Libroj. E diferenciĝas de la naciaj lingvoj ankaŭ per tio, ke dum la lastaj estas unuavice paroltingvoj kaj el tiuj naskiĝis la skrib- kaj literaturaj formoj, E jam naskiĝis kiel skriblingvo, ĝiaj vivo kaj unueco estas ligitaj al la skribo kaj nur duavice al la parolo. La unua E-libro naskiĝis pli frue, ol la unua interparolo, se ni ne kalkulas al tio la konversacion en la kadro de la familio Z, kie la lingvo ankaŭ parole estis elprovata.
Kompreneble la unuaj libroj en E estis gramatikoj kaj vortaroj. Sed jam la 14-a libro estis literaturaĵo kaj de tiam ambaŭ specoj de libroj aperis proksimume samkvante. La unuajn librojn eldonis la aŭtoroj aŭ tradukintoj mem. Tamen gramatikoj kaj vortaroj estis jam eldonataj de profesiaj eldonejoj antaŭ ol literaturaj verkoj. La serioza eldono de E literaturaĵoj komencis per la fama kontrakto inter de Baufront kaj Z, post kio de B. kun helpo de Bourlet kontraktis kun la firmo Hachette et Cie, Paris pri starigo de E-fako. Ĝis 1904 la firmo ne havis konkuranton, tiam Lengyel fondis en Paris la Centran E-Presejon (v) kaj poste kun Cart kaj aliaj la Presan E-Societon por egalpezi la «novismajn» klopodojn de Bourlet. Tamen, Hachette restis ĝis la milito la plej signifa eldonejo, regule aperigante kelkajn gazetojn, multajn librojn. Tre multe laboris ankaŭ PES, ekde 1910 la librofako de Brita Esperantista Asocio kaj de la firmo Ellersiek (v.).
La plejparto de la antaŭmilitaj libroj estis malgrandaj kajeroj, ne superantaj kvindek paĝojn. Ili celis plejparte esti daŭrigaj perfektigiloj post ellerno de kurso kaj lego de unua legolibro. Ofte oni ankaŭ presis partojn el klasikaj verkoj por kvazaŭ mistifiki la neesperantistan publikon pri la ekzisto de tiuj verkoj en E. Nur tre malmultaj libroj el la antaŭmilite eldonitaj povas esti komparataj kun la literaturo nacia. Al ili apartenas: «La Faraono» de Prus, «Fabiola» de Wiseman, originalaj romanoj de Vauienne kaj Luyken, ktp.
La milito forblovis preskaŭ ĉiujn eldonistojn. Post ĝia paso restis sur tereno nur la firmoj BEA kaj Ellersiek. Tamen ne ili estas, kiuj daŭrigis la aperigadon de bonaj libroj, sed la E-fako de fama germana librejo Ferdinand Hirt und Sohn (v.). La libroj de ĉi tiu librejo tute diferencis de la antaŭmilitaj eldonaĵoj. Ili estis ne nur seriozaj, kelkcentpaĝaj verkoj, sed estis diferenco ankaŭ en la ekstera aspekto de la libroj. La antaŭmilitaj ĉefe francaj eldonaĵoj estas ĉiuj presitaj sur malbona ligna, la kovrilo sur simpla ruĝa aŭ alikolora papero, dum la eldonaĵoj de Hirt aspektas kiel zorge dorlotitaj infanoj. Ĉi tiu diferenco lasis grandan impreson ankaŭ ĉe la poste eklaborantaj eldonejoj. La gvidrolo en la libroeldonado post la milito transiris el francaj manoj en germanajn, aldonante al la E-libroeldonado la unuarangan teknikon de la germana pres- kaj eldonarto. En 1925 ankaŭ Heroldo de Esperanto fondis sian libroeldonan fakon kaj de tiam la E-libro daŭrigas sian evoluon. Unu post la alia aperas gravaj kaj seriozaj libroj, kies ekstero kaj enhavo alligas al la E-movado multe da libroŝatantoj. La E-libro fariĝis unu el la plej bonaj propagandiloj por la lingvo mem. Sed ĝi ankoraŭ ne okupis sian indan lokon.