Ligo de Nacioj. Jam en la unua kunveno de la Ligo en 1920 kelkaj detegitoj proponis rekomendan rezolucion por E, kun peto, ke la sekretariaro preparu raporton. La propono estis prokrastata. En la sekvanta jaro, 1921, simila propono estis farata, petanta denove pri enketo farota de la sekretariaro. Dume la vic. sekr. ĝenerala de la Ligo, d-ro Nitobe (v.) estis vizitinta la kongreson en Praha kaj estis favore raportinta pri siaj spertoj. La sekvo estis, ke la supre nomita propono estis akceptata kaj ke la sekretariaro ricevis komision prepari raporton. Vasta enketo estis entreprenata kaj la Konferenco pri E en Lernejoj (v. Konferencoj), okazinta en apr. 1922 en la palaco de la Ligo liveris same tre utilan materialon. La raporto de la sekretariaro do estis prezentata al la tria kunveno de la Ligo en sept. 1922. Ĝi estis oficiale akceptata, sed la demando pri enkonduko en lernejoj estis transdonata al la Komisiono por intelekta Kooperado. La rezolucio, kiun tiu komisiono faris en aŭg. 1923, estis iom stranga: ĝi opiniis, ke antaŭ ĉio ĝi devas rekomendi la studadon de vivantaj lingvoj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj por la intelekta alprok­simiĝo de la diversnaciaj homoj kaj do ne povas favori E-n. Tamen klopodo akceptigi tiun rezolucion, nur bazitan sur politikaj intrigoj, en la kunveno de la Ligo mem, ne sukcesis kaj la afero do restis kia ĝi estis. La raporto de la sekretariaro ankaŭ entenis paragrafon por rekomendi faciligon al E en la int. telegrafado. En pli favora momento, en 1924, la persa delegitaro proponis rezolucion, rekomendantan la traktadon kaj la tarifon de tiel nomata «klara lingvo» (ne kodo) por E. Tiu rezolucio estis unuanime akceptata kaj ĝi estis do la unua iuterŝtata rekono de E kiel uzata lingvo. En 1925 la Universala Teleg­rafa Unio en sia tutmonda konferenco en Parizo sekvis la rekomendon de la Ligo kaj ŝanĝis sian regularon tiel, ke E estas allasata kiel «klara» lingvo flanke de la latina. — La E-istaro dankas la sukcesojn de tiu ĉi kvinjara pacienca laboro en unua loko al E. Privat.

Laŭ la «Historio kaj Organizo de la E-movado» de J.R.G. ISBRÜCKER.

Ligo Esperantista. La unua provado por organizo de la E-istoj, 1890–94.

Liĥtenstejno. Eŭropa ŝtateto (12.000 loĝantoj), kiu dufoje eldonis oficialajn poŝtkartojn kun E-a surskribo kaj trifoje E-lingvajn prospektojn. Kvazaŭ rekompence multaj E-istaj prop­istoj faris turisman reklamon por la princlando ankaŭ en multaj nacilingvaj gazetoj. Efektiviganto de tiu ĉi prop. maniero estas R. Kreuz.

Liljer Aleksandro, ruso, En 1928–29 troviĝis en Manĝurio estinte ruĝarmeano, en 1930–31 restadis en Arĥangelsk en politika ekzilo, de kie li revenis malsana. E-isto de 1924. En 1926 fondis en Moskva E-Asocion «Reciprokhelpo», kies devizo estis: Ni helpu la alian. La asocio estis baldaŭ malpermesita. Aŭtune de 1927 efektivigis rondvojaĝon por E: dum unu monato ĉ. 10 000 kilometroj.

Lindhagen Carl A., svedo, urbestro (magistratestro kaj ĉefjuĝisto) de Ŝtockholm, socialdemokrata parlamentano. Nask. 17 dec. 1860 en S. En 1911 li metis la problemon de tutmonda lingvo al la decido de la sveda parlamento; revenis poste kun sia propono preskaŭ ĉiujare, de 1928 klare proponante E-n. Sekvo: en 1929, 1930, 1931 la parlamento voĉdonis sumon da 2900 kronoj por instruistaj kursoj de E. Li vizitis la UK en Danzig–Warszawa, 1927. Partoprenis la kurson de A. Cseh por svedaj parlamentanoj. Prelego dum la Somera Univ. 1934.

Lingvaj Respondoj, verkitaj de Z. unue aperintaj en La Revuo. Plena kolekto: 7925, 94 p. «Malnovaj kaj novaj E-istoj ĉiam trovas en tiuj respondoj ĉu bezonatan klarigon, ĉu la spiriton de sia majstro, netrudema, sed liberama, mirinde klara, prudenta kaj pacigema. Flanke de l’ Fundamento, de l’ Fund. Krestomatio, ĝi estas la tria bazo de nia konstruaĵo.» (G.S., „E“ 1926, p: 56.)

Lingva Komitato kaj Akademio: I. Historio. En la unua UK en 1905 estis starigata «Komitato simple lingva kun Dro Zamenhof kiel prezidanto por konsiliĝi kun li pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo».

Laŭ propono de Z mem estis elektataj 102 membroj el 28 nacioj, kaj rektoro Boirac efektivigis direktadon de tiu L.K.

En la 2-a UK en 1906 Z petis, ke la L.K., kiu estis elektita provizore nur por unu jaro, restu kia ĝi estas, kiel definitiva komitato, kaj ke la prezidanto konservu sian postenon.

En 1908 por forigi la malutilon de la granda nombreco de la L.K., la prezidanto proponis dispartigi ĝin, formante en ĝi konstantan superan komisionon aŭ Akademion. Per cirkulero la prezidanto sendis projekton de regularo, kiu estis akceptata de la L.K.-anoj, kaj ne multe diferencas de la nuna alprenita en 1912.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги