La Konfeso. De L. Tolstoj, el la rusa trad. Tenner 1911, 87 p. «Altscienca, pure filozofia verko. Temo porreligia La stilo estas tre agrabla.» (L I. 1911, p: 528).
La Konscienco Riproĉas. Rakonto de Strindberg, el la sveda trad. Backman. 1928, 60 p. «Dum la milito en 1870, sciencisto, rusa oficiro, estas devigata mortpafigi tri neregulajn soldatojn francajn; la konsciencriproĉoj lin frenezigas; fine resaniĝas kaj lia iama patriotismo cedas al pli nobla tuthomara sento. La traduko estas laŭdinda.» (G.S. „E“ 1928, p; 176.)
La Kontinuo. De Huntington, el la angla trad. Bricard 1907 X. kaj 125 p. Elementa teorio starigita sur la ideo de ordo kun aldono pri transfinitaj nombroj. La unua grava matematika verko en E.
La Kreitaj Profitoj. Pulĉinela komedio de J. Benevente, el la hispana rad. Inglada, 1932, 96 p. «Serio da trompaĵoj, perfidaĵoj, tre lerte aranĝitaj.» (G S. „E“ 1932 p: 165.)
La kurso de Andreo Ĉe. Tuta teksto laŭ vortvorte stenografitaj notoj de la Ĉe-kursoj en 1929, kun konsiloj kaj prikursaj informoj por la instruantoj. Mimeografita VIII kaj 143 p. Formato 23×29 cm. (v. Cseh-metodo.)
La Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakonto. De R. Laisney. 1908,197 p. Aprobita de la katolika eklezio.
La Kvinjaro de Sovetlandoj. De Sosnowski, el la rusa trad. V. Polakov. 1923, 80 p. Ĝi per multaj bildoj kaj sugesta teksto iom malkaŝas al ni la spiritstaton, kredon kaj iluziojn de niaj orientaj najbaroj.» (G.S. „E“ 1923 p: 183.)
La Laborista Esperantismo. Verkis Lanti. SAT, 1928, 40 p. «Ĝi ne nur estas informilo por laboristaj E-istoj, sed ĝi estas iagrade ankaŭ sociologia studaĵeto, atribuanta al la SAT-movado specialan kulturhistorian signifon.» (La Socialisto, 1929, p: 8.). Aperis ankaŭ en naciaj lingvoj.
La Lastaj Tagoj de D-ro L.L. Zamenhof kaj la funebra ceremonio. Eld. A. Oberrotman kaj T. Jung, 1921, 48 p., kun ilustraĵoj. Artikoloj, paroladoj, poemoj de diversaj aŭtoroj.
La Leono de Flandrujo. Romano de Conscience, el la ftandra trad. Bulthuis. 1929, 311 p. «Ampleksa historia romano, potenca multkolora bildo, vera popola eposo. Tre belajn paĝojn ĝi enhavas kaj ne duba estas en ĉi tiu verko kiel en multaj aliaj la merito de l’ tradukinto, kiu klopodis por verki bele kaj korekte.» (Akademia Raporto,1930.)
La Malgranda Johano. De Eeden, el la holanda trad. Bulthuis. 1926, 184 p. «Fabelo por maturuloj. Per simplaj rimedoj la aŭtoro kreis poeziplenan bildaron; lian harmonian stilon la tre lerta tradukinto havigis al la E-a teksto.» (G. S, „E“ 1926, p: 181.)
La Malsanulo pro Imago. Komedio de Molière, el la franca trad. W. Velten, 1911, 98 p. «La traduko ĝenerale estas bonega, kaj bone reproduktas la klaran, precizan kaj elegantan stilon de M.» (R.M., La Ondo de E, 1912 p. 30)
La Malŝparulo, teatraĵo de F. Raimund, el la germana trad. Zwach, 1924, ludita dum la UK en Wien, 1926, 97 p. Amuza enhavo, lerta traduko.
Lambert (lanber) Charles, franco, univ. prof. ĉe la lit. fakultato. Nask. 9 febr. 1866 en Mouzon (apud Sedan.) E-iĝis en 1899 hazarde, leginte gramatikon de Beaufront. La 10 jan. 1900 faris en la Universitato de Dijon publikan paroladon, kiu varbis Meray, kaj tio estis la fonto de E-igo de multaj francaj eminentaj prof-oj. Kun Meray li propagandis buŝe kaj skribe kaj gvidis kursojn sukcesplenajn. Paroladis en pluraj urboj en Francujo kaj Belgujo. Publikigis kursojn en «Le Chasseur Francais» kaj en gazeto en Canada. Redaktis la gazeton „E“, (v. Berthelot) Skribis en E-aj gazetoj (Revuo k.a.) Verkis: kun Berthelot: Komercaj Leteroj, 1903. Sola: Cours pratique d’E, 1905. Vojaĝo de Uliso, 1905. Bukedo (kolekto da artikoloj precipe pri lit. temoj), 1908.
Lambert Daniel Henry, anglo, solicitoro. Nask. jan.1852, mortis 11 nov. 1930. Lingvisto, dum la milito registara cenzuristo. La lasta restinto el la sep fondintoj de BEA. Trad. dramojn de Shakespeare: Makbeto, Julio Cezaro.
La Militrezistanto. Novaj-eldonaĵoj de l’ Internacio de Militkontraŭuloj. Fondita en 1930. Aperas neregule. Formato 20,5×14. (v. Militrezista movado.)
La Mirinda Historio de Petro Schlemihl. De Chamisso, el la germana trad. Wüster. «Fantazia rakonto pri la homo perdinta sian ombron. Fidela, preciza traduko.» (G.S. „E“ 1922, p: 214).