorganizis la grupon de Annecy, 1920, kaj de Nancy, 1926. L.K. de 1930.

Laiho (lajho) Lauri Isak, finno, dir. de reklamfirmo. Nask. 19 jul. 1895, mortis 4 jan. 1932. Loĝis kelkajn jarojn en Aŭstralio, kie laboris i.a. kiel red. de anglalingva gazeto. Verkis finne libron pri Nova Gineo. Ĉiam gaja funkcianto en la Helsinka Societo «La Polusstelo»; faris mondonacon por la movado en F. Verkis kun aŭstraliano Delsudo: Aŭstralio, lando, kaj popolo, kiu poste aperis ankaŭ finne en lia traduko.

(La) Infanoj en Torento. Skizo de S. Engholm. 1934, 116 p. «Li enigas la leganton en la medion de torentaj infanoj, kies malsamajn edukon kaj vivon ni kun streĉo sekvas… La stilo ĉiam klara kaj bona.» («Svenska Arbetar E-isten» sept. 1934)

La Instruo de Karl Marks. Tezoj de Instituto de Marks-Engels-Lenin. 1934, 54 p. «La tezoj, koncize skizante la Marksismon laŭ vidpunktoj politika, ekonomia kaj filozofia celas montri, ke la komunistoj estas la solaj fideluloj al la malnova ortodoksa instruo de Marks, kaj ke la ceteraj socialistoj estas «renegatoj». La temo malebligas tre fluan stilon.» (J. Farrand, «The British E-ist», aŭg. 1934.)

La Interligilo de l’ PTT. Oficiala informilo de ILEPTO. Fondis en 1922 la fratoj Filliâtre, Paris. Formato 26,5×18.5. (v. PTT)

La Interrompita Kanto. Verkis: Eliza Orzeszko, el la pola trad. Kabe. 1905, 2-a eld. 1908, 79 p. «Belega amrakonto majstre tradukita.» (A.E.W. British E-ist, 1906, p 54.)

Laisant (lezan) Charles, franco, matematikisto kaj politikisto. Nask. 1 nov. 1841 en La Basse-Indre (apud Nantes), mortis 5 majo 1920 en Asnières (apud Paris). Oficiro ĝis 1876, sed jam de 1871 li interesiĝis pri la politiko. Deputito, red. kaj dir. de politikaj ĵurnaloj, li apogis la faman generalon Boulanger, kaj pro tio estis kondamnita. De 1893 li dediĉis sin nur al la scienco. Li verkis plurajn librojn pri supera matematiko. Varbita de Meray al E en 1900, li propagandis ĝin inter la scienculoj. Vicprez. de SFPE. Kunlaboris en kelkaj E-aj gazetoj, kaj verkis broŝurojn pri kaj en E. Vicprez. de la Pariza E G, 1901.

Lajarte (Dufaure de Lajarte) (dö laĵart), René, franco, juristo kaj prefekteja oficisto. Skribis pri E en Parizaj ĵurnaloj, kunlaboris en multaj E-aj gazetoj. Sekr. de L K., estis la helpanto de Cart por administro de LK (1924–1931). Poste prizorgis sola la funkciadon de la Lingvaj Institucioj (1931–1933). Kunlabore verkis kelkajn listojn de fakaj terminoj. Kolektis kunlabore kun Grenkamp: Vortoj de Prof. Cart, (1927). L.K. de 1925.

Lajos (lajoŝ) Gyula, hungaro, dir. de rom. kat. eklezia kantlernejo. Nask. 1 apr. 1877 en Villany. De multaj jaroj gvidanto de la movado en Pécs kaj prez. de la loka grupo.

La Juna Batalanto. Organo de la int. katolika junulara kaj paca movado, eld. de MOKA (v), dumonata gazeto, red. nur en E. Ĝi fondiĝis en 1926 kiel daŭrigo de la antaŭa Junu­la Angulo en Katolika Mondo. En 1926–28 ĝi estis aldono al K.M. Ĝia tendenco estis internaciema pacifista, sociala, vivreforma. En 1929, kiam K.M. malaperis, fondiĝis Eldona Kooperativo por sendepende publikigi la gazeton. Redaktoro estis de la komenco d-ro W. Solzbacher, redaktejo kaj administrejo troviĝis antaŭe en diversaj lokoj de Germanujo (Honnef, Elberfeld, Werl, Köln) kaj estas nun en Luksemburgo. La librovendejo de la gazeto estas la plej kompleta librejo de kat. E-literatnro. — W. SOLZBACHER.

La junulino de Stormyr. De S. Lagerlöf trad. el la sveda de S. 1930 94 p. «Sentoplena rakonto pri amo kaj malfeliĉo de juna, brava knabino. La personoj estas prenitaj el la kampara popolo sveda.» (D-ro Gr., La Socia­listo, 1930 p : 92.)

La Kapitanfilino. De Puŝkin, el la rusa trad M. Sidlovskaja. 1927, 176 p. «Valora verko. Ĝi unue montras al ni la vivadon de la aristokrataj oficiroj kaj ties morojn. Poste ni vidas manieron de rusa ribelo, «sensenca kaj senindulga», kiel diras Puŝkin. La traduko estas modela.» (g-K, La Socialisto, 1927, p: 72.)

La Karavano. Verkis W. Hauff, el la germana trad. J.W. Eggleton, 1910, 107 p., dua eld. 1921. «6 rakontoj el oriento, iom similaj al la fabeloj de Mil kaj unu noktoj. La tradukinto uzis facilan fundamentan stilon.» (G.S., „E“ 1922, p: 92.)

La Komerco. Oficiala bulteno de KEU (v.). Fondita en 1929. Aperas neregule. Formato 30×22.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги