L’ Esperaniste, komencis aperi jan. 1898 kaj havis la jenajn subtitolojn: ĝis dec. 1903: «Organe propagateur de la langue int. E», de jan. 1904- junio 1908: «Organe propagateur et conservateur de la langue int. E», de julio 1908-dec. 1909: «Organe propagateur de la langue int. auxitiaire» — kaj per tio ĝi jam transiris al Ido. En jan. 1910 L’E akceptis la titolon «La Langue Auxiliaire, Organe propagateur de L’Ido» — kaj aperis tia ĝis la komenco de la mondmilito. En nov. dec. 1918 ĝi reaperis kiel «Bulletin Francais-Ido de La Langue Auxiliaire» (4 p. 22×14), kiu aperas ankoraŭ hodiaŭ. De jan. 1904- junio 1908 L’E estis oficiala organo de SFPE. Red. Louis de Beaufront ĝis junio 1903 en Epernay kaj poste en Louviers. L’E atingis tre grandan — eble ĝis nun la plej grandan — influon je la publika opinio ne nur en Francujo, sed ankaŭ en aliaj landoj kaj per ĝi estis varbitaj multaj fervoraj adeptoj. Plue ĝia apero okazis en tempo, en kiu — krom «Lingvo Internacia» — aperis neniu alia E-a gazeto. Z kaj la plej eminentaj E-istoj el la tuta mondo uzis ĝin kiel parolilon. De marto 1899 L’E havis tut-E–an aldonon «supplement de L’E». — P. TARNOW.
L’ Esperanto. Gazeto de la itala E–istaro, en la unua formo fondita jam en 1902. La gazeto kelkfoje ŝanĝi sian titolon kaj havis diversajn eldonantojn. Nuna formato 52×37. Aperas ĉefe en itala lingvo, kun interesa enhavo. Red. N. La Colla. (v. p: 171, 260.)
Leteroj al Brigito. La socialista partio, ĝiaj principoj kaj ĝiaj taskoj. De
Levenzon L., ruso. Nask. 25 jun. 1887 en Ekaterinoslav. E-isto de 1906. En 1909 eldonis «Poŝtkart-ĵurnalon». Verkis multajn E-ajn versaĵojn, teatraĵojn, ktp., kiuj aperis en «La Ondo de E», „L. I“ kaj «Verda Stelo».
Libeks Rudolfs, latvo, instr. Elmigris dum la 1890-aj jaroj Brazilon, kie mortis. Unua pioniro de E en Latvolando. Verkis la unuan lernolibron por latvoj. Ĝi estis la unua lernolibro, presita ekster Varsovio, aperis 1889 ĉe Sichman, Riga, notita en la listo de unuaj E-libroj kiel n-ro 29.
Liberiga Stelo. Int. organizo lab. E–ista (antaŭe nomata Paco-Libereco). Fondita en 1906. (v. Laborista movado.)
Libero. Monata revuo de movadoj por reformigo de la vivo. Interese redaktita. Aperis en 1925–26; 244 p. Formato 29×31. (BIL, p: 319.)
Liberpensuloj. Sekvantoj de l’ doktrino de liberpensado, deveninta el Anglujo en la 18-a jarcento. La liberpensado volas por sia celo ricevi objektivajn rezultojn per senantaŭjuĝa esplorado de la naturo, de l’ materio, de la homara historio kaj precipe de la sociologia historio. Tial ĝi preteras la malhelpojn de la libera pensado, evoluiĝintajn dum la jarcentoj; superstiĉon, religion, ŝovinismon kaj naciecon. La liberpensuloj konsideras religion kaj naciecon ĉefaj kaŭzoj de la militoj kaj malhelpo de homa progreso. Pro la lasta kaŭzo ili jam frue kontaktiĝis kun E kaj ankaŭ nun uzas ĝin por siaj celoj. — Dum la 3-a UK en Cambridge fondiĝis Int. Societo E-ista de Liberpensuloj; oni reorganizis ĝin en 1923 sub la titolo Int. Ligo de Liberpensuloj. Ĝia celo estas unuigi la samcelanojn, disvastigi liberpensadon, propagandi E-n en liberpensulaj rondoj kaj eldoni E-lingvan liberpensan literaturon. 1908–14 la movado havis sian propran organon
Aktivuloj estis ĝis 1914 René Deshays, post la milito Kurt Hubricht. Antaŭ 1914 ankaŭ la int. asocio PacoLibereco agis kontraŭ la religio kaj eldonis broŝuron «La krimoj de dio», de S. Faure. — En SAT estis Ateista Sekcio, kiu dum la jaroj 1929–33 havis ateistan paĝon en Sennaciulo. Ĉe SAT ankaŭ aperis broŝuro «Kontraŭ dio» (represo de ateista kajero de SR). — En la Komunista Biblioteko (Moskvo 1929–30) aperis: Ŝejnman, «Milito kaj religio», Lenin, «Pri religio,» Buĥarin, «Financa kapitalo en la papa mantelo». — Ankaŭ EKRELO eldonis kelkajn broŝurojn kontraŭreligiajn. — Tre vaste uzis E-n por sia agado la Unio de Militantaj Ateistoj (UMA) en Sovetio. Ĝi eldonis ampleksajn E-lingvajn resumojn de siaj gazetoj Militanta Ateismo (1931, 206 p.) kaj Anti-Religiulo (1932, 244 p.) aperigis broŝurojn: Lukaĉevskij, «Marks kaj Engels pri la religio», Jakroslavskij, «Respondoj al ekstersovetiaj ateistoj» Ŝervud, «La vero pri persekutoj kontraŭ religio en USSR», kaj «UMA en USSR kaj ĝia laboro.» Krome ĝi korespondis E-e kaj dissendis E-lingvajn ciklostilitajn cirkulerojn pri ateisma agado.
G.P. de BRUIN.