La meza eldonnombro de iu libro estas 2000. Tamen, la plejparto de la eldonejoj presas ne pli ol 1000 ekzemplerojn kaj unu el niaj plej grandaj postmilitaj eldonejoj en la lasta tempo de sia aktiveco presis el iuj libroj nur po 600 ekzempleroj. La plej granda vendita kvanto el iu E-libro literatura estas laŭ nia scio 5000 dum kelkaj jaroj kaj 1500 en la unuaj du jaroj.Tial okazas, ke la E-libroeldonadon ne prenas en la manon grandaj alilingvaj eldonejoj, kreante por tio E-fakojn. Se tamen tio okazas iufoje, tiuokaze tiu E-fako vivas plejparte per la profito, kiun donas la eldonataj prilingvaj verkoj kaj per kiu eble oni kovras la perdojn ĉe la literatura fako. Tion plej multe karakterizas la sorto de la E-fakoj ĉe la Verlag Steyrermühl en Wien kaj Rudolf Mosse en Berlin. La unua komencis per eldono de malgrandaj E-gramatikoj, vortaroj, ekzercaroj. La verkoj eldonitaj simple, sed tre malkare, sukcesis kaj post tio la eldonejo intencis transiri al eldono de literaturaj verkoj. Post la dua verko la eldonejo devis formeti sian intencon «al pli bonaj tempoj» kaj decidis ne plu eldoni provizore iun novan volumon de sia biblioteko. La firmo Mosse en 1926 fondis E-fakon, decidante eldoni serion de malgrandaj, plaĉaspektaj libroj, vendante dek numerojn por 9 markoj afrankite. Laŭ la planoj estis necesa la eldonnombro de 10.000 ekzempleroj por ne havi deficiton. Malgraŭ la ĝis tiam ne okazinta grandstila reklamo, la firmo ne havis la necesan kvanton da abonoj. La dua serio estis kalkulata nur je 5000 abonantoj, sed ankaŭ tiu kvanto ne estis vendata kaj tial la firmo ĉe la 24-a numero ĉesigis la eldonadon de tiuj vere bonstilaj kaj interesaj verkoj. La verŝajna kaŭzo, ke la E-libro ne vendiĝas grandkvante, estas unuparte la ĉiama granda kvanto de eternaj komencantoj, aliparte la ega grandeco de la merkato (la tuta mondo — dum por aliaj eldonejoj nur po unu aŭ du landoj), kio ege malfaciligas la konatigon, reklamadon kaj eĉ aĉetadon de la E-libro, sed neniukaŭze la manko de malkaraj bonaj libroj. Tiun aserton pruvas la sorto de la Mosse-eldonejo kaj tio, ke AELA malgraŭ plej malkaraj libroj, plej randa reklamo, apenaŭ atingis en la nua jaro la minimume necesan nombon de 1000 membroj. Tion pruvas ankaŭ la lastatempa sorto de Populara E-Biblioteko, kies eldonantoj kalkulis pri la eldonkvanto de 3000 ekzempleroj kaj kiu eldonkvanto, akompanate de nesufiĉe eltenema kapitalo, bankrotigis la entreprenon.

La nuna krizo de la mondekonomio kompreneble grave influis ankaŭ la konsumkapablon de la E-istaro. Tiu malbono estos forigebla nur, se la gvidantoj sukcesos konvinki la E-istaron, ke la evoluo kaj grandeco de la E-literaturo dependas ne de la laboremo de kelkaj entreprenoj, sed de tio, ke E-istoj legu la interesajn verkojn aperintajn, en E mem kaj ne en la nacia lingvo, kaj ke la plej taŭga donaco estas E-libro. Al ĉi tiuj du konvinkoj devas aliĝi ankaŭ la plifaciligo de la ebleco de proprigo de E-libroj. Tio povas okazi trimaniere: per bone organizita reto de revendistoj, per kvazaŭa kooperativo por eldoni kaj aĉeti E-literaturon kaj per la maniero, kiun UEA faris en lapost­militaj jaroj.

La apliko pligrandskala de la unua maniero estas ebla nur en landoj, kie la E-movado estas relative forta (Ja­panujo, Nederlando, Svedujo). En aliaj landoj la organizo de tia reto kostus pli da mono kaj peno, ol la tuta atingebla rezulto valorus. En ĉiuj aliaj landoj do estus ebla nur la dua maniero, kies sanan evoluon tamen malhelpas la motivita malfido de la E-istaro kaj la ofta principa kontraŭstaro de la ekzistantaj librejoj, kiuj timas pri sia vivo pro la disvastigo de organizaĵo, kiu finfine elpuŝus ilin mem. La libropremiado de UEA estas ideo, kiu multe estis kontraŭbatalata. La argumentoj de tiuj kontraŭbatalantoj estis, ke tiu maniero kutimigas la homojn ricevi librojn senpage kaj ne aĉeti ilin kaj ke la eldonejoj ricevas nur tre malaltan prezon por siaj libroj. Ricevante senpage librojn, plejparto de ricevantoj eble opinias, ke ili ne plu aĉetu libron, ĉar ili ja faris sian devon. La porparolantoj vicigis tiun grandan nombron da novaj E-istoj, kiuj ricevas nur per tiu premio-libro unuafoje kvazaŭ impulson por aĉeto de novaj libroj kaj ke la transpreno de granda, ofte nevendebla kvanto multe helpas la koncernan eldoniston.

Ĉiuokaze la eldono de E-libroj en la nuna tempo estas ankoraŭ plie afero de entuziasmo, ol tiu de neg­oco. La karakterizaj ecoj de la libroeldonado komprenebligas, ke eĉ la eldonejoj, laborantaj kun profito, havas sian profiton en la ĉiam pligrandiĝanta librostoko, anstataŭ en necesaj monsumoj kaj tial la kapitalo, investita en E-libroeldonejojn nur plej malfacile kaj tre malofte povas pagi rentumon, ĉar ĝi ne alportas pli da profito, ol kiom estas la administraj kostoj mem.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги