La Mistero de l’ Sango. De Otto Forst de Battaglia, el la germana trad. T. Jung. 1934, 156 p. «La libro rezultas el multjara detala studado pri la scienco genealogia. Kvankam plene scienca, ĝi estas facile komprenebla.» (J.C.F., «The British E-ist», sept. 1934.)

La Mizantropo. Komedio de Molière, el la franca trad. Boucon. 1930, 104 p. «Profunda satiro pri la socio; en ĝi la sincera, verdirema Alceste staras kontraŭ la mensogema, facilanima, eleganta mondo… La traduko estas ĝenerale tre bona kaj laŭdinda… Sed la versformon mem mi opinias malfeliĉe elektita.» (y, Lingvo Libro 1934, p:14)

La Mondon al ni! De E. Kilian, 1934, 72 p. «Du junuloj forlasas siajn studojn por senmone kaj senpasporte vojaĝi per faldebfa boato tra orienta Eŭropo… Trovante, ke per E ili pli facile renkontos helpemajn amikojn, ili decidas lerni la lingvon. La lingvo estas bona, la stilo interesa kaj vigla.» («The British E-ist»,1934 p : 346.)

La Mono de Sinjoro Arne. Verkis Selma Lagerlöf, el la sveda trad. Engholm 1933, 110 p. «Rakonto el la deksesa jarcento. Ĉarma, riĉa stilo.» („E“ 1933, p: 155.)

La Morto de Blanjo. Romaneto de Tousseul, el la franca trad. Bergiers, 1925, 72 p. «Terura sinsekvo de malfeliĉoj… kun celo kontraŭbatali homan ekspluatadon kaj alkoholismon.» (G.S. „E“ 1926, p: 56.)

La Morto de la Delegito de UEA. Komedio el la vivo de E-istoj de N. Hohlov, 1924, 36 p.

La Morto de Smail-Aga Ĉengijiĉ. Heroa eposo de Mazuraniĉ, el la kroata trad. Ŝpicer, 1933, 76 p. La poemo, ĉerpita el la krudaj tempoj de porekzistaj liberbataloj, impresas forte kaj freŝe.» (Kopar, Bibl. Gazeto, 1933, p: 25.)

La Movado. Fondis kaj red. E. Houbart en 1909, aperis ĝis jul. 1914, poste de okt. 1923 ĝis 1933. Formato 33×25. Estis «plej efika propagandilo ilustrita, bonstila, interesa, tute aktuala centra franca organo.» (BIL, p: 324)

Landenne Armand, belgo, kalkulisto en Huy. De 1908 seninterrompe UEA–del.

Landnomoj. Malfacile solvebla estas la demando pri la land- kaj popolnomoj ĉar estas tute neeble respekti la principon de int-eco nek la principon de simpleco kaj senescepteco.

Oni multe kritikis la duoblan kompromisan procedon, kiun Z, post kelkaj ŝanceliĝoj, definitive alprenis. Laŭ tiu ĉi procedo la gento donas sian nomon al sia lando per aldono de l’ sufikso uj, kiam temas pri la Antikva mondo (Eŭropo, Azio kaj Egiptujo; sed, kiam temas pri la Nova mondo (Afriko, esceptante Egiptujon, Ameriko, Aŭstralio kaj Oceanio estas la lando, kiu donas sian nomon al la regnano per aldono de l’ sufikso an. Tiu ĉi duforma procedo estas ankoraŭ pli malsimpligata per kelkaj esceptoj, kiujn postulas la int-eco: kvankan eŭropaj aŭ aziaj, la sensufiksaj nomoj «Nederlando, Holando, Finnlando, Irlando, Islando, Sirio, Asirio, Armenio, Anamo, Tonkino, Manĉurio, Siberio montras ne la popolon, sed la regnon kaj oni devenigas de ili la popol-nomon: «Nederlandano, Asiriano» ktp.

Aliflanke oni kontraŭas al int-eco devenigante Italujo el Italo, Portugalujo el Portugalo, Japanujo el Japano. Egiptujo el Egipto, ĉar en la koncernaj lingvoj (kaj ankaŭ en la latina por Egiptujo) oni uzas la inversan procedon.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги