Por simpligi kaj unuformigi la duoblan Z-an procedon, oni proponis sensufiksigi senescepte ĉiujn landnomojn sufiksigante ĉiujn nomojn de gentoj aŭ nacianoj kaj rezervante al tiu ĉi signifo la sufikson an, dum oni montrus la loĝantojn, laŭ la konstanta ekzemplo de la naciaj lingvoj, ne per ia plursenca sufikso, sed per la preciza, oportuna kaj int-e uzata esprimo: «loĝanto en». Tiu ĉi procedo certe estas simpla kaj konforma al la efektiva etnografia realeco, kiu montras al ni, ke senmiksaj rasoj kaj gentoj, jam ekde la antaŭhistoria tempo, ne plu ekzistas. Jam en la jaro 1909, S-ro Rektoro Boirac, prez. de la L.K., starigis kiel principon, kaj tiu ĉi procedo estas la ĉefa kaj plej ĝenerala maniero, ĉiam preferinda. Z mem konsideris ĉi tiun sistemon kiel la plej bonan kaj estonte definitive venkontan. Ankaŭ aliaj kompetentuloj ripete esprimis la opinion, ke tiu solvo estus la plej taŭga, se ĝi estus ĉiuokaze aplikebla. Fine tre atentinde estas, ke laŭ la interesa rimarko de S-ro Hans jakob, «en ĉiuj nia Kongresoj oni konstante aŭdas tielajn reciprokajn prezentiĝojn : «Mi estas svedano; li estas francano; ĉu vi estas svisano? Ne, mi estas italano.» Tiuj uzoj montras senvolan emon al analogia ĝeneraligo kaj unu­formigo. Bedaŭrinde, ankaŭ tiu ĉi alloga procedo prezentas malbonaĵojn kaj precipe la elekto pri la baza landnoma radiko estas malfacila. Ĉu Germaniano, Turkiano, Hispaniano estas taŭgaj vortoj? Ĉu, akceptante formojn kiel Danano, Polano, Hispanano, Grekano, Britano, oni ne estos devigata preni duan diferencan radikon por signifi la landon, ĉar ŝajnas malfacile asigni la landan signifon al la vortoj Dano, Polo, Hispano, Greko, Turko, Brito. Aliflanke, ŝajnas ke formoj kiel Svedo, Svedano — Norvego, Norvegano — Portugalo, Portugalano — Japano, Japanano — Franco, Francano — Egipto, Egiptano — Hungaro, Hungarano, estas tute taŭgaj el ĉiuj vidpunktoj.

Alian solvon oni proponis, tute konforman al la germanlingva kutimo, kiu plej ofte diferencigas la landnomon je la popolnomo nur per malsama finigo: «Schweiz, Schweizer — Schwe­den, Schwede — Belgien, Belgier — Polen, Pole ktp.» E povus montri la landnomon per la substantiva finiĝo -o kaj la popolnomon per adjektiva finiĝo -a. Bedaŭrinde estas neeble trovi por ĉiu lando radikon, kiu egale taŭgus por popolnomo.

La procedo, kiu ŝajne plej sukcesis, kvankam en efektiveco ĝi tute ne estas pli plene taŭga ol la aliaj, estis provita de UEA kaj estas uzata precipe de la SAT-anoj. Ĝi konsistas en la senescepta formado de ĉiuj landnomoj per la nova sufikso „i“ laŭ la modelo Franco (radiko), Francio (landnomo), Francia (adjektivo), Franciano (popolnomo). Kontraŭ tiu ĉi procedo oni prave argumentis, ke estas eraro rigardi la sufikson „i“ kiel int-e ĝenerale uzatan landnoman sufikson. Ekz. England (angle, germane, svede), Angleterre, Inghilterra, Inglaterra (fr, hisp., port.) Angolország Switzerland, Schweiz (germ., svede), Suisse, Svizzera, Suiza, Suissa; Sweden, Schweden, Suede, Sverige; France (angle, france), Frankreich, Frank­rike; Denmark, Dänemark, Danemark, Danimarca, Dinamarca, Danmark; Greece, Griechenland, Grece, Grekland, Hellas; Norway, Norwegen, Nor­vege, Norge (svede, norv., dane), Noruega, Norsko; Poland, Polen (germ., dane, norv., svede), Pologne, Polska, ktp. Formoj kiel Francio, Holandio, Istandio, Finnlandio, Kanadio, Marokio, Svedio, Kubio, Flandrio, Tonkinio, Kongio kaj ceteraj tute ne estas pli int.-al nek pli taŭgaj ol la samsencaj formoj kun la sufikso uj. Ĉu ankaŭ Germaniano, Turkiano, Franciano, Hispaniano ktp. estas, laŭ int. vidpunkto, akcepteblaj formoj? Plie, oni ne sufiĉe rimarkis, ke la sufikso „i“ en la lingvoj, kiuj uzas ĝin, estas tre diverssenca kaj konfuziga, ĉar ĝi montras ne nur iafoje kontinenton, aŭ regnon, aŭ provincon, sed ankaŭ ofte multajn aliajn aferojn: scienco, arto, propra nomo de virino, abstrakta kvalito, abstraktaĵo, rezulto de ago, aro aŭ kolektivaĵo, profesio aŭ metio, ejo, ktp.

Fine: laŭ fonetika vidpunkto, la sufikso „i“ prezentas gravan malbonaĵon. Certe estas, ke oni ne devas troigi la gravecon de la belsoneco, pri kiu cetere ĉiuj oreloj neniam plene konsentas. Tamen oni ne povas nei, ke la akcentataj i-sonoj vere tromultiĝas en nia lingvo kaj pro sia troofteco pinglopike vundas la orelon. Ne estas do mirige se la L.K. rifuzis oficialigi la sufikson „i“ por landnomoj.

Konklude ni devas konstati, ke nenia solvo estas plene kontentiga nek absolute kaj nediskuteble preferinda super la aliaj. Sekve pli saĝe kaj sendanĝere estas pacienci kaj provizore kontentiĝi je la solvo liverita de Z, kiu ne estas pli kritikebla ol la aliaj proponitaj solvoj. Tio ebligos, ke ni konservos nian unuecon ĝis la tago, kiu certe pli malpli frue venos, kiam pli multaj regnoj, akceptinte tutmondan helpan duan lingvon, decidos per ĝenerala interkonsento neŭtraligi kaj unuformigi la geografian kaj etnog­rafian terminaron.

V. io-ujo-batalo. — E. GROSJEAN-MAUPIN.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги